Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 09an de julio
puce La 14an de julio
puce La 16an de julio

La 09an de julio

Rizkampoj transformiĝis en dezerton kun multaj rubaĵoj.

Mi fartas bone
Iuj legantoj estas maltrankvilaj, ĉar jam de pli ol 10 tagoj mi silentas. Mi fartas bone, sed dum la tagoj mi estis tre okupita denove vojaĝante al aliaj lokoj. Krome mi preparas min por translokiĝo al mia patrina domo.
Mi havas multajn temojn, sed por verki tiujn mi bezonas tempon, kaj tiun tempon mi ne povas havi. Por trankviligi vin, hodiaŭ mi mallonge skribas.
Mi vizitis la damaĝitajn urbojn en junio en la gubernio Mijagi kun s-ino Saitoo. Ŝi sendis al mi fotojn kaj suban mesaĝon.

Letero de s-ino Saitoo Cume
Pri la helpo al orfoj, mi pripensos. Antaŭ ne longe mi legis artikolon en la ĵurnalo Mainiĉi pri la monkolektado por orfoj. Laŭ mia memoro oni planas donaci ne malmultan sumon da mono al orfaj lernantoj kaj studentoj. La maksimuma sumo estas 3 000 000 enoj (30 000 eŭroj).
La 6an de julio mi vizitis mian fratinon loĝantan en la provizora domo en la urbo Iŭanuma por porti rizon konfiditan de mia alia fratino loĝanta en la urbo Natori. Kiam mi vizitis ŝin, mia bofrato surportis verdan T-ĉemizon kun Esperanta frazo “Himalajo estas la pinta montaro en la mondo”. Ŝajnis, ke ĝi plaĉas al li. Mi dankas vin pro via donaco de T-ĉemizoj.
Jam venis tre varma sezono. La temperaturo estis pli ol 30 gradoj tiun tagon, sed por ŝpari monon, li ne uzis klimatizilon.
Mi planos nian vojaĝon al la gubernio Iŭate.

Klarigo
Mi volas ĉiel helpi orfojn. Iu ĵurnalo lanĉis la projekton savi tiujn, sed mi volas helpi iun orfon persone. Mi estas membro de “Fosterplan”, kiu helpas infanojn en progresantaj landoj. Mi havas mian “filon” en Nepalo, kaj por helpi lin, mi sendas 5000 enojn (50 eŭrojn) monate. Mi volas havi saman sistemon por la orfoj en la regiono Toohoku. Mi proponis tion al s-ino Saitoo, kaj ŝia respondo estas en la komenco.
Ŝia bofrato estas terkulturisto, do antaŭe li mem kultivis rizon kaj manĝis la rikoltitan rizon. Sed liaj kampoj estas perditaj kaj nun li devas ricevi rizon de aliaj homoj. Kiel malĝoja li estas, falinte en tian situacion !
Kiam mi vizitis ŝian fratinon en la provizora domo, mi donacis al li kelkajn T-ĉemizojn, el kiuj estis tiuj de Nepalo. Kiam okazis la katastrofo, ankoraŭ estis malvarme, kaj homoj sendis varmajn vestaĵojn al la suferantoj, sed jam estas varme, kaj mankas someraj vestaĵoj. Pro tio mi kunportis kelkajn T-ĉemizojn kiel donacojn.
Mi volas viziti la gubernion Iŭate, pli nordan ol la gubernio Mijagi. Mi sendis mian tiun volon al s-ino Saitoo, kaj la lasta linio estas ŝia respondo al mia tiu volo.

Situacio de orfoj
Infanoj kaj geknaboj, kiuj perdis sian patron aŭ patrinon aŭ ambaŭ nombras 1500, sed la detalo ankoraŭ ne estas klara. Oni raportis pri ili en iu televid-programeroj jene.
13-jara Kanno Masataka kaj 18-jara Kanno Takahiro perdis siajn gepatrojn. Ilia domo estis detruita. Ili loĝis en la rifuĝejo. En la fino de marto ilia onklo Murakami Kjooiĉiroo, 62-jara, kiu perdis sian edzinon kaj loĝis ankaŭ en la rifuĝejo, trovis ilin. En aprilo li ekloĝis en la provizora domo kune kun siaj nevoj. Li provas varti ilin plej bone laŭ sia povo.
11-jara lernantino Acumi Sacuki, kiu perdis siajn gepatrojn, loĝas kun sia avino 55-jara, kiu perdis siajn edzon kaj filinon. Ŝi laboris en fiŝkompanio, sed tiu mem suferis multe kaj maldungis ŝin. Ŝi vizitadas la oficejon, kiu peras laboron, sed estas malfacile trovi laboron por maljunaj homoj. Ŝi nun ricevas pension (50000 enoj = 500 eŭroj), kaj krome povos ricevi subvencion de la ŝtato, sed tio tute ne sufiĉas. Tamen ŝi decidas helpi sian nepinon per sia tuta forto.

Plano por forĵetado de la nukleaj reaktoroj
Televido raportas pri la nova plano de la kompanio Tokio pri forĵetado de la nukleaj reaktoroj. Laŭ ĝi,
 Post 3 jaroj : oni komencos elpreni nukleajn brulaĵojn el la konservujo en la reaktoroj.
 Post 10 jaroj : oni komencos elpreni nukleajn brulaĵojn el la kerno en la reaktoroj.
 Poste kelkdek jaroj : oni komencos malkonstrui la kovrildomojn kaj la reaktorojn.
Kiam okazis akcidento en Three-mile Insulo en Usono oni komencis elpreni la brulaĵojn post 6 jaroj, tamen pri la akcidento en Fukuŝima la reaktoroj estas rompitaj, tial oni ne povas malvarmigi la nukleaĵojn per akvo. Oni devos unue inventi kaj fari novan roboton, kiu povos labori en la reaktoroj. Kiel forĵeti radioakivece malpurigitajn rubaĵojn estas alia problemo.

Nukleaj akcidentoj estas teruraj. Katastrofon de tertremo kaj cunamo oni povas venki en kelkaj jaroj, sed la katastrofo fare de nukleaj akcidentoj bezonas kelkdek jarojn kaj poste komenciĝos rekonstruado. Tiutempe jam preskaŭ ĉiuj loĝantoj en la najbaraj urboj mortos.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio