Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de aprilo
puce La 02an de aprilo
puce La 03an de aprilo
puce La 04an de aprilo
puce La 05an de aprilo
puce La 06an de aprilo
puce La 07an de aprilo
puce La 08an de aprilo
puce La 09an de aprilo
puce La 10an de aprilo
puce La 11an de aprilo
puce La 13an de aprilo
puce La 16an de aprilo
puce La 18an de aprilo

La 10an de aprilo

Hodiaŭ vespere mi rimarkis tiun papilion ĵus naskiĝinta en mia ĝardeno. Ĝi pasigis malvarmegan vintron kaj bele naskiĝis. Same venu printempo en Toohoku kaj ESPERO naskiĝu !

En la hodiaŭaj ĵurnaloj ne aperis gravaj novaĵoj. Multajn paĝojn okupas raportoj kaj eseoj pri la pasinta unu monato. Tial mi unue skribos aldonaĵojn kaj korektaĵojn pri miaj pasintaj raportoj. Kaj poste mi prezentos kuraĝigajn kaj esperplenajn novaĵojn kaj vortojn.

Duono de la mortintoj estas maljunuloj
La 7an de aprilo mi skribis pri la stato de maljunuloj. En la hodiaŭa ĵurnalo Asahi aperis novaĵo pri la konsisto de la 7935 mortintoj :

0-6-jaruloj 2,8%
7-18-jaruloj 3,9%
19-39-jaruloj 10,0%
40-64-jaruloj 27,9%
Pli-ol-64-jaruloj 55,4%

La ĉefa kialo de mortoj estas droniĝo.

Rifuĝintoj
Rifuĝis 163781 homoj el sia domo. 13000 homoj loĝas en sia gubernio kaj la aliaj 33000 loĝas en ĉiuj aliaj gubernioj ekster la 3 damaĝitaj gubernioj. En mia gubernio Gunma venis 2861.
Mia amiko akceptis 10 homojn el 3 familioj (familio de lia filo kaj aliaj du) el Ibaraki. _ Li bezonas multe da manĝaĵoj kaj aliaj necesaĵoj, kiujn liaj amikoj kaj parencoj donacas. Se la urbo ne helpos lin, li havos malfacilon, sed mi ne havas informon pri tio. Se mi estus juna, ankaŭ mi volus adopti orfojn.

Perditaj ŝipoj

Hieraŭ mi skribis la nombron de perditaj ŝipoj. En la hodiaŭa ĵurnalo Asahi aperis pli detalaj, kaj pli grandaj nombroj pri la damaĝo pri fiŝado :

Gubernioj Perditaj ŝipoj Damaĝitaj havenoj
Aomori 546 17
Iŭate 10552 111
Mijagi 9717 142
Hukuŝima 1068 10
Ibaraki 249 15
Ĉiba 335 11
Sumo 22467 306

Kiom sinkis la lando de Japanio ?

Urboj (Gubernioj) Centimetroj
Mijako (Iŭate) 19
Kamaiŝi (Iŭate) 53
Minami-Sanriku (Mijagi) 71
Duoninsulo Oĵika (Mijagi) 116
Higaŝi-Macuŝima (Mijagi) 51
Sooma (Hukuŝima) 32
Namie (Hukuŝima) 26
Iŭaki (Hukuŝima) 50
Kita-Ibaraki (Ibaraki) 46
Hitaĉi (Ibaraki) 33
Ĉooŝi (Ĉiba) 15

Kuraĝigaj novaĵoj kaj vortoj

1. Operaco “Infanlibroj al suferantoj”
Kelkdek verkistoj, eldonejoj kaj librovendejoj de infanlibroj starigis kampanjon “Sendu infanlibrojn al suferantaj infanoj kaj geknaboj, por ke ili ridu kaj esperu”. La 2an de aprilo ili sendis 200 skatolojn da libroj al infanvartejoj, bibliotekoj ktp. Fine de aprilo ili denove ekspedos.
(La ĵurnalo Akahata la 8an de aprilo)

2. Skribiloj kaj uniformoj al geknaboj
S-ino Hirajama Mijoko (40-jara, Iŝinomaki, Mijagi) sendis mesaĝon per interreto : “Mi havas tri filinojn. Mia domo estis perdita en la cunamo kaj restis nenio. Bonvole sendu al ni skribilojn”. Dum 10 tagoj venis al ŝi 200 skatolojn da skribiloj kaj kajeroj. En multaj skatoloj estis leteroj. En iuj estis florsemoj. Ŝiaj filinoj akrigas ĉiujn krajonojn por ke ricevontoj tuj povu uzi tiujn.
Asocio de vestaĵoj en la urbo Kuraŝiki, gubernio Okajama, sendos 440 uniformojn, 524 pantalonojn kaj 298 sportajn vestaĵojn por suferantaj lernantoj. Oni volas, ke lernantoj vestu sin dece en la ceremonio de lernantiĝo.
(La ĵurnalo Asahi la 8an de aprilo)

3. Flirtas flagoj de fiŝŝipoj
Japanaj fiŝŝipoj havas sian propran grandan flagon por deziri abundan fiŝadon. S-ro Ookoŝi Iŭao 44-jara en Kesennuma, Mijagi, trovis la flagon de sia asocio en la detruaĵoj. Li ligis la flagon al la plej longa stango kaj starigis ĝin. “Mi volas rekonstrui nian havenon kun multaj flirtantaj flagoj”.
(La ĵurnalo Asahi la 6an de aprilo)

4. Buĝeto de 100 milionoj da enoj
La urbo Kataŝina, la gubernio Gunma, preparis 100 milionojn da enoj por ke 1000 rifuĝintoj povu vivi dum unu monato plu en sia vilaĝo. Tiu vilaĝo estas malgranda, montara vilaĝo. Eble la elspezo estos kompensita de la registaro, sed tiu decido kuraĝigas la rifuĝintojn.
(La ĵurnalo Mainiĉi la 8an de aprilo)

5. S-ino Saŭada Seki 74-jara (Oohunato, Iŭate) ricevis vestaĵon. Kiam ŝi surmetis ĝin, ŝi rimarkis malgrandan etikedon, sur kiu estis skribita “Esperu !” Ŝi diris : “Mi larmis pro la bonkoreco de tiu sendinto Kotani. Nun mi vivas kuraĝigite de ŝi. Kiam mi rikoltos rizon, mi sendos ĝin al ŝi”.
(La ĵurnalo Asahi la 10an de aprilo)

6. S-ro Suzuki Joŝio 60-jara (Ŝiĉigahama, Mijagi)
La plej grava afero estas, ke ni havu fortan decidon por plenumi. La naturo estas granda, sed ankaŭ homaro estas granda. Pasintajn malfacilojn ni ĉiam venkis. Mi ne estas sola. Revenu ĉi tien post kelkaj jaroj kaj vi vidos, ke ni fartas bonege”.
(La ĵurnalo Asahi la 10an de aprilo)

7. Printempo kaj sakuroj
Mi suferis pro la Hanŝin-Tertremo en 1995, kaj tiam mi estis subpremata per malĝojo kaj malfaciloj. Tiam konsolis min printempo kaj sakuroj. Dum mia vivo tiu-jaraj sakuro-floroj estis la plej belaj. Mi vere sentis min feliĉa pro tio, ke mi postvivis. Baldaŭ venos al Toohoku agrabla printempo kaj floros sakuroj. Mi deziras, ke vi paŝu por Espero.
(Kiĵima Hiroŝi 73-jara, Koobe. La ĵurnalo Mainiĉi la 8an de aprilo)

Kialo de la subita falo de “malaperintoj” de la 9a de aprilo : Ĝis nun mi uzis la nombrojn en la ĵurnalo Asahi. Tiu kalkulis la nombrojn laŭ sia propra kalkulo, sed ekde la 9a ĝi komencis uzi tiujn publikigitajn de la Buroo de polico. Tial naskiĝis granda diferenco.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio