Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de aprilo
puce La 02an de aprilo
puce La 03an de aprilo
puce La 04an de aprilo
puce La 05an de aprilo
puce La 06an de aprilo
puce La 07an de aprilo
puce La 08an de aprilo
puce La 09an de aprilo
puce La 10an de aprilo
puce La 11an de aprilo
puce La 13an de aprilo
puce La 16an de aprilo
puce La 18an de aprilo

La 05an de aprilo

Mi estas feliĉa, sekure kolektante dolĉan mielon. Sed miaj amikoj, kiuj pasigis vintron en la urbo Naraha proksime de la nukleaj centraloj, multe mortis. Tamen la abelisto, kiu zorgas ilin, kuraĝe eniris en la restriktitan zonon kaj savis unu milionon da postvivantaj abeloj. Li opinias, ke por abelistoj abeloj estas same valoraj kiel homoj. Mi estas kortuŝita pro lia kuraĝa agado.
Mi supozas, ke en la cunamo multaj insektoj, papilioj kaj herboj fariĝis viktimoj. Mi deziras, ke ili venku la malfacilon kaj denove ornamu la detruitajn urbojn kaj herbejojn bele.

Pli serioziĝis elfluo de radioaktiveco
Hodiaŭ oni detektis 7,5-milionoble pli densan jodon 131 kaj 1,1-milionoble pli densan cezion 137 ol la normo el akvo el la reaktoro n-ro 2.
Oni detektis pli densan jodon 131 ol la normo el fiŝetoj kaptitaj sude de la centraloj. Fiŝistaro en la urbo Kita-Ibaraki decidis haltigi la fiŝadon portempe.

Letero el la urbo Nihonmacu en la gubernio Hukuŝima

La 30an de marto 2011
Kiam okazis tiu granda tertremo la 11an de marto, nia regiono nomata Naka-doori, meza parto de la gubernio Hukuŝima, estis atakita de la 6-grada tremo. Tegoloj disfalis, ĉirkaŭbariloj falis, terfaloj okazis, vojoj detruiĝis : tio estis terura pejzaĝo. Bonŝance mia domo ne estis detruita, sed ene estis disĵetitaj pecoj el vitraĵoj kaj argilaĵoj kaj libroj falintaj el la ŝrankoj. Televidiloj falis kaj komputilo difektiĝis. Estis tiel multe da aĵoj falintaj sur la plankon, ke mi ne povis eĉ paŝi. Dume daŭris malgrandaj kaj mezgrandaj tertremoj, tial mi provizore reordigis parton de la ĉambro por minimume vivi, kaj tiamaniere ni pasigis du, tri tagojn. Feliĉe en mia distrikto nur elektro haltis dum du tagoj, sed gaso kaj akvo funkciis. En la urbo Hukuŝima en kelkaj lokoj akvo kaj elektro ne venis dum multaj tagoj kaj oni suferis multe.
Mia urbo ne situas laŭ la marbordo, do ni ne suferis pro la cunamo, sed baldaŭ venis al mia urbo rifuĝintoj el tiu laŭbordaj urboj kaj ili ekloĝis en publikaj instalaĵoj. Tuj poste okazis problemo de la nukleaj centraloj kaj venis novaj rifuĝintoj el la urboj ĉirkaŭ tiuj. Mia urbo Nihonmacu devis akcepti la tutan urbon Namie kune kun ĝiaj urba funkcio kaj loĝantoj.
La respondeculoj de la registaro parolis pri diversaj aferoj en televido, sed ne rekte kaj antaŭe al la koncernataj urboj. Tial diversaj informoj kaj onidiroj miksiĝis kaj tio des pli maltrankviligis nin. Ni ne povis juĝi, kiuj informoj estas ĝustaj kaj kiuj ne. Krome ni ne povis kompreni la ciferojn pri radioaktiveco, do multaj havis timon kaj iuj eĉ forkuris el la gubernio.
“Trankvile agadu !” la registaro diris al ni. Ĝi ordonis, ke loĝantoj en la zono inter la radiuso de 20 kilometroj de la nukleaj centraloj rifuĝu eksteren kaj tiuj en la zono de 20-30 kilometroj restu hejme, sed tuj poste ĝi nove rekomendis, ke ankaŭ tiuj homoj eksteren rifuĝu laŭ sia elekto. Tiamaniere la registaro estas tute senrespondeca.*
Tiuj memvolaj rifuĝintoj ne povas loĝi en la publikaj instalaĵoj, do loĝas ĉe siaj parencoj aŭ amikoj, sed al ili mankas petrolo kaj benzino, al ili ne venas manĝaĵoj kaj aliaj necesaĵoj. Ili vivas, dependante de la bonkoreco de tiuj homoj. “Ĝis kiam tia situacio daŭros ? Ĉu ni povos reveni al nia hejmo ?” Ili vivas kun granda maltrankvilo.
La plej granda nuna problemo estas trafiko. Nek Toohoku-ŝinkansen (rapidtrajnlinio), nek lokaj trajnlinioj, nek busservo funkcias. Krome mankas benzino por aŭtomobiloj. Ĉe la benzinstacio, kiu vendas benzinon, tuj vicas 50, 100 aŭtomobiloj, kaj tie oni rajtas aĉeti nur 15 litrojn kontraŭ 2000 enoj. Por ŝpari benzinon por urĝa okazo ni devas resti hejme. Mi aŭdas, ke jam venis manĝajoj kaj aliaj necesaĵoj al mia urbo, sed la sistemo por distribui tiujn ne bone funkcias, tial oni ne povas aĉeti necesajn aĵojn, kiam oni bezonas tiujn. Tial ni devas atendi plu por reakiri la antaŭan vivon.
Tamen la situacio iom post iom pliboniĝas. Ĉiuj eltenas suferojn kaj komencis venki malfacilojn. Dankante vin pro viaj varmaj kuraĝigoj, mi provizore raportas pri la nuna situacio.

  • La registaraj ordonoj pri la evakuo el la nukleaj centraloj :
     3/11 Ordono pri evakuo al la loĝantoj en la radiuso de 3 kilometroj kaj ordono pri endomrestado (prefere ne iru eksteren) al la loĝantoj en la radiuso de 3-10 kilometroj.
     3/12 Evaku-zono pli grandiĝis ĝis la radiuso de 20 kilometroj.
     3/15 Zono pri endomrestado pli grandiĝis ĝis 30 kilometroj.
     3/25 Rekomendo de memvola rifuĝo al loĝantoj en tiu zono.
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio