sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










LA ALIAJ (el "ILI" de Bergiers)



Al la SAT’aninoj.


‘‘ Ci parolas al ĉiuj, uzu lingvon de ĉiuj komprenatan. Ne ekzistas ĉu noblaj aŭ malnoblaj vortoj ; nur ekzistas tiuj, kiuj diras aŭ ne diras precize tion, kion ili volas diri. Estu tutece en ĉio, kion ci faras, pensu tion, kion ci pensas, kaj sentu tion, kion ci sentas. Ke la ritmo de koro cia gvidu verkojn ciajn. La stilo ; ĝi estas la animo.’’
Romain ROLLAND.


Mizera perditaĵo de l’vivo, naskonta virino petis rifuĝon en hospitalo de la granda urbo. Post teruraj doloroj, ŝi naskis filineton kaj mortis. La monaĥinoj konsentis gardi la infanon. Oni ŝin nomis : Anĝelo. La peniga akuŝo estis kripliginta la infanon. Ŝi lamos.


Sen patrino ! Sen prizorganto observanta eĉ malgravan movon. Sen ĝojo, sen feliĉo ! De tempo al alia, nigra monaĥino alproksimiĝas. Sen karesoj, sen ridetoj. Ĉio estas malhela ĉi-tie. Kaj la voĉoj nur estas strangaj flustradoj, Krio iafoje kortuŝas. Ploregoj sufokiĝas.


La “ Aliaj ” ekstere kantas kaj ridas. Tiuj bruoj ĉi tie aŭdataj, similas kruelajn mokojn. Kelkfoje, aĵo senfine milda kaj plenharmonia pasas sub la fenestroj. Estante pli aĝa, Anĝelo scius, ke tio estis muziko.


Viroj en nigraj vestaĵoj forportas ion per drapo nigra kovritan. Tiuj kiuj eniras preskaŭ ne plu estas ĉi-mondaj.


Anĝelo kreskis en tiu medio. Ŝiaj unuaj jaroj ne konis tiujn promenojn en la publikaj ĝardenoj, apud la suno, la floroj kaj la birdoj. Nenia ludilo - por ŝin gajigi ; nenia bildo por ŝin distri. Ŝia ĉambreto kalkŝmirita estis nuda ; nur, krucifikso ornamis la muron. Tiu krucifikso, emblemo de l’ sufero, anstataŭis por ŝi patrinon. La infanaĝo akceptis tiun dion ; la junaĝo forpuŝos ĝin. Krima dio, pro kio ci kreis la Vivon, se ĉi lasta nur povas esti ploroj kaj rezignacio ? Pro kio ci ebligis tiun gravediĝon ? Ĉu Anĝelo nepre estas destinita viktimo ? Malnoblega veneno, ci permesis la malfeliĉon de milionoj da homoj. La scienco kaj la saĝo forĝas la glavon, kiu renversos cin. Kaj la hodiaŭa junularo batalas al detronigo cia.


Ĉio konsiderate, Anĝelo estas bona profito per la establo. Al ĉiu el Ia klientoj, ĉu kuracotaj, ĉu vizitantaj, la monaĥinoj kompateme montris la kriplan infanon, klarigante la devenon. Profunde kortuŝitaj estis tiuj sinjorinoj kaj laŭmode ili faris donacojn.

— Vi aĉetu por ŝi kelkajn dolĉaĵojn.


Senutilas diri, ke tiuj dolĉaĵoj neniam estis al ŝi donitaj. Neniam aŭdi amvorton. Ĉiam senti severan rigardon ! La batoj, la insultoj estas pli preferindaj ol tiu rigoreco.


Baldaŭ la infano estis dekdujara. La monaĥinoj okupis Anĝelon je diversaj laboroj. Porti la manĝaĵojn al la malsanuloj, elverŝi la malpurajn akvojn, brosi la ĉambrojn k. t. p.


Maldikaj kruroj subtenis malfortan korpon, kovritan per nigra robo, multe tro longa. Enprofundiĝintaj okuloj, intense esprimoplenaj, kie oni legis strangan melankolion, brilis en tiu kadavreca vizaĝo. Kiam tiu knabino pasis, lamante kaj kvazaŭ hontante, kompato neesprimebla estiĝis en vi. Kelkfoje ŝi ridetis. Tiam ŝi rememorigis pri la bildo de la katafalkoj.


Je la sojlo de l’ vivo, en tiu konfuzanta aĝo kiun ŝi trairis, kion ŝi pensis ? Kion ŝi esperis ? Ĉu la Vivo ? Ĉu la Feliĉo ? Ĉirkaŭ si, la Morto agis ; ŝi nur vidis suferantojn. Pro kio vivi kiam oni devas finiĝi sur tablo aŭ lito hospitala ? Kiam ne estis monaĥino en la ĉambroj, ŝi parolis al la malsanuloj. Ĉi tiuj plendis sin kaj ankaŭ ŝin. Iafoje, ili donis al ŝi kelkajn bombonojn. Ĝene ŝi dankis.


Konversacioj inter malsanuloj kaj vizitantoj logis ofte ŝian atenton. Oni parolis pri fianĉoj, pri amo, pri edziĝoj, pri akuŝoj. Ĉio tio estis nur enigmoj por ŝi. Kaj foje ŝi vidis sangon. La bestoj estas instinktoj. Ŝi nenion komprenis. Sen patrino, sen fratinoj, sen amikinoj ! Sola inter mortantoj ! Ĉu ŝi scios tion kio estas viro pri kio ŝi aŭdis. La religio tenis ankoraŭ sian viktimon. Dum tiaspecaj ekscitegoj, ŝi genue ĵetis sin je la piedoj de l’ Kristo en sia ĉambro. Ŝi ploris kaj poste preĝis.


Kaj nekonsciante, ŝi petegis :

— Dio mia, liberigu min...


Dio ne liberigis ŝin. La fermento de l’ Vivo agadis. Dio malantaŭeniĝis. La religio estas haltigilo por la infanaĝo, konsolo por la maljunaĝo ; ĝi estas senpova kontraŭ la mistera viriĝeco kaj kontraŭ la sana viraĝo.


II.


Sed ŝi devis labori. En tiu malbonodoranta atmosfero, la infano vivaĉas. Ŝi iras kaj reiras, trenante sian malfortan ostaron. Ŝia rigardo estas stranga, eĉ malbona. Malsanulo vokas ŝin, alia ĝemas. Plendoj, preskaŭ stertoraj, leviĝas el ĉiuj kuŝejoj. La Morto flugadas super la litoj. Ĝi observas Anĝelon.


Iafoje ŝi pasis tra la operacia ĉambro. Akra odoro surprizis ŝin. Sango makulis la aĵojn. En vazo ŝi duonvidis karnaĵon : tio estis mamo kiun oni estis detranĉinta de la lasta operaciitulino, ĥirurgiaj instrumentoj kuŝas diversloke. Dum infana sonĝo, mi vidis senprecizajn klingojn strange brilantajn. Tiuj iloj same impresas.


Iun tagon, alvenis juna virino, kiu devis esti operaciita je la ventro ; dudekjara ŝi estis kaj ŝia beleco estus feliĉiginta pentriston. La doloro pli delikatigis ŝiajn trajtojn. Viro altkreska kaj forta estis ŝia amiko. Tre ofte, li venis ĉe ŝia lito kaj ambaŭ elverŝis larmojn. Vortoj ankaŭ estis interdiritaj. La fraŭlino aŭdis konversacion. Tiuj vortoj superis : amo, aborto, mizero, edziniĝo. Ŝi komprenis ; ŝi estis dekkvarjara.


Tiun vesperon ŝi ne rigardis la krucifikson. Ŝi sin ĵetis sur sian litaĉon. Ŝiaj pugnoj fermiĝis. Ŝi mordis sian kapkusenon. Ŝia tuta korpo tremis. Varmaj larmoj sekvis.


La religio estis farinta novan viktimon. Anstataŭ starigi la fundamenton de amo universa kaj potenca, ĝi sekigas la animojn. La religio, patrino de la stultaj kutimoj ĉi mondon regantaj, permesas ke milionoj da infanoj eniĝas la vivon sen ia seksa kono. La multaj malnoblegaj dekliniĝoj estas kaŭzataj de la religio. Ĝi volas neebligi la sanan amon, aŭ pli ĝuste la laŭnaturan funkciadon de la seksaj organoj ; ĝi kreas malsanecajn statojn. La gepatroj aŭ la parencoj kunkulpas. Ili kredas siajn infanojn ĉastaj kiam ĉi lastaj estas jam nur junaj malvirtuloj hipokritaj. La lernejo nenion diras al la infano pri ĝiaj organoj kaj la leĝo helpas la religion malpermesante al kuracistoj ĉiujn peradojn. La junularo devas scii. La scienco alportas certajn rimedojn.


‘‘ Dio benas la multanajn familiojn ’’ Multaj kapitalistoj pagas ankaŭ monkompenson laŭ la naskoj. Eĉ la reĝoj faras tion. Ni, proletoj, devas naski malmultajn infanojn, por ke ni povu konvene nutri ilin kaj por ke ili ne estu tiom mizeraj kiom ni. Ni akiru seksan edukadon kaj ni ne malebligu al iuj organoj funkcii laŭnature. Revolucio estas nepra. La serĉo pri la patreco devas esti lojale plenumita. La infanoj portu la nomon de sia patrino, kaj ne de sia patro. Sed ĉefe ni dekretu devigan la seksan edukadon, por ke la morgaŭaj amantoj povu senriske interdoniĝi. Morgaŭo estus multe pli vivinda ol hodiaŭo. La prostitucio ne plu ekzistus. Kaj la virino estus liberigita kaj ne plu sub la arbitro de la religio, de la timo aŭ de la viro kiel nuntempe.


Kion ni atendas por fariĝi sinceraj ?


Anĝelo ploregis sur sia lito. Ŝi pensis pri la “ Aliaj ”. Ŝi arde deziris malprecizaĵon. Dio mortis en ŝi. Nun la vivo allogis ŝin. La malĝojiga sonorilo anoncis meson. La kapon mallevitan, la manojn kunmetitajn, monaĥinoj trairis la koridorojn. Ili iris aŭskulti tiun dion, kiu ne plu ekzistis por Anĝelo. Kaj ĉi lasta sin demandis, ĉu tiuj virinoj ankaŭ estis travivintaj tiajn situaciojn. Romano konstruiĝis en ŝia fantazio. La heroo estis junulo bela kaj fortika, iom similanta tiun, kiun ŝi estis vidinta apud la juna malsanulino. Ŝi revis pri mildaj karesoj, pri amemaj kisoj, pri konfuzantaj ĉirkaŭprenadoj, pri strangaj voluptoj kaj pri neesprimeblaj feliĉoj. Ŝi forgesis, ke ŝi estis malbela kaj kripla, ke ŝi estis enfermita por longa tempo. Ŝi poste sentis sin malboniĝi ; ŝi malamis la monaĥinojn kaj ŝi estis preta por malbeni tiun, kiun oni diris senfine justa kaj bona, kaj kiu toleris tiajn maljustaĵojn. Ekstere rido eksplodis. Pro kio ekstere ridoj kaj ĉi tie nur ploroj ? Ĉu la peza pordo de la hospitalo estus la limo inter la feliĉo kaj la malfeliĉo ? Ŝi rekonsciiĝis kaj pensis pri la mortintoj. Pri sia patrino, viktimo de la abomeninda reĝimo. Pri sia patrio ! Kaj ideosekvo venigis ŝin al konkludo jena : ke ŝia patro ne estis kulpa. Ŝi supozis alian kulpanton, grandan Kulpanton. Ŝi ne sciis, ne konsciis ke ĝi estis la socia ordo bazita sur malnoblegaj religioj. Poste, la ekstero refoje aŭdigis sin, ŝi deziris ĝin. Kion ŝi farus ekstere ? Vivi ! Ŝi opiniis, ke la nigra mizero kiu atendis ŝin estus pli tolerebla ol la abomeninda kvieteco ĉi tiea.


Kaj, iun vintran vesperon, dum la unua neĝo malĝoje falis, dekkvinjara fraŭlino eliris nigre vestita. Ŝi forlasis sian tombejon. Ŝiaj delikataj membroj tremis, sed ŝia rigardo estis fajreca...

Sama rubriko :


puce Enkonduko al la reta eldono de ILI de Bergiers (fare de Vinko Markov)

puce Enkonduko al la originala eldono "ILI" de Bergiers (fare deDimitriv SNEĴKO)

puce Antaŭparolo de la aŭtoro Bergiers pri "ILI"

puce NIGRA KIRMESO (el "ILI" Bergiers)

puce STRIKA SCENO (el "ILI" de Bergiers)

puce GARDOSTARANTA (el "ILI" de Bergiers)

puce FORIRO (el "ILI" de Bergiers)

puce LA ALIAJ (el "ILI" de Bergiers)

puce SUFERI (el "ILI" de Bergiers)

puce MALLIBEREJOJ (el "ILI" de Bergiers)

puce BATALOJ (el "ILI" de Bergiers)

puce ESPEROJ INTERMITAJ (el "ILI" de Bergiers)

puce VOĈOJ (el "ILI" de Bergiers)




Supren