Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de aprilo
puce La 02an de aprilo
puce La 03an de aprilo
puce La 04an de aprilo
puce La 05an de aprilo
puce La 06an de aprilo
puce La 07an de aprilo
puce La 08an de aprilo
puce La 09an de aprilo
puce La 10an de aprilo
puce La 11an de aprilo
puce La 13an de aprilo
puce La 16an de aprilo
puce La 18an de aprilo

La 11an de aprilo

Laŭ la mito karpoj fariĝas drakoj, suprennaĝinte la akvofalon, tial ili estas simboloj de sukceso kaj prospero. Ĝenerale oni flugigas tiujn karpojn por la geknaba tago (la 5an de majo), tamen tiu familio flugigis ilin tre frue por kuraĝigi la suferantojn kaj la loĝantojn. Flugu karpojn por la bela estonteco !

Hodiaŭ estas la unumonata datreveno de tiu katastrofo. Dum tiu periodo ĉiun tagon mi verkadis raportojn, sed mi ĉesos verki ĉiun tagon, sed du fojojn semajne. Mi dankas vin pro via interesiĝo pri miaj raportoj.
Por fini mian unuan parton de la raportaro, unue mi raportos resume pri la nuna situacio, kaj due mi tradukos la eseon aperintan en la ĵurnalo, kiu tre plaĉis al mi.

1. Mortintoj kaj malaperintoj
La nombro de mortintoj estas 13013 kaj malaperintoj 14608.

2. Rifuĝintoj
La nombro de rifuĝintoj estas 151115. El tiuj 12000 loĝas en rifuĝejoj en 3 gubernioj, Iŭate, Mijagi kaj Hukuŝima. Aliaj 30000 (plejparte rifuĝintoj el la nuklea akcidento en Hukuŝima) loĝas en aliaj gubernioj.
Por la rifuĝintoj en la 3 gubernioj oni planas konstrui 70000 provizorajn domojn, sed pro manko de konstrumaterialoj (ĉar multaj fabrikoj estis detruitaj) kaj manko de tereno (ĉar tuj malantaŭ la detruitaj urboj kaj vilaĝoj estas nur motetoj) oni ne povas rapide konstrui la domojn.
Restas multega da kvanto da rubaĵoj. Oni nun strebas forigi tiujn, sed oni bezonos multajn monatojn por tio. Laboro por tio mem estas tre malfacila, sed samtempe oni devas serĉi malaperintojn kaj konservi valoraĵojn kaj memoraĵojn trovotajn el la ruinoj.

3. Nukleaj centraloj
Oni ankoraŭ ne sukcesis kvietigi la 4 reaktorojn en la centralo n-ro 1. Nun oni rekolektas forte radioaktivan akvon por uzi por malvarmigi la centralon. Por stabiligi la centralojn oni bezonas eble unu jaron. 6 reaktoroj en la centraloj n-ro 1 kaj n-ro 2 estos forĵetitaj, sed por tio oni bezonos minimume 20 jarojn.
Nun 6 urboj kaj loĝantoj en la radiuso de 30 kilometroj de la centraloj evakuis. La tereno estas tiel radiokatikva, ke laŭ mia supozo tiuj urboj malaperos kaj dezertiĝos.

4. Disvastiĝanta Radioaktiveco
Nuntempe tio ne estas serioza, sed povos estis, ke oni ne povos bone regi la reaktorojn kaj forta radioaktiveco denove disvastiĝos eĉ al Tokio. Pro la timo de radioaktiveco oni evitas aĉeti produktaĵojn kaj fiŝojn el Hukuŝima kaj la ĉirkaŭaj gubernioj, kio donas grandan damaĝon al terkulturistoj kaj fiŝistoj.

5. Manko de elektro
La elektro kompanio Tokio liveras tutan elektron al la regiono Kantoo (Tokio kaj la ĉirkaŭaj gubernio). Pro la akcidento de tiuj nukleaj centraloj kaj paneo de aliaj vaporenergiaj centraloj mankos elektro en somero. Tio donos damaĝon al la normala funkcio de trajnoj kaj fabrikoj. Ankaŭ en la regiono Toohoku oni timas mankon de elektro.

6. Sinsekvaj tertremoj
Post 17:23 hodiaŭ okazis forta tertremo kaj sekvis ĝin kelkaj pli malgrandaj. Grandega tertremo tordas platojn kaj tavolojn, tial ofte okazas fortaj tertremoj. Ni plu devas vivi atente pri tertremoj.

7. Politika kaoso
Rezulto de la elektoj por guberniaj asembleoj okazintaj la 10an de aprilo estis malvenko de Demokratia Partio, la nuna reganta partio. Post sia ekregado en 2009 ĝi perdadis subtenon de popolanoj, do sian gvidkapablon. Por solvi diversajn malfacilajn problemojn ĝia malfortiĝo certe donos malbonan influon.

Pinarbo de Espero en la detruo
Satoo Kei (ĵurnalisto)

La cunamo englutas belegan pinarbaron en Rikuzen-Takada. En 1667 riĉa komercisto plantigis ses mil pinarbojn kiel kontraŭtajdan arbaron. Antaŭ la cunamo 70 mil pinarboj allogis multajn turistojn.

Kiam okazis tiu tertremo, mi estis en Afriko. Ricevante informon pri la grandega damaĝo per interreto, mi sentis min frostigita. Se vere okazus tiom granda tertremo, mia hejmurbo Rikuzen-Takada ne povus esti sekura. Televido sendadis neimageblajn bildojn de damaĝitaj urboj kaj vilaĝoj, kaj fine venis novaĵo pri Rikuzen-Takada, kaj tie estis vorto “detruita”.
Mi tuj revenis al Japanio. Mi volus eniri en la damaĝitan regionon pli frue, sed pro manko de benzino tio ne eblis, kaj fine la 19an de marto mi celis la hospitalon en la urbo Morioka, kie estis mia mirakle savita patro. Li laboris en la gubernia hospitalo en la urbo Rikuzen-Takada. Kiam venis la cunamo, en la kvara etaĝo li apenaŭ saviĝis kun la akvo ĝis sia kolo. Poste ĝi rifuĝis al la tegmento, pasigis la frostan nokton, kaj en la sekvanta tago li estis savita per helikoptero. Li tuj komencis labori en la provizora hospitalo, sed baldaŭ malsaniĝis kaj enhospitaliĝis en la urbo Morioka.
Kiam mi renkontis mian patron, li ests malforta. Ankoraŭ ni ne sciis, kie estas mia patrino. Laŭ la informo de la najbaroj, ŝi promenis kun du hundoj proksime de sia hejmo ĉirkaŭ la 3a kaj 10 minutoj. Jam pasis 20 minutoj post la tertremo. Sed poste neniu scias pri ŝi. Povas esti, ke ŝi direktis sin al sia handikapa konato, ĉar ŝi laboris kiel interpretisto de manparolado.
Mi revenis al Rikuzen-Takado kun mia patro kaj serĉis mian patrinon. Mi estis opiniinta, ke mia patrino vivas ie, sed dum mi rigardadis la grandan damaĝon de la cunamo, mi ne plu povis esperi pri ŝi. Poste mi vizitadis lokojn, kie oni metas mortintojn. Estas tre malfacilega laboro rigardadi difektitajn, pli kaj pli nigriĝantajn kadavrojn. Tute ne sciante, ĉu mi volas trovi mian patrinon aŭ ĉu mi volas trankviliĝi, ne trovinte ŝian kadavron, mi rigardadis vizaĝon post vizaĝo de mortintoj senvorte. La nombro de mortintoj pli kaj pli grandiĝis. Ni ne forgesu, ke ĉiu nombro inkludas morton de unu homo kaj malĝojon de la rilatantaj homoj.
“Mi ne povas dormi, ĉiam pensante pri tio, kiamaniere mi povos vivi. Mia vivo estas en mallumo”, viro en siaj 50-jaroj en rifuĝejo murmuris kun malespero. La cunamo tute detruis la industrion de la marbordo Sanriku. Oni bezonas minimume kelkajn jarojn por reakiri la antaŭan prosperon. Tamen eĉ en tia situacio estas homoj, kiuj komencis paŝi por la rekonstruo. Eklaboris homoj, kiuj mem perdis siajn familianojn, kaj ekagadis homoj en Japanio kaj en la mondo por helpi kaj apogi suferantojn.

Laŭ la marbordo de de la urbo Rikuzen-Takada estis belega arbaro de pinarboj. Por kontraŭstari eventualajn cunamojn oni plantis pinarbojn kaj prizorgis la arbaron multajn jarojn. Tamen ĉi-foja cunamo englutis ĉiujn pinarbojn krom unu. Tiu arbo eltenis la cunamon kaj ankoraŭ staras impone, rekte kaj kun nevenkebla spirito, kvankam ĝi perdis ĉiujn siajn kolegojn. Nun oni nomas ĝin “Pinarbo de Espero”. Oni povas akiri “Esperon” nur per paŝoj al la estonteco. Nun ĉiuj ligas unu la alian kaj paŝas por la estonteco.

(tradukita el la eseo de s-ro Satoo Kei en la ĵurnalo Akahata la 5an de aprilo 2011)

Kialo de la subita falo de “malaperintoj” de la 9a de aprilo : Ĝis nun mi uzis la nombrojn en la ĵurnalo Asahi. Tiu kalkulis la nombrojn laŭ sia propra esploro, sed ekde la 9a ĝi komencis uzi tiujn publikigitajn de la Buroo de polico. Tial naskiĝis granda diferenco.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio