Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 09an de julio
puce La 14an de julio
puce La 16an de julio

La 16an de julio

Subita falo de nombro de malaperintoj
Certe vi rimarkis, ke la nombro de malaperintoj subite falis de 7014 (la 7an) al 5200 (la 8an). Kial tio okazis ? Tion kaŭzis la urbo Iŝinomaki, kiun mi vizitis la 21an de junio. La semajna gazeto Mainiĉi (numero de la 24a de julio) klarigas la aferon jene :
La urbo Iŝinomaki havis 160 mil loĝantojn antaŭ la katastrofo. Al tiu urbo atakis la cunamo kaj mortigis 3128 loĝantojn (ĝis la 6a de julio). Komence la urbo kalkulis la nombron de malaperintoj laŭ la nombro de nove trovitaj mortintoj donita de la polico kaj serĉpetoj de la loĝantoj, sed tro da mortintoj malhelpis la pluan kalkuladon. Tial la nombro de malaperintoj ĉesis kreski je 2770 en la 4a de aprilo. Dum 3 monatoj en la urbo neniu sciis, kiom da homoj malaperis. En junio la urbo komencis rekalkuli kaj trovis, ke la nombro de malaperintoj estas 1700.
Ankoraŭ nun policanoj serĉas malaperintojn, sed lastatempe oni trovas nur kelkajn tage. Multaj estis englutitaj en la maron, kaj en Fukuŝima multaj estas forlasitaj, ĉar oni ne povas eniri en dense malpurigitaj distriktoj ĉirkaŭ la centralo.

Bezonataj aĵoj en rifuĝejoj
En ĵurnalo Mainiĉi estas rubriko “Ĵurnalo Espero”, en kiu aperas diversaj petoj de rifuĝintoj kaj helpantoj. Mi prezentos tiujn petojn por ke vi povu kompreni, en kia stato vivas rifuĝintoj, kies nombro estas 37000.

 La 7an de julio :
Fuku-Fuku-projekto en Fukuŝima : donacoj por Foiro por helpi restarigi Fukuŝima-on. En junio trifoje okazis Foiro kaj kolektis 190200 enojn el la profito, 188587 enojn el mondonaco kaj 121213 enojn el aliaj organizoj, kaj sume 500000 (5000 eŭroj) enoj estis donacitaj al Fuku-Fuku-projekto.

 La 8an de julio :
Fuku-Fuku-projekto : poŝlampoj. En Fukuŝima ankoraŭ oftas tertremoj. Sen poŝlampo homoj havas pli da timo okaze de tertremoj.
Komuna Helpanta Reto en Sendai :

  • (manĝaĵoj) oleo por kuirado, legomoj, ladskatoloj de frukto, fiŝaĵo kaj viandaĵo, viando, ovoj, pulvora kremo, fridmanĝaĵoj, kukoj, salo, sukero, majonezo, saŭco, fungasaŭco
  • (ĉiutagaĵoj) papermantukoj, vindoj por beboj, someraj littukoj (novaj !), sakoj por litkovriloj, ŝampuoj, poŝlampoj, sapoj, tralavo, menstruaĵoj, lesivo.

 La 9an de julio :
Fuku-Fuku-projekto : helpantoj, kiuj prizorgas kaj distribuas donacitajn aĵojn al rifuĝintoj.
Komuna Helpanta Reto : ludiloj, bidoj, tualetpapero, manĝilaroj, pantofloj, plastaj gantoj, matetoj por necesejo, lesivo por kuirejo, kontraŭmoskitaĵoj, likvidaj moskitmortigiloj, subvestoj, mallongmanikaj ĉemizoj, ŝtrumpetoj por infanoj. Ni esperas, ke vestaĵoj estos novaj

 La 10an de julio :
Fuku-Fuku-projekto : skribiloj por lernantoj kiel kajeroj, krajonoj, skrapgumoj, globokrajonoj.

 La 12an de julio :
Fuku-Fuku-projekto : Ludiloj por infanoj, kiuj perdis siajn ludilojn kaj ludejojn. Ni volas, ke ili ridu.

 La 13an de julio :
Komuna Helpanta Reto : novaj spongoŝtofaj kovriloj, por ke rifuĝintoj povu agrable dormi. Elektraj ventumiloj.
Reto Sincereco en la urbo Toono, Iŭate : 400 elektraj ventumiloj.
Fuku-Fuku-projekto : bicikloj por ke rifuĝintoj povu iri butikmi.

 La 14an de julio :
Komuna Helpanta Reto : 5 flegistoj, kiuj povas labori inter la 26a kaj 30a.
Reto Sincereco en la urbo Toono, Iŭate : someraj vestaĵoj kiel T-ĉemizoj, duonpantalonoj, subvestoj. Muŝo-mortigiloj, moskito-mortigiloj, elektraj ventumiloj.

 La 15a de julio :
Fuku-Fuku-projekto : pansaĵoj. En rifuĝejoj troviĝas multaj insektoj. Infanoj ofte vundetiĝas. Por tiuj okazoj estas bezonataj pansaĵoj.

Nun finiĝis la pluva sezono kaj venis varmega somero. Eĉ mi, kiu vivas normale, suferas pro varmeco, do des pli multe rifuĝintoj en la rifuĝejoj kaj provizoraj malgrandaj domoj. Hodiaŭ mi pakis T-ĉemizojn kaj aliajn somerajn vestaĵojn, sed mi iom hezitas sendi tiujn, ĉar tiuj estas jam uzataj de mi, sed por ordinaraj homoj, sendi novajn estas malfacile.

Subvencio al lernantoj en la gubernio Iŭate
Ekestis multaj orfoj. Mi volas helpi ilin, sed mi ne volas sendi monon al la komuna kaso, kiun faras la Ruĝa Kruco, ĉar mi ne scias, kien mia donaco iros. En ĵurnalo Mainiĉi mi trovis artikolon, en kiu estis prezentita s-ino Takadate, eksa instruistino en Iŭate. Ŝi fondis projekton helpi lernantojn en la vilaĝo Tooni en la urbo Kamaiŝi, kiun atakis la cunamo kaj kie ĝi suferigis la loĝantojn. Ŝi jam komencis helpi lernantojn en aprilo, donacante al 137 elementaj kaj mezlernejaj lernantoj po 10000 enojn (100 eŭrojn) monate. Emociite de ŝia ambicio, mi sendis al ŝi mesaĝon pri mia aliĝo. Hieraŭ mi sendis 30000 enojn donacitajn de miaj konatoj al mia forpasinta patrino okaze de ŝia funebro. Mi decidis sendi monon ĉiun monaton. Krome s-ino Takadate volas ricevi mesaĝojn el eksterlando por kuraĝigi lernantojn. Mi kaj vi povos helpi ŝin per Esperanto.

Por hirundoj ni ne malkonstruu la domon
Nun estas tempo por hirundoj nutri siajn idojn. En la urbo Mijako, Iŭate, s-ro Aizaŭa Kooiĉi trovis du nestojn de hirundoj en sia detruita domo. Pro la perdo de multaj domoj, ankaŭ hirundoj perdis lokojn por la nestoj. Li vidis konatajn hirundojn komenci fari neston en sia domo en la komenco de majo. La 20an de junio li kaj malkonstruisto konstatis du nestojn. El la unu nesto jam 4-5 idoj forflugis, sed el la alia nesto ankoraŭ aŭdiĝis voĉoj de idoj. Ges-roj Aizaŭa, kiuj loĝas en rifuĝejo, haltigis la malkonstruadon, dirante ; “Ankaŭ hirundoj estas suferantoj. Ni volas, ke la idoj elflugu el mia domo”. (la ĵurnalo Mainiĉi la 27an de junio)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio