Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 02an de junio
puce La 08an de Junio
puce La 11an de Junio
puce La 14an de junio
puce La 16an de junio
puce La 23an de junio
puce La 24an de junio

La 14an de junio

El albumo de la vilaĝestro de Iitate (el la gazeto Semajna Asahi, la 3an de junio)

Famiĝis la nomo Iitate
Ĉiuj nukleaj centraloj en Japanio havas sian nomon el la loka nomo krom Hukuŝima kaj Ŝimane, ekzemple la centralo Hamaoka situas en la distrikto Hamaoka, la centralo Onagaŭa en la urbo Onagaŭa ktp. Kvankam la centralo Hukuŝima n-ro 1 situas en la urboj Hutaba kaj Ookuma, ĝi ne havas tiujn nomojn, sed la guberninomon de Hukuŝima. Rilate al tiu akcidento ankaŭ alia vilaĝo Iitate fariĝas fama. Ĝi devus esti trankvila kampara vilaĝo situanta ekster 30-kilometra zono de la centralo, sed malbonŝance ĝi situas laŭ la vojo de la ventoj, kiuj flugas de la centralo. Pro tio radioaktiveco fariĝis tiel forta en tiu vilaĝo, ke la registaro ordonis, ke la vilaĝanoj evakuu la vilaĝon ĝis la fino de majo.
En la lasta jaro tiu vilaĝo aperigis en ĵurnaloj anoncon, ke ĝi volas ricevi uzitajn infanlibrojn por sia biblioteko, ĉar mankas buĝeto por tio. Mulaj japanoj, kaj ankaŭ mia edzino, sendis librojn al la vilaĝo. Poste venis dankletero kun la informo pri la vilaĝo. Hodiaŭ hazarde mi trovis tiun leteron, kiun mi resume tradukos.

Konstruu nian vilaĝon de Madei-vivo


La vilaĝestro Sugano Norio (64-jara)

Antaŭe Japanio estis la plej sekura lando en la mondo, kaj ĉiuj opiniis, ke ili estas feliĉaj, naskiĝinte en tiu ĉi lando. Tamen lastatempe ŝajnas al ni, ke Japanio fariĝas la plej malsekura lando en la mondo. Oni diras, ke troviĝas multaj konstruaĵoj, kiuj falos facile en ne tiel forta tertremo, multaj mortis en la akcidento de tro rapida trajno, gepatroj mortigas infanojn, ktp. Certe troviĝas diversaj kialoj por tiuj aferoj, sed resume ni povas konkludi, ke la ideo “pli efike, pli rapide kaj pli riĉe” kaŭzis ĉiujn malbonaĵojn.

Multaj kontraŭis la ideon “malrapide”
5 jarojn antaŭe mi proponis 5-jaran planon surbaze de la ideo “malrapida vivo”, tamen multaj kontraŭis la vorton “malrapida”. Dum la pasintaj 50 jaroj ni vivis surbaze de la ideo “Rapideco estas bona kaj malrapideco estas malbona”. Eĉ en nia “malrapida” vilaĝo tiu ideo radikiĝis profunde en la koro de la vilaĝanoj, tial ili tuj reagis negative al mia propono.
Kiam mi cerbumis, kiamaniere mi komprenigas mian ideon al la vilaĝanoj, iu diris al mi : “Ĉu ‘malrapida’ ne signifas ‘madei’ ?” Madei estas vorto, kiun oni ofte uzis antaŭe kiel “Se vi ne prizorgas vian gefilojn “madei”, vi havos malfacilon poste” aŭ “Tiu edzino ne laboras madei, kiel malbona ŝi estas !” Tiu vorto “madei”, devenante de la vorto made (ambaŭmane), havas signifon “valore”, “zorgeme”, “malrapide”, “atenteme”, “kore”, “diligente”, t.e “fari ĉion per ambaŭmane”. Mi proponis “madei-vivon” anstataŭ “malrapida vivo” kaj ĉiuj tuj komprenis, kion mi celis.

Projektoj por “madei-vivo”
Ni organizas madei-tablotenisan konkurson. En la ordinara tabloteniso oni provas venki la alian per forta frakasbato. Sed en nia tabloteniso geedzoj, geknaboj, geamikoj pare konkursas, kiel longe ili povas ludi, redonante facile redoneblajn pilkojn. La atmosfero de tiu tabloteniso estas tre familia kaj tre varma, malsame ol tiu de ordinara tablotenisa konkurso.
La vilaĝo donas 50000 enojn da kupono valida nur en la vilaĝo por la tria kaj pli postaj infanoj en la familio ĝis tiuj finos la kurson de mezlernejo.
Por aĉeti buson por la mezlernejo ni emisiis kreditoraĵojn, ne pro tio, ke mankas buĝeto, sed pro tio, ke vilaĝanoj kunlaboru por infanoj.
Nia vilaĝo estas malgranda kun 6500 vilaĝanoj, sed mi estas certa, ke se ni paŝas surbaze de tiu madei-vivo, ni povos antaŭeniri sendepende. Multaj vilaĝoj provas postvivi, kuniginte sin kun pli granda urbo, sed se ni provas vivi sendepende, vilaĝanoj povas vivi pli vigle, pli kunlabore kaj pli fervore. Ni ne elektu facilan vojon sed malfacilan, kaj tio donos instruon kaj edukadon al la venontaj generaciuloj. Nun estas la epoko por homamo, amikeco kaj madei-vivo. Nia vilaĝo Iitate certe fariĝas “brilanta vilaĝo” paŝon post paŝo. (Fino)

Tragedio atakis la vilaĝon
La fotoj en la unua paĝo estas fotitaj de tiu vilaĝestro. Ĉiuj estis feliĉaj. Kiam li estis 26-jara, li akiris fotilon. Kiam li fariĝis estro de la vilaĝa civitana halo, li komencis foti vilaĝanojn. Nun tiuj vilaĝanoj havas malfacilon pro la nuklea akcidento. La 15an de majo komenciĝis “planita evakuo”. Laktofabrikistoj devas forlasi bovinojn, kiujn ili prizorgis kiel siajn familianojn. Terkulturistoj ĝemas, ĉar ili devas ĉesi kultivadon. Infanojn atakas korpe radioaktiveco kaj kore maltrankvilo de la gepatroj. La vilaĝo, kiu neniun profiton ricevis de la nuklea centralo, nun suferegas.
La vilaĝestro decide deklaris la 15an de majo, kiam 10 familioj forlasis la vilaĝon : “Mi estas tre malĝoja. Ni celis igi nian vilaĝon la plej bela vilaĝo en Japanio, sed nun nia vilaĝo fariĝis alisignife fama en la mondo. Dum multaj jaroj ni protektis tiun vilaĝon, zorgante rizplantojn kaj brutaron kontraŭ multfojaj malvarmaj klimatoj. Ni ne plu havas elekton refunkciigi nukleajn centralojn en Hukuŝima. Ni forĵetu tiujn. Mi strebas per mia tuta forto por ke ĉiuj vilaĝanoj povu reveni hejmen plej frue”.

La informo de la 12a mankas, ĉar jurnaloj ne eldoniĝis en tiu tago. Mi poste demandos la policon.

La 11-12an de junio okazis la 60a Esperanto-Kongreso de la regiono Kantoo kun la partopreno de 126 esperantistoj. Kantoo estas la regiono, kiu inkludas Tokion kaj la ĉirkaŭajn guberniojn. Por tiu ĉi kongreso ni invitis f-inon Nguyen Thi Phuong el Vjetnamio por marki la 60an datrevenon de nia kongreso kaj la okazigon de la 97a UK en Vjetnamio en 2012. Mi timis, ke malmultaj homoj venos pro la funebra etoso de la katastrofo, sed dank’ al nia klopodo kaj la subteno de esperantistoj la kongreso sukcesis.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio