Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 11an de marto 2011
puce La 12an de marto
puce La 13an de marto
puce La 14an de marto
puce La 15an de marto
puce La 16an de marto
puce La 17an de marto
puce La 18an de marto
puce La 19an de marto
puce La 20an de marto
puce La 21an de marto
puce La 22an de marto
puce La 23an de marto
puce La 24an de marto

La 30an de marto

Al ĉiuj homoj egale venas printempo. Ni esperu !

Hodiaŭ mi iris al Tokio 100 kilometrojn fora de mia urbo. Revenante hejmen per biciklo, mi falis kaj vundiĝis iom al la manoj. Ankaŭ mi fariĝis viktimo de tiu katastrofo, ĉar pro la manko de elektro la vojo estas tro malluma kaj mi ne povis vidi bone. Hazarde mi ne mortis, ne vundiĝis serioze. Mi konsciis, ke ie ajn malbono embuskas. Mi devas danki al Dio, pro tio, ke mi povas ĝui ĉiutagan vivon senprobleme.

Ĉiuj reaktoroj en Hukuŝima estos forĵetitaj
Hodiaŭ la prezidanto de la elektro Kompanio Tokio diris, ke la reaktoroj n-ro 1, 2, 3 kaj 4 estos forĵetitaj pro tro de difektiĝo kaj ke la nuna plej grava tasko estas kvietigi ilin. Kaj poste la registaro diris, ke ankaŭ la reaktoroj n-ro 5 kaj 6 estos fermitaj. La 4 reaktoroj estas ankoraŭ en la kriza stato. Laŭ mia scio la unuan fojon en Japanio la nuklea centralo estos fermita.

Malfacila vivo
En la gubernio Hukuŝima pro la akcidento de la nukleaj centraloj jam 8 urboj translokigis sian funkcion al alia urbo. Hieraŭ okazis kunsidoj de la respondeculoj el tiuj urboj kaj petis helpon de la koncernataj urboj kaj la registaro pri dungado, edukado kaj aliaj.
Pro la katastrofo 800 mil homoj perdis sian laboron. Multaj kursfinintoj de superaj mezlernejoj kaj universitatoj perdis promesitan laboron ekde aprilo.

Sakuro-festo
Oni decidis okazigi Sakuro-feston en la urbo Hirosaki kiu situas ĉe la pinto de la insulo Honŝuu. En la lasta decembro Toohoku-Ŝinkansen (kugla trajnlinio) etendis sian linion ĝis la urbo Aomori kaj oni antaŭvidis multajn turistojn el Tokio kaj aliaj gubernioj. Tamen tiu linio trapasas la damaĝitajn guberniojn kaj nun ne funkcias. En multaj lokoj tiaj festoj estas nuligitaj, sed la urbo decidis okazigi ĝin, celante kuraĝigi la suferantojn per mondonaco kaj busservo por ili. Sakuro estas spirita kerno de la japanoj, do mi bonvenigas tiun decidon. Ni ne ŝrumpu sed kuraĝe antaŭenpaŝu !
Aperis bildo de ekfloro de ume-arbo en la ruino. Virino ĝoje rigardis la blankajn florojn. En la malvarma regiono fine venis printempo.

Kial cunamo kaŭzis tiel multajn mortojn ?
Dum la cunamo multaj mortis, droninte en ondoj. Mi havis demandon, kial ili ne povis forkuri antaŭ la alveno de la cunamo, kvankam ili havis sufiĉe da scio pri ĝia eventuala atako. Hodiaŭ iu televidsatacio traktis tiun temon :
Tiu tertremo okazis je 14:46. La cunamo atingis jene la subajn urbojn :
 Oohunato : 15:15
 Iŝinomaki : 15:20
 Mijako : 15:21
 Kamaiŝi : 15:21
Laŭ la kalkulo homoj havis ĉirkaŭ 30 minutojn por forkuri, sed en efektiveco la tertremo ne tuj haltis. Ĝi tremis dum 10 minutoj, tial al la loĝantoj restis nur 20 minutoj.
Eĉ se ili ne estis fermitaj en detruita domo pro la tertremo, ili ne povis tuj forkuri, ĉar multe da ili havis malfortajn familianojn. 20 minutoj estis tro mallonga tempo por akompani ilin kaj forkuri.
Multaj rifuĝis al la urbodomoj 3- aŭ 4-etaĝaj. Laŭ la antaŭa informo homoj povos esti sekuraj en tiuj konstruaĵoj, sed la grandeco de la cumano superis iliajn antaŭsupozon. Ĝi englutis kaj detruis eĉ 3-etaĝan betonan urbodomon. Laŭ la esploro ĉi-foja cunamo supreniris 50 kilometrojn laŭ la rivero Kitagami.
Pro manko de tempo por forkuri kaj pro tro granda skalo de la cumamo multaj ne sukcesis eskapi la sturmantaj ondegoj.
En televido oni rekomendis jenajn 4 aferojn okaze de la atako de cunamo :
 1. Protekti sian vivon
 2. Rifuĝi pli alten ol foren
 3. Ne uzu aŭtomobilon
 4. Rezignu siajn posedaĵojn
Tamen kiel mi jam klarigis, la unua rekomendo estas plej malfacila por sekvi. Se oni forkurus kaj postvivus, forlasinte siajn familianojn, tio afliktus ilin dum la tuta vivo pro peksento. La unu sola solvo estos, ke oni konstruu la urbon ne laŭ la marbordo sed sur la monteto. Tamen en multaj marbordaj distriktoj, ne troviĝas sufiĉe granda tereno por ĉiuj loĝantoj. Ĉu oni devos konstrui domojn denove en la danĝeraj lokoj ? Ĉu homoj devas akcepti la suferon kiel sian sorton ?

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio