Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Enkonduko al la reta eldono de ILI de Bergiers (fare de Vinko Markov)
puce MALLIBEREJOJ (el "ILI" de Bergiers)
puce BATALOJ (el "ILI" de Bergiers)
puce ESPEROJ INTERMITAJ (el "ILI" de Bergiers)
puce VOĈOJ (el "ILI" de Bergiers)
puce Enkonduko al la originala eldono "ILI" de Bergiers (fare deDimitriv SNEĴKO)
puce Antaŭparolo de la aŭtoro Bergiers pri "ILI"
puce NIGRA KIRMESO (el "ILI" Bergiers)
puce STRIKA SCENO (el "ILI" de Bergiers)
puce GARDOSTARANTA (el "ILI" de Bergiers)
puce FORIRO (el "ILI" de Bergiers)
puce LA ALIAJ (el "ILI" de Bergiers)
puce SUFERI (el "ILI" de Bergiers)

SUFERI (el "ILI" de Bergiers)


Al Otto Stöber.


I.


Ili estis kredintaj ke la milito finiĝos je la Kristnaskiĝa Tago, sed ĉar la milito ne ankoraŭ estis finita je la sekvanta Kristnaskiĝa Tago, oni eksentis angoron, ĉar oni senkonscie antaŭopiniis ke la milita venko ne ĉion konkludos kaj ke ĝi estos sekvata de longdaŭra periodo mizera.’’
F. E. SILANPAA.


Li sidas apud la hejtilo. Obsedaj pensoj kaptas nekontraŭstareble lin. Pro kio do vivas tiel malfeliĉegaj homoj ? Pro kio ekzistas tiu senjusteco kiu volas ke estaĵoj senĉese suferegu dum aliaj per samaj materioj estigitaj senfine amuziĝu ? Ilia ĉefa amuzo estas la vidado de l’ploroj aliulaj. Pro kio ? Pro kio ? La dolorantan kapon inter siaj du pugnoj, la senbrilan rigardon, fiksatan al la nigra poto de la hejtilo, li profunde pensas... kaj kelkfoje varma larmo falas sur lian eluzitan pantalonon. La pasinto kun timiga precizeco revenas al li... Estas kvazaŭ sendorma terursonĝo. Ha ! tiu milito senglorega kaj hontiga ! Ha ! mia Johanino mortinta ! Kaj ci ho ! milda Karlĉjo ! Pro kio vi forflugis ? Pro kio en tiu kruela soleco mi devas suferegi ĉi tie ?


Estas kristnaska vespero...


La tuta vilaĝanaro festegas. La drinkaĵoj ruĝigas la vizaĝojn de la kunestantaj kruduloj. Polkoj sekvas valsojn. Ĉiuj dancas ; la geamantoj flamiĝantaj kelkfoje apartiĝas por sin surbuŝe interkisi. Iafoje, la knabegoj, kuraĝigite de la provokantaj rigardoj de la belulinoj, riskas enprofundigi siajn dikajn manojn en la korsaĵon de la inoj, por palpi tiun delikatan karnon, tiel eligante el la plenkarnaj gorĝoj, ĝukrion. Oni ne sin ĝenas ! Kaj la maljunaj ne abdikas ; male, ili estas la plej fervoraj. Kiaj viroj ! Eble en la nokto, kiam ĉiuj estos ebriaj, pluraj el ili trafos okazon por rehejmiĝi kun virino, ne forgesante fari al ŝi infanon. Oni ĝojegas. La melankoliaj gurdoj bruegas en pluraj drinkejoj : sed tamen la akordionoj regas. Ĉiuj drinkomajstroj dungis akordioniston kiu dancigas la ĉeestantaron. Li nur interrompas sian ludadon por engluti glasegon da forta biera aŭ glaseton da “juniperbero”. Dancu ! Ĝoju ! Estas la Kristonasko !


Li sidas apud la hejtilo ; la krioj, ridoj kaj bruado de la festego atingas lin kvazaŭ insultmokoj. Kiam oni suferas, oni opinias ke la aliaj, kriantaj kaj ridantaj, krias kaj ridas intence por montri sian kontenton pro nia suferado. Ha ! la homa koro. La aliulaj ridoj estigas niajn larmojn kaj subite la malĝoj-larmoj fariĝas koler-larmoj. Oni koleras kontraŭ ĉio, kontraŭ ĉiuj, sed precipe kontraŭ tiuj, kiujn la malfeliĉego ne trafas. Sed la kolero estingiĝas ; la larmoj fariĝas pli oftaj. La pasinto denove aperas kun terura precizeco.


La pasinto ! La milito !


II.


La infanaĝo ! Kiam libere oni kuras tra la vastaj kampoj, kiam oni ruligas sin sur la verdaĵoj, kiam oni ludas, ĉiam ludas... Poste, kiam dudek jaroj forpasis, oni kelkfoje rememoras pri tiu ĝoja tempo (ĉefe kiam oni treege suferas, oni pensas pri tiutempaj ĝojegoj). Oni revidas en sopira revo la dikventran instruiston kun sia duonbasa voĉo, kun siaj okulvitroj sur sia ruĝa nazego... Kaj kiajn amuzajn farsojn ni faris al li ! Kiam en lian inkujon ni metis dikan majskarabon, kiam lernanto kaŝis lian ĉapelon ! Liaj bluaj koleroj ankaŭ reaperas al ni, sed iom malpli timigaj. La lernejo estis bela ĉambrego, ornamita per multaj lernigaj bildoj diverskoloraj. Larĝaj fenestroj permesis al la freŝa aero ondege eniri. Kaj vintre alta hejtilo zumadis varmigante la atmosferon. El la lerneja epoko io vivas pli intense ol ĉio ajn en ni : Estas la ludoj. Kiel precize ni memoras pri la aropaj ludoj en la vastega korto de la lernejo ! Tri maljunaj tilioj etendis siajn foliokovritajn branĉojn ombrumante la tutan korton. Kaj tiam ni deziris esti pli maljunaj. Ĉu la vivo ne estas strangaĵo ? Kaj, nun, en la senfineco de nia suferado, tiuj momentoj aperas al ni kiel fantaziaĵo. Ĉu la infanaĝo estus la fantazia parto de nia vivo ?
Bone ni spertas pri tio, kiam (laŭdezire) forIasinte la lernejon, ni eklaboras. Nelongdaŭra tempo pruvas tuj ke ni ĵus estas falintaj el la fantazio en la realecon de l’ vivo. Kia ŝanĝo !


Sed flanke de la memoraĵoj pri la lernejo, ni ankaŭ konservis la aspekton de la tiutempa hejmo. Eĉ tiu memoro estas tre vivanta en ni. Ĉiuj objektoj, eĉ la plej malgravaj, gardas sian formon en nia spirito. Ekzemple : la horloĝo kies montriloj estis iom malrektaj, la seĝo truita, la kafokruĉo multenhavanta, la spegulo fendita...


Arturo pensas pri la beleta farmobieno aparteninta al liaj gepatroj. En apuda arbareto li ofte iris ludi. Kiel li amuziĝis kiam li prenis fringojn per kaptilo ! Se la birdo estis ino, li forlasis ŝin ; sed kiam estis vira fringo, tiam li ĝojege saltis. Ho ! la birdo kantados ! Pro kio fari tion ? Li pensas pri la muroj per kalko ŝmiritaj, pri la ruĝa tegmento. La bestoj ankaŭ ne mortis en lia imago. Li plej bone memoras pri la bojanta hundo Leono, deziranta esti malligita. Pro kio dika ĉeno malebligas ĝin trakuri la senlimajn kamparojn ? Kaj subite la bovino Rozo montras sian kapon aŭdigante longan blekon... Multaj aliaĵoj ankaŭ...


Li sidas apud la hejtilo. Li ne moviĝas. Liaj obsedaj pensoj malantaŭen rigardas. Sed tiuj sendaŭraj ĝojojaroj pli sentigas la estantan suferon.
Por li, la infanaĝo ne estis longa. Kiam li estis dekunujara, oni faris el li brikiston.


III.


Multaj metioj estas dolorigaj. Estas neeble ke ekzistas laboro pli laciga ol tiu de la flandra brikisto. Por plenumi tiuspecan laboron, vere, la homo bestiĝu. Kiam la suno (kiun la ceteraj homoj tiel ŝatas !) plej ege varmigas la tutan naturon, tiuj malfeliĉaj laboristoj devas resti en la plena sunumo apud fornego kuiranta argilon. Tie estas terure varmege. La kutima labortago estas dekduhora, kelkfoje, ĝi estas dekkvarhora. Solan vestaĵon oni ne ecas konservi ; tutnudaj estas la laboristoj. Virinoj kiuj helpas vicigi la brikojn, ankaŭ estas apenaŭ kovritaj. Inter ili, laboras knaboj dekjaraj nenion konintaj antaŭe pri la homkorpaĵo. Estas memkompreneble ke tiuj infanoj frumaturiĝas.


Estas fakto facile rimarkebla : preskaŭ ĉiuj brikistoj laborantaj en Francio estas flandranoj. Ĉu tio ne sufiĉas por pruvi ĝis kia grado la malklereco regas en tiu malfeliĉa landeto ? Ĉiujare miloj da flandranoj devas forlasi sian hejmon por iri eksterlanden, ĉar ilia lando estas tro loĝata kaj ne havas sufiĉan nutraĵon por ili !


Arturo, la heroo de nia rakonto ankaŭ fariĝis brikisto. Post kvin jaroj da tiu metio li estis viro. Eĉ fortikulo. Ĉiujare li revenis en la landon por tri monatoj dumvintraj. Ĉiuj jupoj deziris lin. Kaj pluraj el ili senĝene provokis lin per flamplenaj rigardoj... Ilia volupta rideto diris la tuton, oferis ĉion kaj petegis karesojn... Kia dezirinda viro ! Ho ! en ama unuigo kun tiu Arturo ! Jen estis la pensoj de la virinoj. Samtempe en li naskiĝis stranga sento : la amdeziro. Kaj inter la multaj dezirantaj fraŭlinoj li elektis Johaninon, la servantinon de la farmisto Panhavanta. Laborema, afablega, bonkora, ŝi estis la ideala edzino. Sed tro juna li estis por pripensi tion.


Kiel estis deziriga tiu Johanino. Kia senlima ĉarmo ! Kia karno ! Je krudulo, kiel nia Arturo, tiu argumento estis efikoplena. Kiam blovondo levetis ŝian jupon, kruroj belformaj montriĝis. Ŝiaj brakoj estis firmaj kaj fortaj kiel tiuj de viro. Kitelo permesis vidi la dikajn mamojn, plenigantaj ĝin. Tra la kitelo oni vidis du ĝuigajn mampintojn. Luma rido briligis ŝian vizaĝon. Vere, Johanino estis dezirinda virino. Kia amaĵo kun tiu karno ! La unuan fojon, kiam ili interŝanĝis kison, Arturo estis deknaŭjara. Johanino estis dudekjara. Ĵaluzinda geduo ! Duonmorto unuigis ilian ĝuspasmon. Iom poste, Johanino sin sentis graveda ; kaj ses monatoj poste Arturo ŝin edzinigis.


Kaj infano venis. Knabo ! Neniam Arturo sin sentis tiom feliĉa, kiom en tiu momento kiam oni diris al li : Estas knabo !


Mildan nomon ili donis al tiu plensana infano : Karlo. Sed ĉiam oni diris al li Karlĉjo. Ŝajnis infano naskita por esti feliĉa kaj feliĉiga. Sed ho ve !


IV.


Li sidas apud la hejtilo, La feliĉa tempo ĵus pasis en lia memoro ; kaj, nun, kio restas el tiu feliĉo, el tiu bela kaj bona Johanino ? El tiu ĉarma Karlĉjo kaj el lia loga rideto ?


Li ne moviĝas. Li restas, la kapo inter la pugnoj, la rigardo fiksata al la poto de la hejtilo, pensante pri la terura kaŭzo de lia suferado : La Milito. Ha ! tiu milito, tiu kruelega milito, ellaboraĵo de tiuj kiuj grase vivadas en brilegaj palacoj kaj kiuj ne kapablas ami iun Johaninon aŭ adori iun Karlĉjon ! Ha ! senkoraj krimuloj. Multforma sento regas lin : revolucia ondego ŝveligas liajn vejnojn. Li ne svingas sian dikan pugnon sed... li ploras. Trovasta, verdire senlima, estas lia malfeliĉo... Lin forlasis la nepra energio. Plori ! Li nur scias plori.


Ho ! morto venu al mi.


En salika lulilo ripozis la karno de lia karno. Sesmonata ĝi estis kiam atingis lin la ordono de la Milita Ministrejo, deviganta lin tuj sin direkti al Antverpeno por soldatiĝi.


4-an de aŭgusto 1914. Ha ! neevitebla tago.


Ĉiuj preĝejoj aŭdigis la funebran sonoradon. Al la standardoj ! estis la ĝenerala alvoko. Kaj la maljunaj incitis la junulojn... Sed !... La patrinoj, la edzinoj, la fianĉinoj forlasotaj ploris...


Defendi sian patrujon ! Kaj oni obeas... kantante por ne ploreksplodi.


Ha, terura momento !


Pro kio, pro kio ? Baldaŭ sango...


Kaj la patrinoj, la edzinoj, la fianĉinoj, la infanoj kondukas siajn filojn, edzojn, fianĉojn, patrojn al la stacidomo. Ĉiuj kunportis manĝaĵojn, vestaĵojn k. t. p. Neforgesebla estas por ni tiu horo, tiu horo de la adiaŭoj. Ĉiuloke krioj :



— Atentu ! Skribu ofte !


Ili ne respondas.


Tut, tut... La vagonaro foriras... Ĉiuj svingigas sian naztukon… kaj poste per ĝi oni sekigos la plenlarmajn okulojn.


Johanino, portante sur sia brako Karlĉjon ankaŭ estas tie. Adiaŭon !


Plennuba estas la estonto ŝia.


La Milito. Foriri tien. La kanonoj. La alvokantaj sonoriloj. SOLDATO. La ĉefoj esperigis nin pri tuja fino, pri rapida venko. Ili parolis pri tiu milito kiel pri plezuraĵo, kiel pri malserioza manovro. Sed al okuloj niaj, ĉio subite malboniĝis... Kaj la buĉado komencis. Junuloj multnombraj jam mortfalis sur la vastegaj batalejoj. Ni estis ĵetitaj en tranĉeoj. Ni estis la forto kaj la nombro, kiel estis do eble ke ni ne ribelis pro tiu teruraĵo ? Kial ni obeis ? Ni oferis nian vivon por interesoj malniaj. Grandaj promesoj decidigis nian jam preparitan volemon al milito. Blindigitaj ni estis : la gazetaro per multjara mensogado estis veneninta nian pensadon. Ni memoferis nin. Ĉiujn rimedojn, niaj gvidantoj estis uzintaj por nin prepari al la milito : la pastroj, la sportoj, la festoj... La longdaŭraj labortagoj ne estis permesintaj al ni laŭgrade evolui kaj komprenemi... Kvazaŭ bestoj... La kugloj mortigis. Kaj ni marŝis senribele kaj sentime kiel plenumante ĉiutagan taskon.,. Eĉ kelkfoje ni kantis... KANTI. Jes, ni kantis... Kaj por kantigi nin, ĉio estis uzita... ĉefe Reĝo-Alkoholo. Ni marŝadis... ni kantadis... La ŝafaro iranta al la buĉejo... Kontrasto rilate al la finita vivo hejma ! Virino kaj bubo forlasitaj, sen vivrimedoj en invadita lando. Ĉu revidi estis esperenda ? Ni nur malofte pripensis tiujn malĝajaĵojn. Kiel frenezuloj ni batadis, mortigis... Ni forpelis ĉion el nia pensado pri nia estinta vivo. Ni militis... Laboristoj mortis multnombre kredante je tiu absurdaĵo : la patriotismo ! Ili falis por la reĝo aŭ por la imperiestro ; ili fordonis sian sangon por iu aŭ por alia trusto... Kaj dum tiu tempo super la batallimoj, financistoj, industriistoj el malamikaj landoj estigis la bazojn de vasta ekonomia organismo. Ili renkontiĝis sur neŭtralaj teroj ; ili manpremis, aĉetis, interŝanĝis, decidis diversaĵojn. Ili trinkis je la sama tablo la saman ĉampanon. Kaj la laboristoj kiel naturaj malamikoj sin interfrapis reciproke. Anstataŭ per forta voĉo, impona voĉaro, ekkrii : “ Proletoj Unuiĝu ”, ili kiel ĝue frapis sian samklasanon. Ne sola reĝo, prezidanto aŭ princo mortis pro vundoj, superaj oficiroj malmultaj formalaperis sed eble pro maljuneco aŭ pro malvirtemo ; kaj kiom da tiu juna karno laboristeca restis sur la kadavrejoj !! Kaj kiom da aliaj proletoj kripligitaj.


Dum la kelkaj jaroj kiujn mi travivis en la lernejo, la instruantoj eluzis multan tempon rakontante al ni pri heroaj epizodoj historiaj. Niaj junaj koroj estis artifike superplenigitaj per tiu batalemo, tiu egoismo, tiu vaneco, tiu tiraneco de la koncernataj herooj. Ĉiu el ni admiris ilin kaj tute speciale Napoleonon. Eble baldaŭ en la lernolibroj oni povos legi pri Ia admirindaj reĝoj, pri la heroa Hindenburg, pri la genia Foŝ ! Belaj vortoj ! Hipokriteco !


Kaj ni, partoprenintoj de tiu monda dramo, konscias pri la fakto. Heroaĵoj ne plu ekzistas por ni ! Sed ĝis la vivfino fluegos ankaŭ niaj okuloj sangrivero ! Tiuj riveroj kiel Izero, Somo, Marno, Meŭzo, k.a. ne plu enhavas laŭ ni akvon, sed sangon. Ĉiam en nia memoro restos tiuj kadavraĉoj apud kiuj ni restadis en la malsekaj tranĉeoj. Ha ! tiu milito, tiu kruelega kaj maljusta milito ! “ MILITO ”. Kvarjara krimado.


Ni, batalintoj estas nenio. Sed vi, senkuraĝaj generaloj kaj princoj aŭ reĝoj, vi, senkoraj superaj oficiroj estas ĉio. Neniam vi militis evidente. Dum ni mortadis en la batalejoj, vi festadis en la apudaj urbegoj. Vi laŭjustece ricevis multkolorajn dekoraciojn. Viaj nomoj brilos en la historio, ankaŭ glorkronitaj. Vi, kies titoloj estas caroj, imperiestroj, reĝoj vi, ĉiulandaj generaloj, vi estas nur krimuloj. Sed oni vin konsideras kiel heroojn. Ni nur estas sennomindaj bestaĉoj. Vi prenis ĉion el ni. Vi prenis de ni, nian liberecon, nian vivamon, nian ĝojon.


Malbonon al vi, malhomoj !


(Edzino mia - Karlo Kara -).


La milito finiĝis. Ĝojo intensa invadis niajn estaĵojn. Ni subite forgesis la fratojn, la amikojn mortintajn. Ni sopiris al la hejmo. Kioma ĝojo al Johanino. Kaj ci, Karlo, estas certe nun altkreska...


Ĝojege ni paŝis. Ne estis vagonaroj. Piede por laŭvice eniri triumfe en la diversajn rekonkiritajn urbojn. Ni senpacienciĝis. La popolo aplaŭdis nian paradon. Florojn al ni ĵetis... Kiel por iri al la milito, revenante el ĝi ni kantas. Oni ĉiam kantigas la homojn por forgesigi ilin pri ilia reala situacio... Drinkaĵoj ankaŭ estis disdonitaj. Ni ĝojis ! Ha ! ha ! ha ! ni ĝojadis !


Denove oni blindigis nin. La Milito Finita ! Sed kia rezulto ? Kiu recevos la profiton de tiu batalo ? Silentu, soldato ! Ne prizorgu morgaŭon. Hodiaŭ estas la fino de la milito, ci ĝoju, ci drinku... Ni ĝojis, ni ridis, ni kantis kaj ni drinkis...


La kilometroj estas finpaŝitaj. Jen la vilaĝo. La preĝejaj sonoriloj ĝojege tintadas kaj el ĉie alvokoj, aplaŭdoj, ĝojkrioj... Ni estas kvar… Kaj ni estis foririntaj tridekope antaŭ kvin jaroj...


V.


Kiam la vagonaro estis forportinta al Antverpeno ŝian karan Arturon, Johanino rehejmiĝis. Kiel malplena estus la domo estonte ! Kaj ŝia senlima amo al Arturo kuniĝas kun tiu al ŝia infano, kreante egan forton. Ŝi laboregos por ebligi al sia infano vivi, ĉar ne ekzistas monprovizo. Cetere tiu milito ne estos longa.


Sed apenaŭ du semajnojn post la militdeklaro, la unuaj malamikaj soldatoj eniris la vilaĝon. Kruelegaĵoj...


La soldatoj rajdantaj tenis en la mano siajn ŝarĝitajn revolverojn. Subite kuglo direktita el iu fenestro atingis je la kapo la komandanton. Mortinta li estas.


Kia alarmo !


La leŭtenanto ordonas la halton. Li venigas la urbestron kaj devigas lin kunigi ĉiujn loĝantojn el la dek domoj el kiuj konsistis la kvartalo. Oni bruligas la domojn. La loĝantoj devas esti mortpafitaj, Nur la infanoj restos.


Tridek personoj laŭvicigitaj. Dek soldatoj devas ilin mortigi. Du el ili rifuzas plenumi la ordonon. Tuj la leŭtenanto mortpafigas tiujn du heroojn, tiujn verajn heroojn ! Kaj poste la tridek personojn trafas la kugloj, malgraŭ la petegantaj krioj de la sendefendaj virinoj kaj maljunuloj.


Johanino falas. Mortinta.


La junan Karlon, la administracio metis en infanejon, en apuda vilaĝo. Pro nesufiĉaj zorgoj li mortis la 26an de septembro 1916.


Nun tutsola li estas en tiu ĉi mondo. Sola apud tiu hejtilo, dum la aliaj ĝojegas, drinkas, amuziĝas, amaĵas...


En la najbaraj drinkejoj, la bruego, la dancado... Junaj kaj maljunaj ne forlasas sian parton al la hundoj.


Estas kristnaska nokto...

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio