Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 02an de junio
puce La 08an de Junio
puce La 11an de Junio
puce La 14an de junio
puce La 16an de junio
puce La 23an de junio
puce La 24an de junio

La 24an de junio

Provizoraj domoj

Damaĝo de la urbo Iŝinomaki
Laŭ iu statistiko mortoj en la urbo Iŝinomaki estas 3025 kaj malaperoj estas 2770. Tamen la ĝustan nombron de malaperoj oni ankoraŭ ne scias. La cunamo atakis la plej homplenan kvartalon en la urbo, kaj 18500 domoj estis tute detruitaj kaj 12706 estis duone aŭ parte rompitaj. La nombro de rifuĝejoj estas 85 kaj rifuĝintoj estas 5417 (ĝis la 23a de junio). Tiu urbo estas plej damaĝita en tiu katastrofo. Antaŭ la cumano la nombro de la loĝantoj estis 163000, sed la urba respondeculo diras, ke eble la nuna loĝantoj estas 140000.

Senespera 80-jarulo
La 22an de junio, unue ni vizitis familion, kiu loĝas en la provizora domo en la urbo Sendai. En tiu domo loĝas 80-jara viro kaj lia edzino, iliaj filo kaj filino. Tiu edzino estas pliaĝa fratino de s-ino Saitoo.
Provizoraj domoj staris en la eksa parkejo de la civitana halo de la urbo. Unuan fojon mi vizitis tiujn dometojn, ĉar kiam okazis la tertremego de Hanŝin en 1995, mi ne havis ŝancon viziti la urbon. La familio vivis en la domo kun kuirĉambro, tri ĉambroj kaj banejo. La domo estas ekipita per fridujo, televidilo, lavmaŝino, gasa fonelo, krimatizilo. Ĉi tie oni povas vivi kun siaj familianoj, ne ĉirkaŭate de fremdaj homoj. Tiu domo estas tro malgranda por 4 homoj, sed ege pli bona ol vivi amase en la rifuĝejo. Oni povas loĝi tie senpage dum 2 jaroj, sed oni devas mem vivteni. En la rifuĝejo la urbo donas manĝaĵojn trifoje, sed ĉi tie oni devas aĉeti ĉion.
La edzo estas 80-jara. Li naskiĝis, kreskis kaj laboris en la vilaĝo detruita de la cunamo kiel terkulturisto. Liaj kampoj estis inunditaj de la cumano kaj nun kovritaj per koto kaj rubaĵoj. Kaj ili estas salitaj, do ne taŭgaj por rizplantoj. “Persone mi ne povas purigi la kampojn. Antaŭe mi vizitis tiujn, sed lastatempe mi ne iras”, li diris. Li estis terkulturisto, tial lia asekurmono estas malgranda por vivteni sin. Ŝajnas, ke lia filo subtenas la familion.
En lia ĉambro estis montrita foto de virino. Ŝi estas lia 51-jara filino, kiu mortis en la cumano. Kontraŭ ŝia morto, li ricevis 5 milionojn da enoj (50000 eŭroj) de la registaro kiel la kondolencan monon. Li nun estas senenspeza, do baldaŭ devos dependi de tiu mono, sed ĝi baldaŭ elĉerpiĝos. Demando estas, ĉu liaj kampoj fariĝos kultiveblaj dum la venontaj du jaroj, kaj krome ĉu li povos aĉeti maŝinojn kaj aliajn necesaĵojn por la kultivado ? Li perdis ĉion : domon por loĝi kaj maŝinojn por kultivi. Li jam estas 80-jara, do ŝajnas, ke li ne havos ŝancon denove labori en siaj kampoj. Mi sentis min tre malĝoja, vidante tiun diligentan terkulturiston havante nenion por fari krom sidi en la malgranda ĉambro. Loĝantoj en tiuj provizoraj domoj konsistas ĉefe el maljunaj terkulturistoj, tial ĉiuj havas saman problemon en sia vivo. Iom konsolige estas, ke antaŭ ĉiuj domoj estas florpotoj, el kiuj kreskas floroj.

Forlasita kato

Antaŭ la bruna pordo staras kato.

Ni veturis laŭ la marbordo. Ĉie estas similaj pejzaĝoj. Staras difektitaj domoj sur la dezertitaj terenoj. En tiuj domoj restas mebroj kaj litaĵoj, sed sur la tero neniu restas krom dombazoj sen vivsigno. Ni alproksimiĝis al iu domo, kiu certe estis granda kaj luksa. Antaŭ la pordo estis malplenaj ladskatoloj. Aĥ, tiuj estas por katoj ! Mi rigardis en la domon, kaj tie sidis nigra kaj blanka kato. Ĝi ne estis maldika, do la posedanto, kiu vivas en la rifuĝejo, regule vizitas la domon kaj nutras ĝin. Sen tia zorgo, la kato ne povus vivi, ĉar sur la detruata tero ne troviĝas manĝeblaĵoj. En la rifuĝejo oni ne rajtas zorgi katon kaj hundon, kaj krome katoj amikas al la domo, dum hundoj amikas al homoj.
Ambaŭflanke de la vojo etendiĝas kampoj detruitaj kun rubaĵoj kaj blankaj per salo. Fore senĉese moviĝas ŝutkamionoj kaj buldozoj. Kaj pli fore vidiĝis montetoj da rubaĵoj.
Ni vizitis la domon de parencoj de s-ino Saitoo. Jam la koto estis forigita el la domo kaj ŝajne loĝebla post iom da riparado, sed la familo jam decidis malkonstrui la domon. Ili povas fari tion senpage subvenciite de la registaro aŭ la gubernio. S-ino Saitoo montirs al ni la banejon. “Ĉi tie la edzo estis trovita inter la rubaĵoj. Antaŭe en kaj ĉirkaŭ la domo estis plene de trunkoj de pinarboj, kiuj kreskis laŭ la marbordo, do la familianoj ne rimarkis lin”. Kiam ni promenadis ĉirkaŭ la domo, tri policanoj alproksimiĝis. Ili serĉis infaninon malaperintan en tiu distrikto. “Ni jam foje trarigardis la ĉirkaŭaĵon, sed ni ne povis trovi ŝin”. Tiamaniere multegaj homoj malaperis sen spuro.

Ni iris al la marbordo. La granda digo estis parte detruita kaj la betonaj blokoj estis disĵetitaj. La digo estis konstruita kontraŭ la venontaj ondegoj, sed ĉi-foje tiuj ondegoj transpasis la digon kaj ili detruis la digon, kiam ili revenis al la maro. Sur la sablo estis tri fotoj de bela junulino. Ŝi faris tiujn fotojn por alglui al iu dokumento kiel pasporto. Ĉu ŝi fartas bone ?
Nia lasta loko estis marborda naĝejo nomata “Ara-hama”, kie kelkaj knaboj ĝoje naĝis. Kiam atakis la cumano, ili fuĝis al la najbara elementa lernejo kaj estis savitaj. Laŭ la marbordo kreskas pinarboj, kaj malantaŭ tiuj etendiĝis loĝkvartalo, sed tie troviĝis neniu lokano, krom buldozoj. De kie tiuj knaboj venis ? Kial ili naĝas en tiu kriza situacio ? La maro estas belega kaj krioj de la knaboj eĥis. Malantaŭ ili etendiĝas dezerto. Mi sentis min kvazaŭ mi sonĝus.

Vespere mi pasigis pli ol unu horon en la stacidomo de Sendai. Ĉie estis belaj vendejoj kaj bele vestitaj homoj. Estis manĝbastoneta vendejo. Mi surpriziĝis pro bastonetoj kun la prezo de pli ol 100000 enojn (1000 eŭroj). En la sama urbo iuj vivas lukse same kiel antaŭe, dum la suferantoj mizere kaj senespere vivas en la rifuĝejo. Milito ĉion detruis antaŭ 70 jaroj, sed ĉi-foja katastrofo trafis neriĉajn terkulturistojn kaj fiŝistojn. Oni povas facile konkludi, ke tia estas homa sorto, tamen mi ne komprenas, kial tiuj diligentaj kaj honestaj homoj devas suferi.

(Fino)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio