Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de aprilo
puce La 02an de aprilo
puce La 03an de aprilo
puce La 04an de aprilo
puce La 05an de aprilo
puce La 06an de aprilo
puce La 07an de aprilo
puce La 08an de aprilo
puce La 09an de aprilo
puce La 10an de aprilo
puce La 11an de aprilo
puce La 13an de aprilo
puce La 16an de aprilo
puce La 18an de aprilo

La 01an de aprilo

Printempo ! Mi flugu al belaj floroj !

Nova monato venis. Hodiaŭ estas tre varme. En mia malgranda ĝardeno arboj subite ekĝermis. En la venonta dimanĉo mi povos vidi kelkajn florojn de sakuro.

Lernejoj kaj lernantoj
Japana lernojaro komenĉiĝas la 1an de aprilo. Do se nenio okazus, ĉiuj lernantoj kaj studentoj ekvizitus lernejon hodiaŭ kun espero por sia estonteco, sed bedaŭrinde multaj ne povas ĝui tian vivon.
En la tertremo kaj la posta cunamo, en la gubernioj Iŭate, Mijagi kaj Hukuŝima 262 lernantoj kaj 13 instruistoj mortis kaj 756 lernantoj kaj 30 instruistoj malaperis. 1721 lernejoj estas difektitaj. Laŭ la eduka komitato de tiuj tri gubernioj kaj de la urbo Sendai, estas malfacile al 84 lernejoj (23700 lernantoj) komenci lecionojn.
La eduka komitato de la urbo Iŝinomaki en la gubernio Mijagi decidis komenci la novan jaron la 21an de aprilo. Tamen en la urbo, 7 estas difektitaj el 43 elementlernejoj kaj 2 el 21 mezlernejoj. 25 elementlernejoj kaj 12 mezlernejoj estas uzataj kiel rifuĝejoj.
Fermiĝos 22 lernejoj en la urbo Minami-Sooma en la radiuso de 30 kilometroj de la nuklea centralo n-ro 1. Multaj lernantoj volas viziti lernejojn en la najbara urbo Sooma, sed ankaŭ tie 4 lernejoj estas uzataj kiel rifuĝejoj. Oni ne povas kalkuli la venontajn lernantojn, sekve ne povas mendi lernolibrojn. Mankas busservo al la urbo, do estas nebule, kiom da lernantoj fakte povos viziti tiun lernejon.
Lunĉoservo estas malfacila. Respondeculo diras : “Ni volas doni minimume panon kaj lakton, ĉar ne malmultaj gepatroj loĝas en la rifuĝejo kaj ne povas prepari lunĉon por siaj gefiloj”.
La urbo Hutaba, en kiu estas la centralo, en la gubernio Hukuŝima translokigis sian funkcion al la urbo Kazo en la gubernio Saitama, kunpreninte siajn 1200 loĝantojn. Iliaj gefiloj eniros en la lokajn lernejojn en tiu urbo, sed oni timas, ke mankos klasĉambroj kaj lernomaterialoj.
Lernantoj, kiujn trafis la tertremo kaj la cunamo, vundiĝis mense. Krom tio ili devas alfronti novan situacion en la fremda urbo. Oni timas, ke tiuj malfaciloj donos pli da streso kaj maltrankvilo al ili. Estas necese plimultigi instruistojn, kiuj zorgos pri tiuj malfacilaj lernantoj.
En la regiono Toohoku 500 mil lernolibroj estis perditaj en la cunamo. En Tokio oni tagnokte presas tiujn por sendi al lernantoj ĝis la komenciĝo de lecionoj.
Oomaĉi Momoko, 12-jarulino, diras : “Mia domo estas perdita, kaj miaj familianoj loĝas en la hejmo de mia parenco. Ekde la 1a de aprilo mi estos unuajarulo en la mezlernejo Jamada, sed mi ne scias, kiam komenciĝos lecionoj. Krome mi perdis lernejan uniformon kaj skribilaron. Ĉu mi povos vere fariĝi mezlernejano ?”

Helpo el Francio
VESPERKONCERTO okazis la 30an de marto en la urbo WASQUEHAL por trovi monon por helpi la viktimojn de la japana tertremo kaj cunamo de la 11a de marto 2011. Grupo da 5 violonistoj de la fama Landa Orkestro de Lille, kantisto, 2 korusoj el 30 infanoj kaj adoleskantoj regalis nin dum 2 horoj. Kvarfoje oni laŭtvoce legis japanajn poemojn en 4 lingvoj : la japana, la franca (kun kelkaj klarigoj pri tiuj ne kutimaj poemoj), la franca gestlingvo kaj Esperanto.
Pli ol 600 personoj ĉeestis en la preĝejo Sankta Nikolao de Wasquehal. La pastro fieris pri sia plenplena preĝejo. Li rimarkigis, ke la amasinformiloj multe parolas pri la danĝeroj ligitaj al la atomenergejo, sed iom forgesas la viktimojn. La urbestro substrekis la dignecon de tiuj, kiuj postvivis la katastrofon kaj promesis duobligi la kolektotan monon. Fine de la vespero la Franca Fondaĵo (Fondation de France), fiere anoncis ĉirkaŭ 7500€ da donacoj.
Granda sukceso kaj bela donaca vespero. ĈU GUTO EN LA MARO, ĈU MIRAKLO ?

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio