Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de aprilo
puce La 02an de aprilo
puce La 03an de aprilo
puce La 04an de aprilo
puce La 05an de aprilo
puce La 06an de aprilo
puce La 07an de aprilo
puce La 08an de aprilo
puce La 09an de aprilo
puce La 10an de aprilo
puce La 11an de aprilo
puce La 13an de aprilo
puce La 16an de aprilo
puce La 18an de aprilo

La 16an de aprilo

En la korto de la najbara templo estis tavoloj de sakuro-petaloj. Mi desegnis vizaĝon. Ĉu ŝi estas ĝoja aŭ malĝoja ?

Kuraĝiga propono de s-ino Oomoto Kazuko
En ĵurnaloj kaj televido mi ofte legas kaj vidas homojn deklari : “Mi certe kulturos undarion” kaj “Mi rekonstruos hereditan fabrikon de sojsaŭco” ktp. Por kuraĝigi tiujn homojn, mi proponas, ke ni antaŭmendu la produktaĵojn, kondiĉe ke ili sendu tiujn, kiam ili rekonstruos sian profesion kaj fabrikon. Tiamaniere ni povos teni simpation kun ili kaj samtempe povas kuraĝigi ilin.
(la ĵurnalo Asahi, la 14an de aprilo)

Kuraĝigaj donacoj de s-ro Suzuki Kijonobu

La 12an s-ro Suzuki veturis de Ooska al Hukuŝima 600 kilometrojn, kunportante 3500 dorayaki-ojn, tradiciajn fabopastajn kukojn. kaj la 12an kaj la 13an li donacis tiujn en 16 rifuĝejoj. Antaŭ nelonge li ricevis unu telefonvokon : “En aŭgusto mi perdis mian filinon kaj estis tre malĝoja. Tiam hazarde mi gustumis vian dorajaki-on kaj tiu dolĉa gusto konsolis min multe. Mi opinias, ke via dorajaki same konsolos suferantojn en malespero. Bonvole donacu tiujn”. Li ŝanceliĝis, sed kiam li rememoris, ke la elpensinto de tiu nova dorajaki devenas de Hukuŝima kaj li uzas farunon el Iŭate, li decidis.
(La ĵurnalo Akahata, la 14an de aprilo)
Unu dorajaki-o minimume kostas 100 enojn (1 eŭron), do 3500 kostas 350000 enojn. Kiom da horoj kaj homoj li bezonis por fari tiom multe da kukoj ?

Ĝojiga novaĵo pri Tokio-Disney-Lando
Tokio-Disney-Lando apud Tokio estas tre fama parko ne nur por japanoj sed ankaŭ por azianoj. Ĝi estis fermata pro la likvidigita tero kaŭzita de la tertremo, sed finfine ĝi refunkciis la 15an de aprilo. Antaŭ la pordo atendis multaj homoj kaj rapidis al sia ŝatata prezentaĵo. Dum la tago 100 mil homoj vizitis ĝin. Pro la manko de elektro ĝi estas malferma nur dum la tago, fermiĝante je la 6a horo. El la tarifo, 300 enoj (3 eŭroj) estas donacotaj al suferantoj.

Kuraĝiga novaĵo pri tinusoj
La unuan fojon post la katastrofo venis 71 tunojn da tinusoj kaptitaj en la Pacifika Oceano proksime de la insularo Mariana al la haveno Kamaiŝi. S-ro Saitoo Kacuĵi, pograndisto de fiŝoj, diras : “Multaj miaj klientoj ankoraŭ fermas sian vendejon kaj restoracion, do mi ne estas certa, ke mi povos vendi ĉiujn tinusojn, sed mi paŝas antaŭen”.
(La ĵurnalo Akahata, la 14an de aprilo)

Komitato por rekonstru-projekto
La 14an de aprilo la 15-kapa komitato por la rekonstruo havis la unuan kunsidon. La speciala konsilanto s-ro Umehara Takeŝi, filozofo, salutis : “Ĉi-foja katastrofo estas nek natura, nek homa, sed civilizacia. Atomenergio riĉigas kaj faciligas nian vivon. Tiu civilizacio estas nun juĝata”. La komitato prezentos la unuan raporton ĝis la fino de junio kaj la finan raporton ĝis la fino de tiu ĉi jaro.

Letero el Hukuŝima

Hieraŭ la unuan fojon post la tertremo ni havis Esperanto-kunsidon. 8 homoj kolektiĝis kaj ni ekskursis al Hanami-jama por vidi sakurojn. Ĉiuj publikaj kunsidejoj ne uzeblas en aprilo kaj majo, ĉar tiuj lokoj estas uzataj por rifuĝintoj, tial ni planas iri ien en tiuj du monatoj anstataŭ havi kunsidon en ĉambro.
Mi havis preskaŭ neniun damaĝon, kiam okazis tiu tertremo, sed aliaj esperantistoj havis damaĝojn kiel doman kaj meblan rompiĝon, falon de la ĉirkaŭbariloj ktp. La 7an kaj la 11an denove okazis grandaj tertremoj. Ni ĉiuj havis grandan timon. Eĉ nun ni sentas nin ĉiam tremantaj. Troviĝas ne malmultaj lernejoj ne uzeblaj pro la tertremaj damaĝoj.
Ĉiun tagon mi kontrolas la densecon de radioaktiveco en nia gubernio Hukuŝima. Ĝi diferencas de loko al loko. La centra parto de la urbo Hukuŝima kaj la urbo Date estas pli dense malpurigitaj ol aliaj lokoj, sed ni havas nenion fari por eviti ĝin.
En aŭtuno ni organizos Kongreson de Toohoku en mia urbo Hukuŝima. Mi esperas, ke multaj venos por kuraĝigi nin.


*(mikrosiverto/ unu horo)

Subvencio por biciklo
S-ino Takada Aja, juna esperantistino en la urbo Iŝinomaki, posedas ekspoziciejon/artgalerion nomatan Birdo-Spaco. Ekde la komenco de la lasta jaro ni uzis ĝin kiel Esperanto-kunsidejon, sed ĝi estis damaĝita de la cumano. Ankaŭ ŝia biciklo estis difektita. Malgraŭ sia propra malfacilo, ŝi helpas aliajn rifuĝintojn. Tamen sen biciklo tio estas tre malfacila, pro kio japanaj esperantistoj mondonacis al ŝi por aĉeti porteblan, elekrohelpan biciklon (120 mil enoj, 1200 eŭroj).

Kialo de la subita falo de “malaperintoj” de la 9a de aprilo : Ĝis nun mi uzis la nombrojn en la ĵurnalo Asahi. Tiu kalkulis la nombrojn laŭ sia propra esploro, sed ekde la 9a ĝi komencis uzi tiujn publikigitajn de la Buroo de polico. Tial naskiĝis granda diferenco.
Strange la 12an la nombro de malaperoj saltis.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio