Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 11an de marto 2011
puce La 12an de marto
puce La 13an de marto
puce La 14an de marto
puce La 15an de marto
puce La 16an de marto
puce La 17an de marto
puce La 18an de marto
puce La 19an de marto
puce La 20an de marto
puce La 21an de marto
puce La 22an de marto
puce La 23an de marto
puce La 24an de marto

La 25an de marto

Ankaŭ hodiaŭ estis tre malvarme. En la damaĝita regiono morgaŭ neĝos senkompate.

Bona afero :
Nenio.

Malbonaj aferoj :
 1. La nombro de mortintoj superis 10 mil, kaj oni supozas, ke malaperintoj pli multiĝos.
 2. Hieraŭ tri laboristoj en la centralo n-ro 3 estis serioze eksponataj al radioaktiveco. Oni mezuris la fortecon de redioaktiveco en la akvo, en kiu ili estis, kaj trovis 10-mil-oble pli fortan ol la normo. La registaro publikigis eblecon, ke tiu radioaktiveco eliĝis el la centralo mem.
 3. Hodiaŭ la registaro rekomendis, ke la loĝantoj inter la radiusoj de 20 kaj 30 kilometroj rifuĝu memjuĝe. Ĝis nun ĝi rekomendis, ke la loĝantoj en tiu zono prefere restu en la domo, tamen tiu instrukcio malhelpis la transportadon de ĉiutagaj varoj en la zonon, ĉar homoj eksteraj timis eniri en ĝin. La registaro antaŭvidas la plivastiĝon de la danĝero kaj prenis la antaŭrimedon. En tiu zono loĝas pli ol 10 mil homoj.

Bonaj vortoj :
Kuracisto en tiu zono, kiu estis rifuĝinta, revenis en la urbon kaj rekomencis la kuracadon. Li diras : “Post longa pripensado mi venis al la konkludo, ke estas mia devo helpi homojn, kun kiuj mi kune vivis ĝis nun. Mi neniam rifuĝos plu”.

Sperto de mia konato :
Mia konato, policano en la gubernio Hjoogo en la okcidenta parto de Japanio, skribis al mi sian sperton jene : “Mi estis senprepare mobilizita al la damaĝita regiono tuj post la tertremo kaj okupiĝis pri la informado dum 3 tagoj. Tie estis tiel malvarme, ke la preparita kontraŭfrosta vesto tute ne utilis. Policanoj kun kontaktolensoj havis malfacilon pro manko de pura akvo. Ni manĝis malvarmajn manĝajojn el ladskatoloj, tamen opiniante, ke tio estas pli bona ol nenio, ni laboris per nia tuta forto. Mi spertis grandan klimatdiferencon inter oriento kaj okcidento. Mi aŭdas, ke oni elektis kiel la unuajn mobilizitojn la policanojn, kiuj spertis la katastrofon en Koobe en 1995.

Miaj tankaoj :
Hodiaŭ en la ĵurnalo Asahi kaj ankaŭ en televido oni raportis pri la elementa lernejo Ookaŭa en la urbo Iŝinomaki. En tiu lernejo 77 el 108 lernantoj kaj 10 el 11 instruistoj mortis. La lernejestro feriis, do postvivis.

Du trionoj de
la tuta lernejanar’
malaperis subite
en lernejo Ookaŭa,
la urbo Iŝinomaki.

Subite atakis
lernejon garantiitan
kiel sekuran
la grandega cunamo,
tempo de hejmeniro.

La lernejestro
forestis tiutempe
pro feriado,
kolektas postlasitaĵojn
en sia "bonsorto"

Postlasitaĵoj
diverskolore montras
gajajn mienojn
de la lernantoj tie
mortintaj tre june.

Lernantoj pentris
instruistan vizaĝon,
albumfoliojn
ventoj foliumadas,
ambaŭ malaperintaj.

Postlasitaĵojn
de siaj kargefiloj
gepatroj serĉas
silente kaj senvorte
kun elĉerpitaj larmoj.

Gepatroj tenas
lernejanan tornistron
post tornistro,
ĉu ne montriĝas
nomoj de la gefiloj ?

Fore vidiĝas
jam ne plu ekzistanta
kara urbeto
trans la lerneja korto
en malforta sunlumo.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio