Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 02an de aŭgusto
puce La 04an de aŭgusto
puce La 05an de aŭgusto
puce La 10an de aŭgusto
puce La 12an de aŭgusto
puce La 15an de aŭgusto
puce La 16an de aŭgusto
puce La 17an de aŭgusto
puce La 21an de aŭgusto
puce La 26an de aŭgusto
puce Viajn mesaĝojn al lernantoj

La 12an de aŭgusto

Naŭ legantoj sendis al mi kuraĝigan mesaĝon por lernantoj de Tooni. Mi tradukis tiujn kaj sendis al s-ino Takadate, kiu aperigos tiujn en la venonta informilo de la projekto. Mi atendas pli da mesaĝoj de vi, sinceraj legantoj.

S-ino Hasegaŭa, suferanto

Mi nun perparas min por translokiĝo al la domo de mia forpasinta patrino. Por tio unue mi devas forigi posedaĵojn de miaj gepatroj. Grandajn aparatojn kaj meblojn mi jam sendis al suferantoj, kaj pri tio mi jam skribis en mia raporto, sed restas aliaj malgrandaj aĵoj, ekzemple kesto da kudrilaro. Tiuj, kiuj ĉion perdis, eble bezonas tiajn aĵojn, sed antaŭ ol sendi tiujn, mi volis konfirmi tion al s-ino Takadate. Tamen ŝi ĉefe kontaktas kun la lernejo kaj ne havis rektan kontakton kun suferantoj tie, do ŝi sendis al mi unu adreson. Mi telefonis al tiu virino, nomata Hasegaŭa, kaj mi ricevis jenajn informojn :

Preskaŭ la tuta vilaĝo estas detruita de la cunamo, tial la vilaĝanoj bezonas ĉion. Ekde la atako de la cunamo la vilaĝo estis izolita dum 2 semajnoj. Poste venis manĝaĵoj, sed tio estis, komence, po unu jampreta vermiĉelo, kaj poste po 50 centilitrojn da rizo por unu vilaĝano.
Nun mi loĝas en la provizora domo ekster la vilaĝo kun mia filo 14-jara (ŝi ne menciis pri aliaj familianoj). Li volas eniri en superan mezlernejon en la ĉefurbo Morioka, celante, ke li fariĝu sciencisto aŭ kuracisto. Post la cunamo mi estis malespera, sed mi ekrimarkis, ke tio solvos neniun problemon, do mi decidis ne retrorigardi sed nur antaŭenvidi por mia filo.

En mia koro fontis emon helpi ŝian filon. Mi faris pakaĵon, en kiun mi metis kudrilaron, tasojn kaj, krome, 6 anglalingvajn librojn. Du el ili estis “Naŭsika en la valo de ventoj” kaj “Lapjuta, la ĉiela Kastelo” tradulkitaj de mi el samtitolaj, famaj animaciaj filmoj de reĝisoro Mijazaki Hajao. Mi estas certa, ke tiuj libroj kuraĝigos la filon de s-ino Hasegaŭa.

Persikoj de Fukuŝima

La gubernio Fukuŝima estas fama pro diversaj bongustaj fruktoj, sed ĉi-jare fruktoj el Fukuŝima tute ne vendiĝas. Mi legis tiutemajn artikolojn en ĵurnaloj, kaj rememoris, ke fratino de mia amikino en Fukuŝima produktas persikojn. Mi telefonis al ŝi kaj sciis, ke ankaŭ ŝia fratino estas en maltrankvilo kaj malespero. Por helpi mian amikinon kaj ŝian fratinon mi tuj mendis 3 kestojn da persikoj por mi, mia filino kaj mia amiko. Mia amikino diris, ke ŝia fratino, kiu estas tre forta kaj neniam ploris, larmis pro ĝojo. Hieraŭ unu kesto kun 20 rozkoloraj persikoj atingis min kaj mi ĝuis tiujn matene kaj vespere.
Manĝante la persikon, unu ideo aperis en mia kapo : sendi persikojn al s-ino Hasegaŭa, suferanto de la cunamo. Tiamaniere mi povos helpi kaj kuraĝigi samtempe du suferantojn : suferanto de la nuklea akcidento kaj suferantoj de la cunamo (s-ino Hasegaŭa certe disdonos la persikojn al aliaj suferantoj).
Hodiaŭ mi ricevis telefonon de s-ino Hasegaŭa. Ŝi ripetis “dankon, dankon. Mi bedaŭras, ke mi ĝenas vin pro la helpo”. Tio estas tre japaneca dankmaniero pri la bonkoro de aliaj homoj, sed por mi helpi ŝin estas granda ĝojo. En Japanio estas frazo : Otagai-sama, kiu estas simple tradukita “Ni devas helpi reciproke” en Japana-Esperanta Vortaro, sed ĝi pli ĝuste signifas, ke “nun vi hazarde suferas, do mi helpas vin, sed iam ajn mi povos suferi, kaj tiam vi certe helpos min. Nia sorto ne estas certa, tial ni devas helpi unu la alian.” Mi nun plenumas tiun saĝan vorton, kaj mia koro estas plena de ĝojo.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio