Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 02an de junio
puce La 08an de Junio
puce La 11an de Junio
puce La 14an de junio
puce La 16an de junio
puce La 23an de junio
puce La 24an de junio

La 16an de junio

Rano sur la hidrangea floro. Ankaŭ ĝi estas viktimo. Ĝi atendas pluvon, sed ĝi ne scias, ke la pluvo enhavas radioaktivecon el Hukuŝima.

La nuklea problemo tute ne solviĝas. Oni enverŝas ĉiun tagon multe da akvo al la reaktoroj por malvarmigi tiujn, pro kio ekestas granda kvanto da radioaktiva akvo. Ĉu denove oni forĵetos tiun en la maron ? Tio ne estas permesebla. Nun francoj kaj usonanoj provas malpliradioaktivigi la akvon por reuzi ĝin por la malvarmigo de la reaktoroj. Se oni ne sukcesos en tiu provo, post du semajnoj akvo elfluos el la akvujoj. Kial tiuj centraloj ne estas ekpitaj per tiuj maŝinoj ? Japanio havas multajn centralojn, sed ĝi ne havas rimedojn kontraŭ akcidentoj. Ne kredebla afero !

Hodiaŭ mi ricevis tre kuraĝigan novaĵon : okazigo de Toohoku-Esperanto-Kongreso en Hukuŝima. En 4 gubernioj en la regiono Toohoku troviĝas Esperanto-kluboj, kaj ili vice okazigas Kongreson ĉiun jaron en sia gubernio. Lastan jaron oni decidis okazigi la kongreson la 23-24an de oktobro en 2011 en la urbo Hukuŝima. Mi timis, ke ĝi ne okazos, sed laŭ iu membro la prezidanto de Rondo Majo, Esperanto-klubo en Hukuŝima, havas intencon organizi la kongreson. Mi ne apartenas al Toohoku, sed jam kelkajn fojojn mi partoprenas en la tiuregiona kongreso kaj mi sentas min duone Toohoku-ano. Do mi partoprenos, sed ĉu multaj venos ?

El Taglibro de lernantoj

Mi volas sendi al vi pli esperplenan artikolon, do mi tradukos artikolon aperintan en la ĵurnalo Mainiĉi la 13an de junio. Ĝi temas pri taglibro de lernantoj en la elementa kaj meza lernejo Oosaŭa en la urbo Jamada, Iŭate. Eble pro manko de klasĉambroj, elementlernejanoj kaj mezlernejanoj kune lernas en unu konstruaĵo.

La 11an de majo :
Du monatoj pasis post la katastrofo. Eĉ nun, kiam mi rememoras tiun momenton, mi tremas, sed la nuna urbo estas tute malsama ol la tiama. Ĉiuj paŝas antaŭen nun.
(Sasaki Ami, lernantino en la 6a lernojaro)

La 12an de majo :
Ekde hodiaŭ ni povas bani nin. Ni aĉetis novan, tre belan bankuvon. Mi estis feliĉa povi bani min.
(Nakamura Momoka, lernantino en la 5a lernojaro)

La 15an de majo :
Hodiaŭ, unuan fojon post la katastrofo, mi ricevis piano-lecionon. Lerneja pianoĉambro estas detruita, tial mi ludis pianon hejme. Mi estis feliĉa.
(Ŝirano Niĵiho, lernantino en la 6a lernojaro)

* Mi ne povas kompreni la situacion. Pianoludo estas tre ŝatata hobio de lernantinoj.

La 23an de majo :
Ekde hodiaŭ instruistoj vizitos nin en nia hejmo. Tial ni havis nur 4 lecionojn. Lunĉo, kiun ni manĝas ĉiun tagon, estas senpaga kaj la menuoj estas diversaj. Mi manĝas ĉion kun dankemo.
(Nakamura Nao, lernantino en la 1a lernojaro en la mezlernejo)

*Unu, du fojojn jare instruistoj vizitas hejmon de siaj lernantoj por paroli kun gepatroj aŭ gvati la hejmon.

La 28an de majo :
Kiam mi revenis de la urbo Mijako al mia urbo Jamado, mankis lumo dum la vojo. Mi sentis min maltrankvila. Lumo estas tre valora por ni. Ni esperas, ke baldaŭ sufiĉos elektro por strataj lampoj.
(Kokubo Jukina, lernantino en la 6a lernojaro)

La 31an de majo :
Hodiaŭ mi revenis hejmen frue de la lernejo, ĉar okazis funebro de mia avo. Mi ne povis vidi lian vizaĝon sed adiaŭis lin elkore. Li laboris en la superbazaro, kiu jam estas malferma, sed mia patrino ne povas viziti ĝin, ĉar ŝi rememoros lin kaj larmos. Mi deziras, ke ŝi fariĝu same gaja kiel antaŭe.
(Ookaŭa Kaisei, lernanto en la 1a lernojaro de mezlernejo)

La 1an de junio :
Hodiaŭ estis la tago de uniformŝanĝo, sed ĉiuj 1a-lernojaruloj vestis sin same kiel antaŭe en sporta vesto. Ankaŭ kelkaj 2a- kaj 3a-lernojaruloj vestis sin en la sporta vesto, ĉar ili perdis sian someruniformon en la cunamo. Mi atendas la tagon, kiam ĉiuj povos surporti uniformon.
(Nakamura Nao, lernantino en la 1a lernojaro de mezlernejo)

*Mezlernejanoj ofte surportas uniformon. En junio ili rajtas vesti sin malpeze en ĉemizo sen dika uniformo.

La 2an de junio :
Mi vizitis familion, kiu prizorgis min dum kelkaj tagoj post la katastrofo kaj dankis ilin.
(Hukuŝi Juuta, lernanto en la 6a lernojaro)

La 5an de junio :
Ĵudo-konkurso okazis inter mezlernejanoj. Mi ne povis trejni min bone en marto kaj aprilo, tial poste mi multe ekzercis min, sed mi malvenkis kontraŭ la 3a-lernojarulo. Mi tre bedaŭras tion. Post unu semajno okazos alia ĵudo-konkurso, kaj tiam mi volas venki.
(Ookaŭa Kaito, lernanto en la 1a lernojaro en mezlernejo)

Laŭ la ĵurnalo lernantoj en tiu lernejo komencis skribi taglibron tuj post la katastrofo. Ĝi estos tre valora memoro kaj raporto ne nur por ili, sed ankaŭ iliaj posteuloj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio