Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de aprilo
puce La 02an de aprilo
puce La 03an de aprilo
puce La 04an de aprilo
puce La 05an de aprilo
puce La 06an de aprilo
puce La 07an de aprilo
puce La 08an de aprilo
puce La 09an de aprilo
puce La 10an de aprilo
puce La 11an de aprilo
puce La 13an de aprilo
puce La 16an de aprilo
puce La 18an de aprilo

La 03an de aprilo

Ĉu vi vidas esperon ?

Venis la nova monato. Ankoraŭ restas multaj farendaĵoj : prizorgo pri la suferantoj, serĉado de malaperintoj, kvietigo de la nukleaj reaktoroj ktp., sed samtempe jam estas tempo por konsideri, kiamaniere oni povos rekonstrui la damaĝitajn urbojn kaj vilaĝojn. Jen estas kelkaj proponoj.

Propono de la ĉefministro
La 1an de aprilo la ĉefministro Kan Naoto publikigis siajn ideojn por rekonstrui la damaĝitajn regionojn.
 1. Ni ne celas simple rekonstrui la damaĝitajn regionojn, sed celas krei la regionon Toohoku kaj Japanion belegaj per esperplena projekto. Konkrete ni proponos, ke la loĝantoj translokiĝu al altaj lokoj kaj vizitu la marbordan fiŝad-rilatantan distrikton kaj ke la novaj urboj estu la plej bona modelo pri mediprotekto kaj socialbono.
 2. Por elkovi la plej bonan projekton kaj efektivigi ĝin la registaro fondos “Komitaton por la releviga projekto” ĝis la 11a de aprilo, la unumonata datreveno de la katastrofo.
Pri la stato de la nukleaj centraloj li diris : “Ĝis nun mi ne povas aserti, ke tiuj estas sufiĉe stabilaj. Certe la batalo por tio estos longa, sed ni nepre venkos”.
Li menciis ankaŭ pri la nova buĝeto por forigo de rubaĵoj, konstruo de provizoraj domoj kaj multigo de dungoj.

Ĉio por infanoj kaj geknaboj
S-ro Tomijama Kazuhiko, kiu posedas buskompanion en la damaĝita regiono, jene proponas :
Por rekonstrui Japanion la plej grava estas juĝi ĉion surbaze de tio, ĉu tiuj planoj estas bonaj aŭ malbonaj por infanoj. Ni lasu ĉion al junaj generaciuloj, espereble pli junaj ol 30-jaroj. Maljunuloj dediĉu sin al infanoj kaj forĵetu siajn akiritajn rajtojn por ili. Forto de Japanio troviĝas en ordinaraj homoj, kiuj volonte sin oferos. Ni profitu tiun katastrofon por nia glora estonteco.

Kompaktaj urboj
S-ro Umezaŭa Takaaki, kiu laboras por la konsulta kompanio jene proponas :
La regiono Toohoku alfrontas maljuniĝon kaj malmultiĝon de la loĝantoj. Estas malfacile aŭ ne eble prizorgi ĉiujn, kiuj loĝas dise en la vasta regiono. Do, ni konstruu kompaktajn urbojn. Unue ni elektu sekurajn lokojn fore de la marbordo kaj en la mezo konstruu altajn konstruaĵojn, en kiuj estu urba kaj komerca funkcioj, hospitaloj, maljunulejoj kaj apartamentaroj. Ĉiuj kompaktaj urboj havu sian propran karakteron, ekzemple kun altnivela medicino, mediprotekta energicentro, turisma bazo aŭ agrikultura fabriko. Mi opinias, ke tiu maniero estas la plej bona por la rekonstruado.

La registaro aĉetu inunditan terenon
S-ro Saitoo Hiroŝi 49-jara, kiu laboras en kompanio proponas jene en la rubriko “Leteroj al la redaktisto” :
La ŝtato aĉetu la terenon en la zono 500 metrojn de la marbordo kaj tie konstruu kelkvicajn digojn kun arbaro. Ĉe la marbordo estu nur havenoj kaj fabrikoj pri agrikulturaĵoj. Sur la monteto estu loĝlokoj, urbdomo, hospitaloj, lernejoj, komercaj distriktoj.

La plej elstara karaktero de tiu ĉi katastrofo estas vasteco de la inundita tereno. En multaj urboj la plej prospera kvartalo estas perdita. Inundita tereno estas 443 km2, dum en Kantoo-Tertremo en 1923 perdita tereno estis 35 km2 kaj en Hanŝin-tertremo en 1995 ĝi estis 2,6 km2. Tial oni devas projekti multe pli grandskale.
Kaj la plej grava estas ŝanĝo de energi-politiko. Se ni plu dependos de atomenergio en tiu malgranda lando kun multaj loĝantoj, samo certe okazus. La ĉefministro Kan diris en la konferenco kun la prezidanto de Japana Komunista Partio s-ro Ŝii, ke estas nepre necese kaj retaksi ĉiujn nukleajn centralojn kaj diskuti pri la sekureco de atomenergio, rilate al ĝia estonta uzo.
Kan ofte diras bele, sed kiam li volas plenumi sian planon, intervenas kapitalistoj, kaj Kan cedas al ili, tial estas nepre necese apogi lin, kiam li proponas bonajn planojn. La propono “Ĉio por infanoj kaj geknaboj” esta tre bona, kaj mi hontas pro tio, ke mi timis la eventualan redukton de mia pensio okaze de tiu katastrofo.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio