Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de majo
puce La 02an de majo
puce La 05an de majo
puce La 07an de majo
puce La 10an de majo
puce La 11an de majo
puce La 16an de majo
puce La 19an de majo
puce La 25an de majo
puce La 28an de majo
puce La 30an de majo

La 10an de majo

Kuraĝigas floroj
La 8a de majo estis Patrina Tago oni havas kutimon donaci bukedon de kariofildiantoj. En la regiono Toohoku la plej granda produktejo de tiu floro estas la urbo Natori, sed ankaŭ tiu urbo estis englutita de la cunamo. Kiam okazis tiu tertremo, s-ro Sugai Ŝunecu zorgis pri la floroj en la varmodomo. Li forkuris al la najbara monteto kaj de tie vidis la ondegojn rompi siajn varmodomojn. En la venonta tago li kontrolis ilin kaj je sia ĉagreno trovis, ke ĉiuj floroj estas kovritaj per koto kaj tute ne taŭgaj por surmerkatigo.
Li forigis rubaĵojn el siaj varmodomoj, sed restis sala akvo sur la grundo. Li antaŭvidis, ke la floroj velkos. En aprilo, je lia surprizo, la plantoj havis butonojn kaj ekfloris. Li emociiĝis pro ilia vivforto, sed tiuj floroj ne estas taŭgaj por vendi. “Se ne okazus la cunamo, ili estus donacitaj al multaj patrinoj”, li bedaŭris pro ilia malbonsorto.
Tiam venis voĉo el la florvendejo : “Ili floris, do ni vendu ilin !” Ĝis tiam, li eĉ ne volis vidi siajn varmodomojn, sed kiam li komencis rikolti florojn, kuraĝo kaj forto fontis en lia koro. La 5an, en la Tago de geknaboj, li preparis 2000 kariofildiantojn kaj montris ilin en la vendejo. Dum unu horo ĉiuj floroj, kiuj venkis la cunamon, estis forvenditaj.
Li estis decidinta ĉesi semadon por la venonta jaro, sed li nuligis tiun decidon. Li semos por esplori la staton de la tero. Nun li celas kuraĝigi suferantojn per floroj.
(El televidelsendo de NHK, la 8an de majo)

S-ino Jamane Ĉijumi, 34-jara, loĝanta en la urbo Jamada, aĉetis ruĝan kaj rozkoloran kariofildiantojn ; ruĝajn por sia patrino kaj la rozkolorajn por sia 6-jara malaperinta filino. Ŝi ornamis sian detruitan ĝardenon per la floroj. Ŝi diras : “Mia filino amas florojn, tial ŝi sentas sin feliĉa, rigardante tiujn florojn”.
(la ĵurnalo Tokio, la 8an de majo)

Elektra Kompanio Ĉuubu akceptis la peton de la ĉefministro
La 9an la estraro de la elektra kompanio Ĉuubu akceptis la peton de la ĉefministro pri la haltigo de ĉiuj nukleaj reaktoroj en Hamaoka en la gubernio Ŝizuoka. La prezidanto diris : “Mi ricevis la respondon de la ministro pri ekonomio, ke li aprobos refunkciigon de la reaktoroj post la fino de la kontraŭcunamaj rimedoj”. La ĉefministro jam menciis, ke li ne celas haltigon de aliaj nukleaj reaktoroj. Do la registara sinteno pri nuklea energio ne respondas al la deziro de multaj popolanoj sed estas tre favora al la industria mondo, kaj tre danĝera por la estonteco de Japanio. Tamen ni devas aprobi la haltigon en Hamaoka kiel la unuan paŝon al forigo de ĉiuj nukleaj centraloj.

Letero de mia amikino en Hukuŝima

Kara s-ro Hori,
Post la tertremo mi strebis per mia tuta forto, sed lastatempe mi tre laciĝis. En televido famaj kantistoj vokas al la suferantoj per vortoj “Ganbare ! Vi ne estas solaj. Ni estas kune kun vi”. Al tiuj alvokoj mi ĉiun fojon diras al mi : “ Mi jam sufiĉe ganbatte iru. Kiom mi povos ganbaru plu ?” Mi ne povas senti min feliĉa pro tiuj buŝaj kuraĝigoj. Neniu helpas min. Mi estas tiel streĉita, ke mi ne povas eĉ larmi. Se mi ne tenus min forta, mi rompiĝus.

Japanoj ĝenerale kuraĝigas suferantojn per la vorto “Ganbare”. Kiel traduki ĝin estas malfacile. Laŭ Vortaro Japana-Esperanta oni tradukis ĝin kiel “Estu firma !” kaj “Obstine !” Do “ganbatte iru” estas “mi estas firma aŭ mi estas obstina” kaj “Kiom mi povos ganbaru plu ?” estas “Kiom mi povos estis firma plu ?” Ĉu vi komprenas tiujn tradukojn ? Mi opinias, ke la pli bona traduko de ganbaru estas “strebu kun espero”.

Jen estas mia respondo :

Mi opinias, ke tiuj kantistoj ne diras “Ganbare” (Vi strebu), sed “Ganbaroo” (Ni strebu !). Vere viaj suferoj estas ege pli grandaj ol ni, nesuferantoj, sed ankaŭ ni, kiuj loĝas ekster la damaĝitaj regionoj, havas saman senton kiel la suferantoj. En nia koro naskiĝis ne simpla kompato, ne simpla simpatio, sed eĉ peksento kaj samkorpiĝo aŭ samkoriĝo. En nia koro restads io peza kaj ankaŭ ni estas streĉitaj kaj vivas per nia tuta forto. Pro tio multaj homoj donacas monon malavare kaj multaj homoj volas labori memvole por la suferantoj kaj por restarigo de damaĝitaj urboj.
En la ĵurnalo Mainiĉi la 10an de majo aperis jena letero de s-ino Ootaka Tomoko, 34-jara, loĝanta en la urbo Toĉigi. Vi povos iom kompreni, kion mi volas diri per ŝia letero.

La 11an de marto mi estis hejme kun mia 4-jara filo. Mi neniam antaŭe spertis tiom grandan tremon kiel tiun en mia vivo. Mi brakumis lin firme. Poste mi hastis al la lernejo por renkonti mian 9-jaran filinon. Ŝi estis ploranta.
Ekde tiu tago mia filo tuj ekploras, kiam li trovas, ke mi ne estas apud li. Li ploras facile, imagante, ke la domo tremus. Mia filino skribis leteron al la suferantoj por kuraĝigi ilin.
Mia filo, vidante la foton de aŭtomobilo detruita en la cunamo, diris : “Mian aŭteton mi grandigos kaj donacos al la suferantoj”. Mi demandis lin, ĉu li petos tion de la animacia heroo Doraemon, sed lia respondo estis “Mi mem faros tion. Mi pensas, ke ili estos feliĉaj pro tio”.
“Ĉiuj havu ridetojn”, tio estas deziro de miaj 9-jara kaj 4-jara gefiloj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio