Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de aprilo
puce La 02an de aprilo
puce La 03an de aprilo
puce La 04an de aprilo
puce La 05an de aprilo
puce La 06an de aprilo
puce La 07an de aprilo
puce La 08an de aprilo
puce La 09an de aprilo
puce La 10an de aprilo
puce La 11an de aprilo
puce La 13an de aprilo
puce La 16an de aprilo
puce La 18an de aprilo

La 08an de aprilo

Bonŝance, Hazarde, Apenaŭ,
Mi postvivis tian riskan vivon,
Kiel feliĉa mi estas !

Hieraŭnokte je 23:32 okazis forta tertremo en la maro apud la gubernio Mijagi. Ĝia forteco estis 7,4 magnitudo. 90 homoj vundiĝis kaj en multaj urboj elektro paneis. Mi loĝas 400 kilometrojn fore de la epicentro, sed mi estis terurita pro la forta tremo. Nenio serioza afero okazis al la nukleaj centraloj.

Diversaj malbonaj influoj
Tiu ĉi katastrofo donas grandan influon al diversaj kampoj.
 1. Ni ne povos drinki bieron en somero. En la regiono Toohoku estas fabrikoj de tri grandaj bierkompanioj. Ĉiuj fabrikoj estas tiel serioze damaĝitaj, ke oni ne povos liveri sufiĉe da biero en somero. Ankaŭ fabriko de ladaj skatoloj en tiu regiono estas damaĝita. Sen skatoloj oni ne povos vendi bieron.
 2. Mia amiko planis eldoni sian libron, sed la eldono multe malfruiĝis pro manko de papero kaj inko. Tio estas tutlanda problemo. Ĝis la fino de marto 234 gazetoj prokrastis kaj 16 rezignis la eldonon.
 3. Terkulturistoj havas malfacilon, perdinte ĉinajn laboristojn. Ili akceptis ĉinojn kiel studantojn de agrikulturo, sed pro la nuklea akcidento multaj revenis al Ĉinio. Sen laboristoj, legomoj velkis.
 4. Asakusa en Tokio estas granda turisma loko. Antaŭ la tertremo duono de la turistoj estis eksterlandanoj, precipe ĉinoj, sed nun malaperis eksterlandanoj el la stratoj.

Kiamaniere japanoj helpas rifuĝintojn

Surlokaj helpantoj
Multaj homoj volas iri al la damaĝitaj urboj kaj vilaĝoj por helpi, sed nuntempe tio estas permesita nur al loĝantoj en la koncernataj gubernioj pro tio, ke ili havas rimedon por memzorgi. Se oni akceptus eksterguberniajn homojn, oni devas zorgi pri iliaj veturado, loĝado, manĝado ktp., kaj por tio ankoraŭ mankas homforto.
En ĵurnaloj kaj televido mi ofte vidas lernantojn kaj studentojn labori en rifuĝejoj. Tio donas al mi esperon, ĉar ĝis nun mi ne multe fidis ilin pro ilia nedeca, nediligenta kaj dorlotita vivmaniero.

Helpomaterialoj
Multaj organizoj kolektas helpomaterialojn. Antaŭhieraŭ mi ricevis informilon de la Medicina Kooperativo kun la peto pri la kolekto de necesaĵoj por la regiono Toohoku. Tiu organizo kolektas nur novajn subvestojn, purigitajn lankovrilojn, kontraŭfrostajn vestojn, kaj tualetpaperon. Mia edzino elprenis dek skatolojn da tualetpapero el la ŝranko kun iom hontema mieno. Ni iris al mia patrino kaj trovis 7 lankovrilojn. Hodiaŭmatene tiujn mi bele pakis kaj konfidis al la respondeculo.

Por rifuĝintoj
En la ĵurnalo Asahi aperis jena artikolo :

Al la urbo Takasaki en mia gubernio Gunma 40 homoj venis el la gubernio Hukuŝima kun siaj familianoj, nenion kunportante. Ĝis ili venis al Takasaki, ili iris unue al la urbo Minami-Sooma en Hukuŝima, poste al Higaŝi-Agacuma en Gunma kaj fine venis ĉi tien. Ili ekloĝis en la domoj preparitaj de la gubernio. Sed en la domoj estis nek kurtenoj, nek elektraj lampoj, nek lavmaŝino, nek televidilo. S-ro Kanoo, distriktestro, petis helpon de la loĝantoj per cirkulaj aviziloj. Tuj venis diversaj helpoj ; lankovriloj, rizo, petrolo, lernejanaj dorsosakoj, subvestoj, sapoj ktp. La respondeculoj de la gubernio diras, ke ili enketos al la rifuĝintoj pri necesaĵoj.

Unika helpo de lernantoj
Kion povas fari geknaboj ? S-ro Maĉida Tomoo, instruisto en elementlernejo en la urbo Jokohamo, fondis TTT-ejon “Preĝu por Japanio” (http://prayforjapan.tomosen.net/), en kiu li proponis kolekti kuraĝigajn desegnaĵojn de lernantoj. El diversaj lokoj venis respondoj kaj desegnaĵoj. En tiu TTT-ejo vi povos vidi tiujn. En tiu maniero desegnantoj pensas pri la katastrofo kaj suferoj kiel sia propra problemo, kaj ricevontoj estos kuraĝigitaj.

Artistoj helpas
Ankaŭ mi faris similan aferon. Mi estas lerta (laŭ mia takso) en kaligrafio, kiel vi vidas en la fronta paĝo. Mi kaligrafiis kuraĝigajn vortojn per peniko kaj tradicia inko, kaj prove metis tiujn “artaĵojn” en la najbara poŝtoficejo. Tiuj plaĉis al multaj homoj, do hieraŭ mi plu kaligrafiis por pli multj homoj. Iuj mets mian “artaĵon” sur la muro en sia ĉambro por kuraĝigi sin, kaj iuj sendos tiujn al suferantaj amikoj. Hodiaŭ mi kaligrafiis pli por meti tiujn en la donacotajn lankovrilojn.
Kantistoj kantas, muzikistoj muzikas, verkistoj legas surloke kaj en televido. Mi neniam aŭdis pri pentristoj kaj kaligrafiistoj, sed ankaŭ ili desegnu kaj kaligrafiu por suferantoj. Kion oni povas fari, tion faru. Ĉiuj japanoj volas helpi suferantojn kun la vorto “Ganbare” (Esperu kaj strebu !). Nun “Espero” estas la plej grava vorto por japanoj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio