Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Bernard Cassen : Eŭropo
puce Bernard Cassen : Eŭropo, konstitucio por nenio
puce Bernard Cassen : La katastrofa" kompromiso de Nico
puce Ken Keable : La traktato por starigi konstitucion por Eŭropo
puce Pablo Foche : Argumentoj kontraŭ la Konstitucia Traktato
puce Petro Levi : Kiujn sociajn atingojn, ankoraŭ aperantaj en naciaj konstitucioj, endanĝerigas la projekto pri Eŭropa Konstitucio ?
puce Petro Levi : La franca neado geografie kaj sociologie
puce Petro Levi : Post la franca referendumo...
puce Petro Levi : Ĉefaj kritikoj kontraŭ la propona traktato pri Eŭropa Konstitucio
puce Projekto de eŭropa konstitucio (traduko en Esperanto)
puce Richard Schneller : Referendumo en Francio pri Eŭropa Konstitucia Traktato (EKT)
puce Sten Keable : Eŭropa Konstitucio - sklavema aŭ liberiga ?
puce Tetu Makino : Ĉu tio koncernas nur la eŭropanojn ?
puce Thomas Lemaheux : Dek motivoj por rifuzi la projekton de traktato pri Eŭropa Konstitucio

Ken Keable : La traktato por starigi konstitucion por Eŭropo

protesto


Jam estas tempo por diskuti la proponitan konstitucion por la Eŭropa Unio. La danĝero urĝas, ne nur por la civitanoj de la Unio, sed por la tuta mondo, ĉar temas pri starigo de nova, granda, potenca, maldemokratia kapitalisma kaj imperiisma ŝtato en Eŭropo.


Notu bone la oficialan titolon de la traktato : “Traktato por Starigi Konstitucion por Eŭropo”. Laŭ mia sperto (pri Irlando kaj Britio), la subtenantoj de la traktato zorge evitas uzi la ĝustan titolon. Kial ? Ĉar kiam la Unio akiros konstitucion, (kiun ĝi ankoraŭ ne havas), ĝi fariĝos ŝtato en formiĝo. Tiam la membrolandoj jure fariĝos 25 provincoj de la nova ŝtato. Oni deziras kaŝi tiun fakton.


Mi protestas kontraŭ uzo de la vorto “Eŭropo” anstataŭ “Eŭropa Unio”, ĉar multaj landoj en Eŭropo ne estas membroj de la Unio – ekzemple Norvegio, Svislando, Belarusio, Ukrainio, kelkaj balkanaj landoj kaj granda parto de Rusio. La celo de tiu misuzo estas ŝajnigi la oponantojn de la “eŭropa projekto” esti “kontraŭeŭropaj”. Mi estas eŭropano, kiu kontraŭstaras integriĝon de landoj sub unu maldemokratian superan ŝtaton. Sed kiel eŭropano, mi ne povas esti “kontraŭeŭropa”.


La proponita Konstitucio ne estas nur rediro de la volo resti en la sama eŭropa komunumo, al kiu oni jam aniĝis. La Unio neniam antaŭe posedis konstitucion. La Konstitucio starigus eŭropan ŝtategon kiu havus ununuran eksterlandan politikon, armeon, plej altan kortumon ; kiu havus konstitucion, superanta ĉiun landan konstitucion, kaj leĝaron, superanta ĉiujn landajn leĝojn. Ĝi abolus la rotaciantan prezidantadon kaj starigus 5-jaran prezidenton, ne elektitan voĉdone de la popolo, sed elektitan de la Konsilio de Ministroj.


La Konstitucio abolus la rajton de nacioj pri memdispono. Anstataŭ elekti voĉdone niajn regantojn, ni, la civitanoj (aŭ regatoj) de la Unio, pli kaj pli elektadas tiujn, kiuj intertraktas kun niaj regantoj.


La proponita Konstitucio estas la plej lasta kaj plej decida paŝo en la 50-jara procezo de integriĝo de la Eŭropa Komunumo. Tio estas ĉar ĝi, unuafoje, donas al la Unio juran personecon kaj apartan ekziston. La Konstitucio faras la Union aparta de, kaj supera ol, ĝiaj membrolandoj. Jure ĝi ŝanĝas la membrolandojn en provincojn.


La tielnomata “Eŭropa Parlamento” ne estas (aŭ estus) parlamento, ĉar ĝi ne rajtas fari leĝojn, altrudi impostojn, aŭ elekti registaron. La ĉefa leĝodona instanco de la EU (krom la malreprezentanta, nerespondeca Komisiono) estas ne la Parlamento, sed la Konsilio de Ministroj. Tio konsistas el 25 personoj, kiuj donas leĝojn al 450 milionoj da homoj. Ĝi kunvenas malpublike, sen televida vidpovo, sen ĵurnalista spektejo, sen spektejo por vizitantaj civitanoj, sen publike havebla protokolo. La ministroj de la malplipotencaj landoj timas oponi la proponojn de Germanio, Francio aŭ Britio, ĉar ili bezonos subtenon de la plejpotencaj landoj kiam ili etendos la manon almoze. Antaŭ ĉiu kunveno de la Konsilio, la reprezentantoj de Germanio kaj Francio kunvenas por decidi sian komunan politikon. Tiel ili kutime regas la tuton. Britio ĉefe rolas kiel marioneto por Usono.


En la Konsilio, la ministroj konspiras kontraŭ siaj popoloj. Reveninte al sia landa parlamento, ĉiu membro-ministro diras, ke la nova leĝo estas leĝo kaj ne povas esti ŝanĝita.


Brita ĉefministro Tony Blair diris (raportis la ekonomia ĵurnalo Financial Times, 11 Feb 2004), ke unu el la grandaj bonaĵoj de internaciaj institucioj, kia la Eŭropa Unio, estas, ke ili ebligas ekonomiajn reformojn, kiujn estus malfacile por politikistoj trapreni tra siaj landaj parlamentoj. Mi aŭdis irlandan eksministron konfesi same pri la EU en publika diskuto en 2002. Jen la maldemokratia esenco de la EU por politikistoj, kiuj deziras liberigi la grandegajn privatajn kompaniojn de la rajtoj, gajnitaj de la laboristoj kaj senpotenculoj per demokratia baraktado en periodo, kiam la laborista klaso estis pli forta, ol nun. La Unio ebligas ilin preterpasi demokration. La Unio estas iompostioma trafo kontraŭ demokratio.


La Konstitucio enhavas la ekonomian politikon de novliberalismo. Tiu politiko ne plu estus nur politiko, sed parto de la Konstitucio. Tio servas la bezonojn de la grandegaj, translandaj kompanioj kaj malfortigas laboristojn kaj malpotenculojn.


Ok membroj de la Konvencio pri la Estonteco de Eŭropo, kiu kreis la malneton de la Konstitucio, faris alternativan raporton. Ĝi diris, “La malneta Konstitucio kuras kontraŭe al ĉiuj demokratiaj principoj….La malneta Konstitucio kreas novan, centralizitan eŭropan ŝtaton, pli potencan, pli foran, kun pli da politikistoj, pli da burokrateco, kaj pli larĝa breĉo inter la regantoj kaj la regatoj.”


En la soveta epoko, la kapitalisma sistemo bezonis konkuri kontraŭ komunismo por la koroj kaj mensoj de homoj. Sed nun, en la post-soveta epoko, tiu bezono mankas, kaj kapitalismo povas esti pli kruela, pli vere kapitalisma. Demokratio baras tion, tial kapitalismo devas ataki ĝin. Ne perfekta sed tamen defendinda, demokratio, la disvolviĝanta kreaĵo de historiaj streboj de ĉiu popolo, troviĝas en la nunaj membrolandoj. Jen, do, la kialo por la traktato.


Jen grava demando : Kiu gvidos la kampanjon kontraŭ la traktato – la ŝovinistoj aŭ la internaciistoj ?


La longega traktato donas multajn kialojn por oponi ĝin. Elektu la vian !


Ne necesas, nun, ke ĉiaj oponantoj de la traktato konsentu pri kian eŭropan komunumon ni deziras. Nur necesas, ke ni ĉiuj laboru (kune, kiom eble) por nea rezulto en la landaj referendumoj kaj parlamentaj voĉdonoj.


Ĉiaj demokratoj oponu la traktaton. Voĉdonu “ne” !


el Sennaciulo, decembro 2004

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio