Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de majo
puce La 02an de majo
puce La 05an de majo
puce La 07an de majo
puce La 10an de majo
puce La 11an de majo
puce La 16an de majo
puce La 19an de majo
puce La 25an de majo
puce La 28an de majo
puce La 30an de majo

La 28an de majo

Serioza situacio en Hukuŝima
La supra mapo montras la kvanton de detektita radioaktiveco en diversaj lokoj. Nun ventas nordokcidenten, pro kio la vilaĝo Iitate plej suferas, sekve Hukuŝima. En tiu urbo estas aktiva Esperanto-klubo, tial mi estas ĉiam maltrankvila pro la vivo de esperantistoj.
Mi loĝas en la gubernio Gunma, kiu situas sudokcidente de la gubernio Hukuŝima kaj feliĉe la detektita kvanto estas ĉiam plej malgranda inter la lokoj en la mapo. Tial mia urbo ne aperas en ĝi.

184 orfoj
La tertremo kaj la cunamo okazis posttagmeze. Tiutempe multaj gepatroj laboris proksime de la maro kaj iliaj gefiloj aparte lernas en lernejo, ĝenerale situanta en iom alta loko. Pro tio ekestis 184 orfoj en tri gubernioj :
 Iŭate 82
 Mijagi 84
 Hukuŝima 18.
En la granda tertremo Hanŝin-Aŭaĵi okazinta en 1995 ekestis 68 orfoj. La skalo de tiu ĉi lasta tertremo estis pli malgranda sen cunamo kaj okazis frumatene, kiam ĉiuj familianoj kune restis hejme, pro kio la nombro estis pli malgranda ol en tiu ĉi katastrofo.

Geknaboj vivas kun maltrankvilo en sia koro
S-ino Sasaki Ĉikako 44-jara, loĝanta en la urbo Hukuŝima (el “Voĉo” en la ĵurnalo Asahi la 24an de majo 2011)


Kiam mi parolis kun mia filino 13-jara, mi facilanime diris al ŝi : “Se vi progresos en tiu ĉi kampo, estos facile al vi edziniĝi”.
Ŝi respondis al mi serioze : “Tamen mi estas loĝanto de Hukuŝima, do neniu volas edziĝi al mi, ĉu ne ?”
Mi respondis : “Ne gravas. Vi edziniĝu al junulo en Hukuŝima”.
Ŝi respondis : “En tiu okazo naskiĝos al mi bebo, kiu havas kapablon rezisti radioaktivecon”.
Mi respondis ŝerce : “Jes, via bebo estos novspeca homo !”
Kaj mi sentis min tre malĝoja.
Antaŭ ne longe 15-jarulino en la vilaĝo Iitate demandis : “Ĉu mi povos naski bebon ?” en la rubriko “Voĉoj de suferantoj”.
Certe ĉiuj knabinoj loĝantaj en Hukuŝima havas saman maltrankvilon. Mi kore petas, ke la registaro forviŝu tiun maltrankvilon el ili.
Ĉiuj en la gubernio Hukuŝima, plenkreskuloj, geknaboj kaj infanoj, vivas ŝajnan ĉiutagan vivon, subpremante tiun maltrankvilon en la koro. Bonvole ne forgesu tion.

Aŭskultu malesperajn voĉojn de lernantoj en Hukuŝima
Instruisto de vespera supera mezlernejo
s-ro Nakamura Susumu 44-jara


Antaŭ ne longe en la klaso, kiam mi parolis iom pri la nuklea akcidento, iu lernanto diris kun kolera mieno : “Prefere ĉiuj nukleaj reaktoroj eksplodu !”
Mi estis ŝokita pro tiu eldiro kaj demandis al li la kialon. Li respondis : “Detektita kvanto de radioaktiveco en la urbo Hukuŝima estas tre granda. Kial oni ne inkludas la urbon en la evakuan zonon ? Tio estas stranga, ĉu ne ? Laŭ mia opinio la kialo estas jena : se la urboj Hukuŝima kaj Koorijama estus inkludataj en la danĝera zono, oni devus haltigi Ŝinkansen (la rapida trajnlinio inter Tokio kaj Aomori) kaj bloki la ŝoseon. Se tio okazus, la ekonomio detruiĝus. Konklude, oni viktimigas nin por la bono de la ekonomia agado. Mi ne povas toleri tian trompan situacion. Tial mi volas, ke eksplodoj de ĉiuj reaktoroj solvu la problemon !”
Tiaj malesperaj voĉoj aŭdiĝas ankaŭ el aliaj lernantoj. Iu lernanto, kiu laboris tage kaj perdis tiun laboron pro la katastrofo, diris : “ Kial nur ni devas suferi ? Prefere la tuta Japanio detruiĝu !”
Mi ne povas respondi al tiuj voĉoj. Mi nur aŭskultas tiujn. Mi estas kolera pro la registaro, kiu donas tian malesperon al lernantoj.

Malaperis lernantoj en ludejoj
En la urbo Hukuŝima malaperis geknaboj en parkoj kaj ludejoj, ĉar la detektita kvanto de radioaktiveco estas granda. Kiam lernantoj vizitas lernejon, ili surportas ĉapon kaj maskon, kaj kovras siajn brakojn per longmanika ĉemizo kaj gantoj. Sporta leciono okazas ne ekstere sed ene. En iu lernejo la sportotago okazis en gimnastikejo. La registaro subvencios por ŝanĝi teron en ludejoj por redukti radioaktivecon.
La registaro distribuis radioaktivecdetektilon al ĉiuj 1169 lernejoj en la gubernio Hukuŝima kaj pli poste al ĉiuj 540 infanĝardenoj.
La gubernio decidis ekzameni ĉiujn 2,03 milionojn da loĝantoj pri eksponado de radioaktiveco, kaj pri multe eksponitaj homoj ĝi enketos dum la venontaj kelkdek jaroj.
Tamen ekzameno kaj detektilo ne solvos la problemon. Multaj nervozaj gepatroj forlasis la gubernion Hukuŝima.
Hieraŭ mi aŭdis de mia amikino, ke ŝia filino, kiu naskiĝis en 1981, ricevos operacion pri tiroido. Ĉirkaŭ ŝi troviĝas 4 samaĝaj kaj same suferantaj junulinoj. Ŝi suspektas, ke tio estas influo de Ĉernobil, kiu okazis en 1986, kiam ŝia filino estis infano. Radioaktiveco precipe kaŭzas damaĝon al infanoj. Ĉu junulinoj en Eŭropo ne suferas same ?

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio