Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 02an de junio
puce La 08an de Junio
puce La 11an de Junio
puce La 14an de junio
puce La 16an de junio
puce La 23an de junio
puce La 24an de junio

La 11an de Junio

Nigro kaj blanko estas funebraj koloroj. Ĉu ankaŭ la naturo funebras ?

Ankoraŭ 8000 estas malaperintaj
Tri monatoj pasis, sed ankoraŭ 8000 homoj estas malaperintaj. En la tajfuno de la golfo Ise en 1959 401 homoj estis malaperintaj kaj en la tertremego de Hanŝin en 1995 tri. Tiun ĉi fojon ne kredeble multaj homoj estos malaperintaj. Nun du mil policanoj daŭrigas la serĉadon en tri gubernioj, sed ĉiun tagon ili trovas nur ĉirkaŭ dek kadavrojn. Multaj estis forprenitaj en la maron, do estas des pli malfacile trovi tiujn.
Alia problemo estas malfacila rekono de tiuj kadavroj jam multe damaĝitaj. Ĝis nun 86% estas rekonataj, sed jam 2000 estas sennome lasitaj. Oni klopodas identigi kadavrojn per DNA kaj dentoj, sed troviĝas tro multaj mortintoj. Kiam homoj malaperas subite kaj sensupure, oni ne povas konstati ilian morton. Ili devas vivi obsedate de bildoj de malaperintoj. Sen cindro oni ne povas okazigi funebran ceremonion.

Ni ankoraŭ serĉas avinon
S-ro Abe Taketo 21-jara, loĝanta en la urbo Iŝinomaki

La 11an de marto mi kaj mia frato hastis al nia hejmo, sed ni ne povis atingi ĝin dum kelkaj tagoj pro grandkvanto da detruitaĵoj. En la hejmo devis esti miaj gepatroj kaj avino. Kadavro de nia patrino estis trovita proksime de la hejmo fine de marto, sed kiam ni vidis ĝin unuan fojon, ni ne opiniis, ke tiu estas nia patrino, ĉar tiu estis senvestita en la ondoj. Poste ni rekonis ŝin per la kolĉeno. Nia patro estis trovita en la mezo de aprilo. Li havis stiradkvalifikilon en la poŝo. Ni kremaciigis niajn gepatrojn kaj konfidis la cindron al la templo. Tamen nia avino ne estas trovita. Ni volas havi iliajn funebrojn kune, sed tio estos ne ebla. Mi povos komenci antaŭenpaŝi la 11an de junio, tri monatojn post la katastrofo, ĉesinte la serĉadon de nia avino.


(la 10an de junio, la ĵurnalo Asahi)

Mi volas havi cindron de mia patrino ĉe mi
S-ro Ŝiga Kunio 67-jara, loĝanta en la vilaĝo Kacurao, Hukuŝima

Ni evakuis la vilaĝon la 14an de marto. Mia patrino 88-jara ekloĝis en maljunulejo, sed la 23an de majo mortis. Mi kremaciigis ŝin kaj faris ŝajnan funebran ceremonion, sed tion ni faris senbonze nur inter miaj familianoj, tial ŝi ne ricevis postmortan nomon. Mia familia tombo estas en la radiuso de 20 kilometroj de la nuklea centralo, tial mi ne povas meti la cindron en ĝin. Ni ne rajtas meti la cindron en la rifuĝejo, tial mi lasis ĝin en la altaro de mia domo, kiam mi portempe revenis al ĝi. Mia patrino mortis pro la nuklea akcidento, kaj nun mi vivas sola. Al kiu mi direktu mian koleregon ? Mi volas plej frue loĝi en la provizora domo por meti ŝian cindron ĉe mi.


(la 10an de junio, la ĵurnalo Asahi)

Ĉu homoj povos prezenti necesajn dokumentojn ?
Mia patrino mortis la 19an de majo. Poste mi devas fari diversajn aferojn : ricevi atestilon de ŝia morto, permesilon pri kremacio kaj enterigo, prezenti dokumentojn pri asekuroj kaj bankkajeroj, ĉesigi pagon por televido, gaso, elektro, telefono ktp. Se oni ne solvos tiujn aferojn, kompanioj plu postulos la pagon por tiuj servoj kaj ne donos asekuran monon. Tamen por tio,
 1. Respondecaj homoj devas esti vivaj.
 2. Kiam ili mortis, iliaj familianoj povas anstataŭi ilin, sed ankaŭ tiuj devas esti vivaj.
 3. Ili devas atesti, ke iliaj familianoj jam mortis, sed kiamaniere oni povas atesti la morton de malaperintoj ?
 4. Ili devas posedi diversajn dokumentojn, ekzemple pri siaj domo kaj aŭtomobiloj, kaj precipe la registritan familian stampon necesan por gravaj dokumentoj
 5. La urba oficejo devas funkcii

Tamen multaj mortis. Multaj gepatroj mortis, postlasinte siajn junajn gefilojn. Per la cunamo ĉiuj posedaĵoj perdiĝis. Multaj urboj ne bone funkcias.
La ministerio pri justico simpligis la procedon pri morto de malaperintoj, sed povos okazi, ke malaperintoj eterne vivos en la registro. Problemoj pli serioziĝas.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio