Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de aprilo
puce La 02an de aprilo
puce La 03an de aprilo
puce La 04an de aprilo
puce La 05an de aprilo
puce La 06an de aprilo
puce La 07an de aprilo
puce La 08an de aprilo
puce La 09an de aprilo
puce La 10an de aprilo
puce La 11an de aprilo
puce La 13an de aprilo
puce La 16an de aprilo
puce La 18an de aprilo

La 25an de aprilo

Katakuri

Turismaj lokoj estas senhomaj. Oni ne emas vojaĝi en tiu malĝoja etoso, sed tio malpli prosperigas la japanan ekonomion. Mi kaj mia edzino decidis iri al la varmfontejo Minakami en mia gubernio kaj tranoktos en la hotelo Macu-no-i komence de majo, kie en 2007 ni organizis la 94an Japanan Esperanto-Kongreson. Ĝi estas tre bona hotelo kaj ĝenerala kosto estas pli ol 20000 enoj (200 eŭroj). Mi trovis en ĝia hejmpaĝo specialan prezon por helpi la suferantojn, kiu kostas nur 9000 enojn kun vespermanĝo kaj matenmanĝo. El tiu prezo 1000 enoj iros al la suferantoj. Ni planas grimpi sur la najbaran monton en la sama urbo por vidi florojn de katakuri.

Estis fermita la zono en la radiuso de 20 km

La 22an de aprilo la registaro jene decidis novan instrukcion rilatantan la rifuĝon de loĝantoj ĉirkaŭ la nukleaj centraloj.

 1. Malpermesita zono (ruĝa en la mapo)
Ĝis nun la registaro rekomendis al la loĝantoj en la zono en la radiuso de 20 kilometroj, ke ili rifuĝu ekster tiun zonon, sed tio ne estis deviga kaj la vojoj ne estis fermitaj, do 170 homoj ankoraŭ loĝis en ĝi kaj multaj portempe revenis por preni necesajn aĵojn el sia hejmo aŭ prizorgi postlasitan brutaron. Sed de nun ĉiuj vojoj estas blokitaj/fermitaj kaj la loĝantoj ne rajtas loĝi en la zono aŭ reveni en ĝin.

 2. Zono por rifuĝi laŭplane (verda en la mapo)
Ĝi estas la zono, kiu estas ekster la radiuso de 20 km sed povos fariĝi danĝera pro radioaktiveco. Laŭ la esploro, detektita kvanto de radioaktiveco difernecas de loko al loko. Radioaktiveco flugas pli dense nordokcidenten, pro kio la urboj IIdate, Kacurao kaj Kaŭamata estas inkluditaj en la tiu zono. Loĝantoj devas lasi sian domon ĝis la fino de majo.

 3. Zono por prepari sin por rifuĝi en la urĝa okazo (blua en la mapo)
Ĝi estas la zono inter la radiuso de 20 km kaj 30 km kaj ne apartenatna al la “Zono por rifuĝi laŭplane”. Loĝantoj en tiu zono devas prepari sin por restadi endome aŭ eliri eksteren okaze de eligo de densa radioaktiveco. Oni rajtas loĝi tie, sed la registaro volas, ke ili rifuĝi pli frue eksteren.

Reagoj de la loĝantoj
Meznokte de la 22a de aprilo la zono en la radiuso de 20 kilometroj estis fermita. Antaŭ tio multaj loĝantoj hastis al sia hejmo por laste adiaŭi sian hejmon.
83-jara viro rifuĝinta en la urbon Aidu diris : “Tiu domo kaj tiu kampo estis nia vivo. Mi kaj mia edzino decidis, ke ni mortu en tiu domo”. Apud li lia edzino ploris, murmurante, ke ŝi volas morti.
S-ro Iga Sukejuki : “La 21an mi revenis hejmen. Miaj 23 bovinoj proksimiĝis al mi, petante nutraĵon, sed mi ne donis ĝin al ili, ĉar ili devas poste vivi sovaĝe”.
La respondeculoj en la 8 urboj ĉirkaŭ la centralo diskutis pri tio, kiel trakti la bovojn. La gubernio intencas translokigi eksteren bovinojn tenatajn en la radiuso de 20-30 km, sed en la 20-kilometra zono oni devas lasi bovinojn morti.
61-jarulo : “Mi antaŭvidas, ke mi ne povos reveni hejmen, ĉar mia domo baldaŭ difektiĝos kaj la tero estas malpurigita. Mi volas translokiĝi al la insulo Okinavo, kie ne ekzistas nuklea centralo”.
(La ĵurnalo Asahi, la 22an de aprilo)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio