Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce 1-a kongresa bulteno
puce Fakkunvenoj kaj frakcikunvenoj
puce Soci-politikaj forumoj ktp.
puce 2-a kongresa bulteno
puce Postkongreso 06.08 – 10.08.2011
puce 3-a kongresa bulteno
puce Kongresa programo
puce Aliĝintoj
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2011
puce Raporto pri la Sat-kongreso el Radio Aktiva
puce Pri la kongreso en lokaj amaskomunikiloj
puce Fotoj pri la kongreso
puce Pri pasintaj kongresoj
puce Gazetartikolo 2011
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2011

Deklaracio

La 84-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kunvenanta en Sarajevo de la 30-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 2011, substrekas, ke ĝia statuto instigas la membrojn de SAT agadi sur diversaj terenoj. Ĉi-jare, la kongresa temo estis « Tutmondiĝo kaj naciaj fenomenoj ».

La Kongreso
 subtenas, akorde kun la agaddirekto de la sarajevaj esperantistoj, la proponon, ke la Eŭropa Konsilio proklamu Sarajevon, severe agresitan dum la bosnia milito kaj tamen plu sukcese multkulturan, eŭropa metropolo de kulturo en unu el la venontaj jaroj,
 kondolencas pro la korŝiraj okazintaĵoj de Oslo, Norvegio, kaj atentas pri la teruraj sekvoj de ĉia terorismo,
 skribis al la Ambasadoroj de Ĉinio, Pakistano, Rusio, Usono en Bosnio-kaj-Hercegovino por postuli ke la registaro de tiuj landoj subskribu kaj ratifu la Konvencion de Otavo, kiu malpermesas ĉiujn kontraŭpersonajn minojn, kaj la Konvencion de Oslo, kiu malpermesas iujn pafaĵoĵetojn el bomboj,
 skribis al prezidanto de Eŭropa Komisiono por peti, ke li intervenu ĉe sia oficistaro por esplori la eblecon pligrandigi la monhelpon al Bosnio-kaj-Hercegovino por ke ĝi povu atingi la tutan senminigon de sia teritorio en 2019,
 konstatas ke pligraviĝas la malfacilaĵoj kiuj rezultas de naciismo kaj kapitalismo interalie ekologiaj, vivkondiĉaj kaj ekonomiaj kiujn regule frontas homoj,
 konstatas ke la homoj kiuj devas pro tiaj kaŭzoj suferi la sekvon de la rabado de sia lando aŭ de milito fariĝas nenie dezirataj migrantoj,
konstatas danĝeron de la kresko de gasoj kiuj elvokas tutplanedan varmiĝon,
 konstatas ke la politikaj kaj financaj fortoj ne sufiĉe atentas la malbonajn konsekvencojn de la ekologiaj damaĝoj,
 atentigas pri danĝero de pritrakto de nukleenergio, kiu okazigas katastrofojn tuŝantajn la tutan mondon kiel antaŭ 25 jaroj en Ĉernobilo kaj ĉi-jare en Fukuŝimo,
 kontraŭas la iniciaton de registaroj bari la vojon al sociaj luktoj per subpremo de aktivuloj kiel interalie la serba registaro, kiu rekomencas sian senbazan proceson kontraŭ anarĥiistoj en Beogrado kun la celo apartigi ilin de la laborista klaso.

Gvidrezolucio

La 84-a Kongreso de SAT kunvenanta en Sarajevo inter la 30-a de julio kaj la 6-a de aŭgusto 2011,
 instigas la SAT-anojn raporti pri okazaĵoj en sia regiono kiel faris SAT-ano el Japanio pri la katastrofo en Fukuŝimo,
 plu instigas la membrojn al jarkomenca pago de la kotizo kaj al plej efika varbado de novaj membroj,
 invitas la Plenum-Komitaton organizi malfermitan konkurson por krei novajn varbilojn kiuj plej taŭge prezentu SAT kaj ĝiajn celojn,
 instigas ĉiujn SAT-anojn organizi SAT-kunvenojn dum ĉiuj landaj, regionaj aŭ fakaj kongresoj en kiuj ili partoprenos,
 instigas ellabori tekston por respondi en la retejo al la plej oftaj demandoj pri kio estas SAT, ĝiaj celoj kaj agadoj,
 bonvenigas la proponon krei artan fakon por efikigi la jam komencitan laboron de nunaj muzikistaj kaj artemaj SAT-anoj,
 refoje konstatas la efikan laboron de la Eldona Fako Kooperativa notinde pri la nun preskaŭ preta dokumentfilmo titolita Esperanto, plu instigas SAT-anojn mem partopreni en ĝia vivigo. Ĉiu SAT-rondo klopodu organizi minimume unu publikan projekciadon de la filmo, kaj laŭeble helpu la projekton per antaŭmendoj ĝis ĝia definitiva apero DVD-forme (espereble jarfine),
 proponas ke ĉiujare parto de la profito de SAT estu dediĉota al eldonoj per aparta kontero « Eldona Fonduso », provizore per EFK,
 invitas ĉiujn kamaradojn pli kontribui al Sennaciulo kaj al Sennacieca Revuo,
 plu instigas la kamaradojn kontribui al la SAT-retejo per sendado de materialo al ĝia respondeculo,
 invitas la Plenum-Komitaton daŭrigi kunlaboron kun IFEF,
 petas la Plenum-Komitaton zorgi, ke en la venonta kongreso la materialaj kongreskondiĉoj estu SAT-ecaj kaj la turismaĵoj klerigaj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio