Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Infanoj de la malriĉuloj
puce La fremdulo
puce Nia teatro
puce Sonĝoj de Kristalo (Arko, 2064)
puce Tri verkoj de Volter (elĉerpita)

La fremdulo

Verkis : Albert Camus

tradukis : Michel Duc Goninaz

Unua eldono, 1993

142p

formato 140 x 204

prezo : 9€15

mendu

Priskribo : la famega romano de franca nobelpremiito.

Recenzo :
Delonge nia asocio sopiris al la eldono de valoraj libroj. Kaj kiam amiko Michel DUC-GONINAZ proponis al ni la tradukon de La Fremdulo, ni ne hezitis. Post kelkaj tagoj (aŭ semajnoj) kaj post via mendo, vi tenos en viaj manoj unu el la plej valoraj verkoj de la fama franca literaturo.

Albert CAMUS (1913-1960) dum sia bedaŭrinde tro mallonga vivo, okupis la unuan lokon en la kultura tutmonda vivo : romanoj, teatraĵoj, artikoloj, ktp. multiĝis sub lia plumo kaj li akiris universalan famon. Interalie, en 1957 li ricevis la Nobelpremion por literaturo.

La Fremdulo estas lia unua romano. Tuj post sia apero ĝi famigis la aŭtoron. Ni ne rakontu la temon, sed ni povas diri, ke jam en tiu unua verko, oni trovas kelkajn el la temoj kiuj plenigos la tutan verkaron de Albert Camus : la absurdecon de la vivo, la traserĉon de la vero, la amon al Alĝerio (kie li naskiĝis) k.t.p.

En tiu libro A. C. diras kaj kaŝas ĉion, tiel ke de jardekoj, en multaj universitatoj, centoj da frazoj estas dediĉitaj al tiu romano. En dekoj da ligvoj (kaj nun en Esperanto) la eldonkvanto superas ses milionojn da ekzempleroj.

Tute hazarde tiu traduko aperas samtempe kun la eldono de membiografia libro de Albert Camus, priverkita de lia filino : Le premier homme (La unua viro) - tridek - kvin jarojn post lia morto, dum absurda trafikakcidento...

Kadre de similaj recenzoj, oni kutimas danki la tradukiston. Sed Michel DUC-GONINAZ ne uzas la vorton traduko sed "elfrancigo" - kaj tio estas ĝusta. Oni legas esperantan tekston kunla sama plezuro kiel la francan. La neimitebla stilo de A.C., simpla, ĉarmiga, klasika, estas komplete konservita en la elfrancigo de Michel. Albert Camus naskiĝis kaj vivis en Alĝerio, suda parto de la mediteranea baseno. Michel DUC-GONINAZ vivas en la norda parto de tiu eksterordinara maro. Ĉu tio klarigas tion ?

Vi ne ankoraŭ mendis la libron ? Faru tuj !

Yves PEYRAUT, el Sennaciulo, Julio-Aŭgusto 1994

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio