Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 11an de marto 2011
puce La 12an de marto
puce La 13an de marto
puce La 14an de marto
puce La 15an de marto
puce La 16an de marto
puce La 17an de marto
puce La 18an de marto
puce La 19an de marto
puce La 20an de marto
puce La 21an de marto
puce La 22an de marto
puce La 23an de marto
puce La 24an de marto

La 26an de marto

Matene mi telefonis al esperantistino loĝanta en la urbo Morioka en la gubernio Mijagi. Ŝi devenas de la urbeto Taroo, nun apartenanta al la urbo Mijako detruita de la cunamo. Tiu urbeto fieris pro du grandegaj kontraŭcunamaj digoj, sed ĉi-foje tiuj tute ne helpis. La cunamo facile transiris ilin kaj detruis la tutan urbeton.
Ŝia vivo estas preskaŭ normala. Ankoraŭ mankis al ŝi petrolo, sed bonŝance ŝia amiko, kiu ĵus aĉetis ĝin, dividis ĝin kun ŝi hieraŭ. Ŝi povas vivi iom pli varme, tamen hieraŭnokte neĝis kaj restas 3-centimetra neĝtavolo en ŝia ĝardeno.
Ŝi volas viziti siajn suferantajn parencojn en sia hejmurbo, kunportante necesaĵojn, sed ankoraŭ estas malfacile sufiĉe aĉeti tiujn. Mi kuraĝigis ŝin kun vorotj : “Ne nur japanoj en la aliaj regionoj sed ankaŭ la mondo estas kun vi, do ne perdu esperon !” Kun granda dankemo mi ricevis kondolencon de 135 homoj el 42 landoj.

Bonaj aferoj (Persone)
 1. Mi iris al barbiro por ŝanĝi mian melankolian etoson. Mi fariĝis bela maljunulo.
 2. Mi trovis belajn florojn de sakuro. Tiu estas nomata “Kaŭazu sakura” kaj ekfloras pli flue ol la plej multaj sakuroj “Somei”, kiu floras en aprilo. Vidu foton ĉi sube.

Malbonaj aferoj :
 1. Oni detektis 1250-oble pli multe da jodo 131 ol la normo ĉe la loko 330 metrojn fora de la elfluejo de la centralo.

Maltrankviloj de rifuĝintoj
Montris enketo al 488 rifuĝintoj pri iliaj plej grandaj maltrankviloj (ili rajtis elekti plurajn respondojn) :
45% : loĝloko
36% : laboro, enspezo
19% : plilongiĝonta vivo en rifuĝejo

Miaj tankaoj :

Sakuro

Al maljunuloj
diradas prizorgantoj
“Havu esperon !”
Tamen ili mem perdis
siajn familianojn.

Oni konstatis
ekziston de familioj
perdintajn ĉiujn anojn,
malĝoje pligrandiĝos
la nombro de viktimoj.

Ne eblas helpi
rekte la suferantojn,
mi laŭte, kore
krias al televido
“Ne rezignu ! Esperu !”

Nombro de viktimoj

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio