Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Raporto de Konflikt-Komisiono 2011-2012
puce Raporto de la Plenum-Komitato por la periodo de junio 2009 ĝis majo 2010
puce Raporto de la Plenum-Komitato por la periodo de junio 2010 ĝis majo 2011
puce Raporto de Ĝenerala Konsilantaro 2011-2012
puce Rebataĵoj pri la agad-raporto 2010-2011

Raporto de la Plenum-Komitato por la periodo de junio 2010 ĝis majo 2011

Plenum-Komitato

Ĉi-jare la plenum-komitato spertis gravajn ŝanĝojn en sia konsisto. En septembro demisiis Stefano Hervé pro tempomanko. Sed eĉ pli draste, trafis nin en marto la morto de Gerardo Lieblang post mallonga malsaniĝo. Krome Franjo Lévêque iĝis ekde januaro kasistino anstataŭ Tereza Sabatier, kiu daŭre helpas ŝin per praktikaj konsiloj kiel vic-kasistino. Rezulte la laborŝarĝo plenumenda de la postrestantoj kompreneble kreskis.

Rilatoj kun Ĝenerala Konsilantaro

Aparta menciindaĵo ĉi-jare estas la ekigo de diskuto pri la celoj kaj estonteco de SAT, kiu malrapide antaŭeniras pro la neceso paralele trakti diversajn urĝajn praktikaĵojn.

Administrado

Aldone al la jam supre menciitaj ŝanĝoj pri la financa administrado, grava helpo ekde septembro estis la laboro de Jomo Blanŝezo por reekspedi ekzemplerojn de Sennaciulo el Parizo. Alia grava helpo estis la vizito de Claude Bensimon, profesia arkitekto kaj esperantisto, por taksi la stabilecon kaj fortecon de la sidejo. La PK post tiu takso decidis iom post iom renovigi la sidejon.

Adresaro

La projektoj pri aŭtomata transformado de la membrosliparo al adresaro ne multe antaŭeniris.

Tamen papera versio, eĉ se produktita per primitiva metodo, estos pretigita dum la somero. Restos solvenda la problemo de la reta adresaro, daŭre ne ĝisdatigita de 2009.

Rilatoj kun LEA-oj kaj SAT-rondoj

LEA-oj ligitaj al SAT per la Gotenburga konvencio plu funkcias en Anglalingvio (SATEB, 50 membroj), Franclingvio (SAT-Amikaro, 482 membroj), Hispanlingvio (SATeH, 20 membroj), Italio (ILEA), Japanio (SATeJ), Svedio (SLEA, 50 membroj). Krome k-doj varbas por SAT kadre de Arci-Esperanto en Italio, kaj en neformala dissendolista rondo en Germanlingvio (LEA/G), Nederlandlingvio (Progresema Esperanto-Forumo) kaj Koreio (SATeK). Aparte menciinda estas la inciciato, flanke de SAT-Amikaro, de petskribo por la oficialigo de Esperanto kiel nedeviga ekzamenebleco ĉe la bakalaŭro, kunlabore kun Espéranto-France. Flanke de SATeH, grava atingo estis la intervjuado de pluraj madridaj membroj por dokument-filmo pri naciecaj problemoj.

Membraro

Je la 21a de majo la membraro de SAT konsistas el 755 membroj, el kiuj jam 178 repagis sian kotizon por 2011, 465 pagis ĝin por 2010, kaj 291 uzas la solidarservon. La ĉi-kuna tabelo ebligas havi pli precizan bildon pri la strukturo de la membraro

Dum la jaro mortis 10 kamaradoj kaj aliĝis 20 novuloj (de 35926 ĝis 35945).

Lando Pagintoj Solidarservo Sumo
Argentinio 1 6 7
Aŭstralio 7 1 8
Aŭstrio 1 0 1
Barato 1 0 1
Belgio 3 14 17
Bosnio-Hercegovino 8 0 8
Brazilo 6 22 28
Britio 20 2 22
Bulgario 7 16 23
Ĉeĥio 7 1 8
Ĉinio 0 3 3
Danio 3 0 3
Estonio 0 1 0
Finnlando 2 0 1
Francio 143 44 187
Ganao 0 1 1
Germanio 19 18 37
Grekio 1 0 1
Haitio 0 1 1
Hispanio 27 6 33
Hungario 8 1 9
Islando 2 0 2
Israelo 3 1 4
Italio 12 6 18
Japanio 60 21 81
Kanado 3 1 4
Kongo, DR 0 1 1
Kongo, PR 0 1 1
Koreio 9 8 17
Kroatio 4 10 14
Kubo 2 0 2
Latvio 0 2 2
Litovio 7 6 13
Luksemburgio 1 0 1
Malagasio 1 11 12
Makedonio 1 0 1
Malio 1 0 1
Meksikio 2 0 2
Mongolio 1 0 1
Nederlando 25 3 28
Niĝerio 0 1 1
Norvegio 2 3 5
Pollando 9 0 9
Portugalio 6 0 6
Reunio (Francio) 1 0 1
Rumanio 1 2 3
Rusio 5 9 14
Salvadoro 0 1 1
Serbio 28 20 48
Slovakio 0 2 2
Slovenio 0 1 1
Svedio 11 12 23
Svisio 6 1 7
Tajvano 0 2 2
Tanzanio 0 1 1
Togolando 0 6 6
Ukrainio 3 5 8
Usono 3 7 10
Vietnamio 0 1 1
Sume 465 291 756

Dissendolistoj de SAT

Kvankam ĝia membronombro iom kreskis (de 72 al 81), la Iper-rondo de SAT, malfermita al neSATanoj, iom dormetis de post la somero, interalie pro la sanproblemoj de Gerardo. Ĝin plu mastrumas momente nur Jakvo Schram.

SAT-diskuto, mastrumata de Vito Markovo kaj rezervita al SAT-anoj, ankaŭ iom kreskis (de 141 al 147 listanoj). Ĝi restas vigla interŝanĝejo, kun mesaĝonombro varianta inter 60 kaj 335 monate dum tiu ĉi jaro.

Landaj perantoj

SAT nun havas 33 perantojn, kaj membrojn en 24 senperantaj landoj, kiujn prizorgas gek-doj Weiss.

Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo

Raporto el Redaktoskipo de SAT

La nuna skipo havas kiel redaktantojn Kreŝo Barkoviĉ, Robin Beto, Tonyo Del Barrio, Jomo Ipfelkofer, Djemil Kessous, Petro Levi, Vinko Markovo, Grazina Opulskiene, José Maria Salguero (Kani), Franciska Toubale, kaj Jakvo Schram kiu prizorgas enpaĝigon.

Dum la jaro Serge Sire kaj Vito Markovo forlasis la skipon, pro malkontento pri la labormaniero de Jakvo. [1]

Sennaciulo aperis kiel antaŭvidite ĉiujn du monatojn kaj povis teni la kutiman akuratecon. La revuo aperas je formato A4 kaj havas mezumon de 36 paĝoj kvankam estas antaŭviditaj nur 32 paĝoj.

Ne venis plendoj pri kvalito aŭ enhavo de la revuo kaj la redaktoskipo klopodas teni la kvaliton alta. La skipo findecidas pri tekstoj ĉu aperigi aŭ ne, sed ĉiam la verkanto mem respondecas pri la enhavo de la tekstoj.
En 2011 aperas ankaŭ Sennacieca Revuo. Ĉi jare je formato B5 por klare montri ke rilatas tute alian revuon ol Sennaciulon.

Ĝis nun la redaktoskipo ne postulas de la verkantoj malfacilajn regulojn por sekvi, kiel ekzemple jes okazas ĉe aliaj revuoj kiel La Karavelo, Monato, Beletra Almanako, ktp… Tamen ĝi rekomendas ke liveritaj tekstoj estu en RTF aŭ TXT -formato, prefere kun aldona aŭ apoga bildo(j). Komplikaj enpaĝigadoj en Word-dokumentoj oni prefere ne sendu ĉar ĉiam la enpaĝigado okazas laŭ stilo de Sennaciulo - Sennacieca Revuo. Ĉiam eblas aldoni PDF por montri kion verkanto havas en kapo pri prezento de teksto.

Gazet-administraĵoj kaj represoj

Sennaciulo havas 5 abonantojn, kiuj pagis por 2011. Krome estas atendata repago de 4 abonintoj kiuj pagis por 2010 kaj 4 por antaŭaj jaroj.

61 asocioj aŭ revuoj ricevas la gazeton interŝanĝe, kaj Sennaciulo ankaŭ estas reklamo-cele sendita al tri interesiĝontoj, kiuj ankoraŭ ne formale membriĝis.

Elektronika PIV

Post pasintjara subskribo de kontrakto kun SAT, la asocio E@I, kiu praktike prizorgos la enretigon de PIV, sukcesis per monalvoko kolekti 10 000 eŭrojn da donacoj, kiuj utilos por pagi programistojn kiujn zorgos pri la necesaj formato-adaptiĝoj. Planite estas havi provan version rete konsulteblan en la somero.

Retejo

La retejo de SAT enhavis 1128 artikolojn je la 7a de majo. La vizitantonombro daŭre kreskadas, kun meze 628 vizitantoj tage (komparinde kun 399 en 2010, kaj 150 en 2008).

Multlingva sindikata novaĵretejo LabourStart

Malgraŭ la kongresa deziro esprimita en la gvidrezolucio, ke ni strebu al aperigo de minimume unu informeto pri grava evento el ĉiu kontinento dum ĉiu monato, preskaŭ nenia materialo estis sendita al Paul Hewitt, kaj entute nur 2 aŭ 3 informetoj aperis dum la jaro.

Venontaj kongresoj

Por 2012 estas planite kongresi en Jalto. Konfirmenda propono ekzistas por 2013, kaj estis jam ekesplorite pri la postaj jaroj, interalie pri ebleco kongresi en Koreio, sed momente sen firma rezulto. Do ĉiaj sugestoj kaj proponoj plu estas bonvenaj.

Perspektive

Entute cento da aktivuloj per sia regula agado ebligas al SAT daŭre funkcii, kio estas entute salutinda nombro. Tamen restas trovenda ekvilibro en la taskodispartigo por malpezigi kelkajn ŝultrojn.

Vinko Markovo ĝenerala sekretario de SAT

El Sennaciulo, majo-junio 2011


[1Pri tio vidu la jenan kompletigon

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio