Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce 1-a kongresa bulteno
puce Fakkunvenoj kaj frakcikunvenoj
puce Soci-politikaj forumoj ktp.
puce 2-a kongresa bulteno
puce Postkongreso 06.08 – 10.08.2011
puce 3-a kongresa bulteno
puce Kongresa programo
puce Aliĝintoj
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2011
puce Raporto pri la Sat-kongreso el Radio Aktiva
puce Pri la kongreso en lokaj amaskomunikiloj
puce Fotoj pri la kongreso
puce Pri pasintaj kongresoj
puce Gazetartikolo 2011
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Gazetartikolo 2011

Ĉiujare la proponkomisiono estas taskita pri redaktado de gazetartikolo, kiu povu esti tradukita, adaptita kaj sendita al diverslingvaj laboristaj gazetoj kun la kongresa deklaracio. Komplementoj, korektoj kaj sugestoj pri la ĉi-suba propono plu estas bonvenaj, same kiel informoj pri reagoj levitaj de ĝia dissendado.

SAT-kongreso en Sarajevo

Ĉi-jara, la 84a SAT-kongreso, okazis inter la 30a de julio kaj la 6a de aŭgusto en Sarajevo, la ĉefurbo de Bosnio kaj Hercegovino, kie iam okazis la terorisma ago, fariĝinta preteksto por la unua mondmilito.

Ĝi estis ne tro multnombra (ĉirkaŭ 70 partoprenintoj), sed tre bone organizita (ĉefa danko pro tio al la loka preparkomitato) kaj saturita de diversaj kaj altnivelaj programeroj, interalie :
 seminario pri la kongresa temo “Tutmondiĝo kaj nacia fenomeno”, kiun majstre gvidis prof. François Lo Jacomo. Kelkaj subtemoj levitaj tie estis lingvorilataj : la senco kaj efektiva praktikebleco de lerneja instruado de infanoj en ties gepatra lingvo, la pluvivoŝancoj de malgrandaj lokaj lingvoj, instruado de nelingvorilataj lernobjektoj per la angla lingvo en neanglalingvaj landoj, alternativoj al fruaĝa instruado de la angla – aferoj, pri kiuj Esperanto-parolantoj ĝenerale havas tre diversajn opiniojn ;
 prelegoj pri lingvaj aspektoj de operaciaj sistemoj (Samir Ribić), pri la sorto de fervojoj kaj fervojistoj antaŭe kaj nun (Pavlin Boevski), pri kinezoterapio (Vito Markovo) kun akompanaj praktikaj ekzercoj pri masaĝo, pri scienc-populara literaturo en Esperanto (Nikolao Gudskov) – tiuspecaj eldonaĵoj ĝenerale respegulas orientiĝon al la scienca mondkoncepto prefere ol la metafizika, kaj afero, pri kiu oni en la posta diskuto konstatis, ke ĝi indas konsideron en la eldonprogramo de la SAT-eldonfako – kaj aliaj ;
 libroprezentoj de Spomenka Štimec pri Hodler en Moŝtar, Senad Čolić, kiu priparolis la libron Eŭropa Unio : lingvaj kaj kulturaj aspektoj, kompilaĵon de kontribuaĵoj verkitaj por Esperantlingva simpozio pri eŭropaj temoj okazinta en 2010.

La posta diskuto evidentigis, ke SAT-anoj sekvas atente, kvankam pro sia ofte pli decide kontraŭnaciisma kaj tutmondeca starpunkto ne ĉiam senkritike, la agadon de la "neŭtrala" Esperanto-movado en la EU kaj pri la afero de minoritataj lingvoj. Freŝajn eldonaĵojn prezentis ankaŭ la Eldona Fako Kooperativa de SAT : mapon, aktualan retlibron Indignu ! kaj romanon originale verkitan en Esperanto de Serĝo Elgo, La Aliulo ;

Ankaŭ la arta programo estis altnivela pro partopreno de bosniaj profesiaj muzikistoj, al kiuj aliĝis esperantistoj : aktoro Saŝa Pilipoviĉ, kiu prezentis sian aŭtobiografion en formo de solspektaklo, gitaristo Lino Markovo kaj aliaj. La kreskanta aktiveco de muzikistoj kaj muzikemuloj en SAT stimulis diskuton pri la eventuala fondo de Arta Fako en la asocio.

Kongresoj de SAT kutime distingiĝas per “alternativa turismo” : vizitoj al entreprenoj, renkontiĝoj kun sindikatestroj ktp. Ĉi-jare okazis io alia : apud la ordimaraj ekskursoj al interesaj lokoj estis ekskursoj al la lokoj, memorigantaj la antaŭnelongan kruelan militon, okazintan en Bosnio inter malsamaj “etnaj” (pli precize : konfesiaj) komunumoj, loĝantaj en la lando. Kvankam la milito ĉesis antaŭ 15 jaroj, kaj ĝiaj signoj jam ne tro videblas, ĝi postlasis multajn cikatrojn, kiuj ankoraŭ longe doloros. Tial ekskursoj al la “milita tunelo”, elfosita dum la sieĝo de Sarajevo printempe de 1993 por organizi provizadon de sufokata urbo, kaj al la urbeto Srebrenico, apud kiu en 1995, sub bonvolema observo de la UN-taĉmento, estis mortigitaj pli ol 8000 senarmilaj rifuĝintoj, estis treege elvokivaj. En Sarajevo, Tuzlo kaj aliaj urboj oni ofte montris lokojn, kie pacaj loĝantoj pereadis pro bomboj aŭ teroristaj atakoj. Tial la problemo pri paco, kaj laboro de la pacista frakcio de SAT, fariĝis centra por la Kongreso. Kunsido de la pacista frakcio okazis en kulturdomo de Srebrenico.

Ĉiu SAT-kongreso dediĉas plurajn tutajn matenojn al laborkunvenoj, en kiuj ĉiu kongresanta membro povas preni la parolon kaj kundecidi pri proponoj, kiujn oni balotigas. Kelkaj debattemoj respeguliĝas en la kongresa Deklaracio : la strebado malpermesi kontraŭpersonajn minojn kaj pafaĵoĵetojn el bomboj per interŝtataj konvencioj, la situacio de translandlimaj migrantoj, la nuklea energio.

La publika sinprezento de SAT kaj en la retejo kaj en presitaj informiloj, kaj lige kun tio la membrovarbado, ricevis pli da atento ĉi-foje ol kutime. Kongresanoj spektis dokumentan filmon Esperanto de Dominiko Gaŭtiero (Dominique Gautier), faritan parte en la medio de SAT kaj nun finpreparatan por disvastigo en pluraj lingvaj versioj. Atenton elvokis ĉe la kongresanoj la agado "l’espéranto au bac" en Francio. Partoprenata de SAT-Amikaro (asocio ligita kun SAT kaj aganta en franclingvaj mondpartoj) kaj Espéranto-France, ĝi celas la oficialan allason de Esperanto kiel lingvo elektebla kiel objekto por la licea finekzameno. La Sennaciisma Frakcio (politikaj interesgrupoj en SAT tradicie nomiĝas "frakcioj") priparolis la baldaŭan libroforman reeldonon de du klasikaj tekstoj de la samnoma politika tendenco, kiu enfokusigas tutmondismajn kaj kontraŭnaciismajn temojn.

Tre enhavriĉa estis ankaŭ la postkongresa programo, okazinta en Hercegovino, kiu inkludis viziton al la kroatia urbo-perlo Dubrovniko sur la Adriatika bordo. En Hercegovino la partoprenintoj ne nur vizitis elstarajn vidindaĵojn, sed ankaŭ renkontiĝis kun lokaj esperantistoj, apartenantaj al diversaj etnaj-konfesiaj grupoj, kio donis “stereoskopian bildon de la situacio en tiu belega, sed multe suferinta kaj pene trankviliĝanta lando. La lasta renkontiĝo en la urbo Trebunje’ okazis kun la fama esperantisto Simo Milojeviĉ’, kie li nun loĝas, kaj kien ĵus antaŭ nia vizito revenis de UK.

La kongreso akceptis inviton okazigi la venontjaran SAT-kongreson en Jalto.

Parto el ĉi artikolo fontas el tiu aperinta en La Ondo de Esperanto, 2011, №8–9 (202–203).
Rete : La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/08/sat/

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio