Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de aprilo
puce La 02an de aprilo
puce La 03an de aprilo
puce La 04an de aprilo
puce La 05an de aprilo
puce La 06an de aprilo
puce La 07an de aprilo
puce La 08an de aprilo
puce La 09an de aprilo
puce La 10an de aprilo
puce La 11an de aprilo
puce La 13an de aprilo
puce La 16an de aprilo
puce La 18an de aprilo

La 06an de aprilo

Hodiaŭ estis bela printempa tago. Papilio varmigis sin en la suno.

Elfluigo de radioaktiva akvo
Hodiaŭ oni sukcesis ŝtopi la fendon, el kiu elfluis radioaktiva akvo. Tamen sub la centralo restas 50 mil tunojn da forteradioaktiva akvo. Kiel oni traktu ĝin estas la granda problemo.
Hodiaŭ la prezidanto de la Fiŝista Asocio vizitis la elektran kompanion Tokio kaj forte protestis kontraŭ la elfluigo de radioaktiva akvo en la maron. Li diris, ke la asocio nenam kunlaboros kun la kompanio.

Japanio ŝrumpis
En la urbo Oozuĉi, la gubernio Iŭate, la marnivelo pli altiĝis aŭ la tero sinkis. Fiŝistoj diras : “La maro altiĝis 70 centimetrojn. La antaŭa plej alta tajdo estas la nuna plejmalalta tajdo”. Laŭ la studo de la geografia buroo, en la urbo Jamada la tero malaltiĝis 47 centimetrojn kaj en la urbo Kamaiŝi 53 centimetrojn.

Energipolitiko de 5 partioj

Nun okazas en multaj gubernioj kaj urboj elekto-kampanjo por la guberniestroj kaj membroj de guberniaj kaj urbaj asembleoj. Kian politikon pri atomenergio la ĉefaj politikaj partioj havas ?

Demokratia Partio (reganta partio ekde 2009)
Kiam ĝi estis opozicia partio kaj ankaŭ nun, ĝi klare deklaras, ke ĝi “serioze laboras por la utiligo de atomenergio”. Kiam ĝi fariĝis la reganta partio, ĝi decidis Fundamentan energi-planon en junio, 2010, en kiu ĝi celis
 1) konstrui minimume 14 nukleajn centralojn ĝis 2030
 2) altigi laborprocentojn de la centraloj ĝis 90% (en 2008, 60%)
Post la katastrofo, la ĝenerala sekretario de la kabineto s-ro Edano respondis la 18an de marto : “Nun ne estas tempo por diri ion konkretan”.

Liberala Demokratia Partio (reganta partio dum pli ol 50 jaroj ĝis 2009)
Ĝi tre pozitive antaŭenpuŝis la konstruon de nukleaj centraloj kune kun la industria mondo kaj Usono. Ĝi eĉ proponis Planon por recirkuligi uranion kaj plutonion.
Post la katastrofo la partiestro s-ro Tanigaki diris la 17an de marto : “Malfaciliĝis la situacio por plu antaŭenpuŝi la atomenergi-politikon”, sed poste mildigis la tonon jene la 31an de marto : “Se ĉiuj landoj revizios sian politikon pri atomenergio, okazos granda ŝanĝo pri la monda energi-politiko kaj energikonsumo”.

Koomei (koalicia partio de LDP antaŭ 2009, religia partio)
Kun LDP ĝi antaŭenpuŝis la konstruon de nukleaj centraloj. Post la tertremo ĝi proponis la fruan solvon de la problemo kaj forviŝon de popolana maltrankvilo pri radioaktiveco, sed pri sia politiko pri atomenergio ĝi nenion meniciis.

Japana Komunista Partio
Delonge ĝi kontraŭas la konstruon de nukleaj centraloj kaj avertis pri la danĝero okaze de grandaj tertremo kaj cunamo. Post la tertremo ĝi proponis, ke Japanio strategie ŝanĝu la socion dependantan de atomenergio en la socion, en kiu oni uzu naturenergion kaj malmultkvanton da energio.

Sociala Demokratia Partio
Ĝi estas kontraŭ nukleaj centraloj. Post la tertremo ĝi proponas ĉesigon de la konstruo de novaj centraloj kaj haltigo de la malnovaj.

Nun luktas Demokratia Partio kiel la reganta partio kontraŭ la katastrofo, sed en efektiveco Liberala Demokratia Partio havas la ĉefan respondecon pri la akcidento de la nukleaj centraloj, ĉar ĝi antaŭenpuŝis la konstruon. Okaze de la konstruoj, certe ĝi kaŝe ricevis multe da mono kiel koruptaĵon el la elektraj kompanioj, kaj eble el usonaj kompanioj. Konstruado de centraloj ĉiam rompis la amikan rilaton inter la tieaj loĝantoj. Elektraj kompanioj (kaj LDP aŭ subtenate de LDP) subaĉetis avidajn homojn per mono kaj subpremis kontraŭantojn per minaco. Tiu plej granda respondeculo LDP nun silentas kaj pretendas esti senkulpa. Tio estas tute ridinda afero. La popolanoj ne forgesu kaj ne pardonu tiun senhontan partion.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio