Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de majo
puce La 02an de majo
puce La 05an de majo
puce La 07an de majo
puce La 10an de majo
puce La 11an de majo
puce La 16an de majo
puce La 19an de majo
puce La 25an de majo
puce La 28an de majo
puce La 30an de majo

La 07an de majo

La ĉefministro petis haltigon de la nuklea centralo Hamaoka
Vespere la 6an la ĉefministro Kan Naoto havis la ĵurnalistan intervjuon kaj diris, ke li petis de la elektra kompanio Ĉuubu, kies teritorio estas meza Japanio, haltigon de ĉiuj nukleaj reaktoroj en Hamaoka dum la venontaj 2-3 jaroj, ĝis tiuj estos protektitaj per kontraŭtertremaj rimedoj kiel kontraŭtajda digo ktp. Li klarigis, ke tiu ĉi centralo situas ĝuste en la tertrema zono de Tookai kaj se okazus granda tertremo, tiu kaŭzus grandegan influon al la tuta Japanio.
La Esplorkomitato de tertremoj jam prognozis grandegan tertremon ĝuste ĉirkaŭ Hamaoka per 87% de la certeco dum la venontaj 30 jaroj. En Hamaoka troviĝis/as 5 centraloj ; la centralojn n-ro 1 kaj 2 oni jam decidis forĵeti, n-ro 3 nun haltas pro kontrolo kaj n-roj 4 kaj 5 nun funkcias. La ĉefministro petis la haltigon de tiuj 3 reaktroj. Laŭleĝe li ne havas rajton ordoni tion al la kompanio, tial li petis, sed certe la kompanio akceptos lian peton.
* La 7an la estraranoj de la kompanio kunsidis, sed ili ne venis al la konkludo. Ili babilaĉis pri la eventuala manko de elektro dum somero ktp. Ne komparu la danĝeron de la tertremo kun malgrandaj aferoj. Unue haltigu la reaktorojn kaj poste pripensu aliajn malgrandajn aferojn. Eĉ nun venus grandega tertremo.
La ĉefministro Kan estas kritikata pro siaj mallertaj manieroj kontraŭ la katastrofo, sed fine li montris sian decidon. Jam li foje esprimis sian intencon pri la retaksado de la energipolitiko, kaj mi tre bonvenigas lian decidon. Tiu Hamaoka-centralo estas la plej danĝera, sed ankaŭ la aliaj ne estas sendanĝeraj. Mi esperas, ke li starigu sennuklean energipolitikon por la estonteco. Mi volas, ke tiu haltigo estu la unua granda paŝo por tio.

Amendo de la energipolitiko
Laŭ la ĵurnalo Tokio de la 4a de majo, la registaro decidis amendi la Novan strategion pri evoluo starigitan en la lasta junio, ekzemple
 1. Ĝi plirapidigos la plenumon de planita ĝis-2020a, 10000-miliarda merkato pri recirkuliga energio, enkondukonte sun-, vent- kaj geoterm-energion, ne dependante tro multe de nuklea energio.
 2. Ĝi celis eksporti nukleajn reaktorojn al eksterlando, kaj jam kontraktis pri du reaktoroj kun Vjetnamio kaj diskutas pri la kontrakto kun Turkio, sed ĝi haltigos la rilatantajn aferojn ĝis ĝi finos ĉion pri la akcidentoj en Hukuŝima.

Fukushima, Hukusima aŭ Fukuŝima/Hukuŝima
Pri la japana ortografio estas konfuzo. Jen estas klarigo :
Troviĝas tri manieroj :
 Fukushima (hepburna ortografio) : Hepburna estis usona misiisto, kiu venis al Japanio en la mezo de 19a jarcento, kaj elpensis tiun manieron. Nun plej multaj homoj kaj ĵurnaloj uzas tiun ortografion.
 Hukusima (japana ortografio) : Post la dua mondmilito la japana registaro adoptis tiun ortografion kiel la plej taŭgan por esprimi japanajn vortojn en eŭropa alfabeto, sed ĝi samtempe permesis la uzon de hepburna ortografio,
ĉar tiu estis ankaŭ tiutempe plej ofte uzata. Pro tio en lernejoj oni instruas la japanan, sed ekstere oni uzas la hepburnan. Do multaj homoj mikse aŭ erare uzas ambaŭ. Esperantistoj ŝatas uzi la japanan.
 Hukuŝima aŭ Fukuŝima (Esperanto-ortografio), kiun mi uzas. Tamen por mi ne estas klare, kiu el h aŭ f estas pli bona aŭ pli proksima al la originala prononco, ĉar japanoj havas malfacilon distingi h el f. Pro tio mi eble mikse uzas tiujn. Mi kutimas uzi tiun Esperanto-ortografion en mia libro, ĉar mi estas esperantisto kaj mi opinias, ke tiumaniere mi povas montri la plej proksiman prononcon.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio