Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de septembro
puce La 04an de septembro
puce La 05an de septembro
puce La 09an de septembro
puce La 11an de septembro
puce La 13an de septembro
puce La 20an de septembro
puce La 23an de septembro

La 11an de septembro

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 11an de septembro

11a de septembro

S-ino Joŝida Kazuko 57-jara, kiu perdis siajn bopatrinon kaj edzon, oferas florojn en la ĝardeno de sia domo. Post ses monatoj jam kreskegis herbaĉoj kaj kaŝas ŝian rememoron. (El ĵurnalo Mainiĉi, la 12an de septembro)

Ceremonioj por mortintoj kaj malaperintoj

Hodiaŭ estas la ses-monata datreveno de la katastrofo en Japanio kaj samtempe la 10-jara datreveno de la katastrofo en Novjorko.
En Japanio en diversaj lokoj okazis la ceremonio pri tio.
En la urbo Iŭaki, gubernio Ibaraki, la junularo apartenanta al la urba komerca asocio oragnizis la ceremonion. 300 homoj vizitis ĝin kaj oferis blankajn krizantemojn al la altaro, kaj je 14:46, kiam okazis la tertremo la 11an de marto, homoj silente preĝis por la mortintoj.
En la distrikto Akahama en la urbo Oozuĉi, gubernio Iŭate, okazis la ceremonio, en kiu bonzoj el 4 temploj legis sutron, dume homoj oferis krizantemojn al la maro. En tiu urbo 800 homoj mortis kaj 600 malaperis. En tiu distrikto Akahama 93 mortis.
En la urbo Minami-Sanriku la urbo organizis la ceremonion, en kiu du mil homoj ĉeestis. La urbestro Satoo Ĵin salutis : “Revivigi la urbon estas la unu sola maniero konsoli la mortintojn”. En tiu urbo 558 mortis kaj 343 malaperis.

La nuna situacio de suferantoj

Mortintoj estas 15781, malaperintoj, 4086, kaj rifuĝintoj, 82000. 234 geknaboj perdis siajn gepatrojn, kaj 1296 perdis sian patron aŭ patrinon.
Laŭ la ĵurnalo Akahata (la organo de Japana Komunista Partio), la nuna situacio de 300 suferantoj (200 en Mijagi kaj Iŭate kaj 100 en Fukuŝima) estas jena :

 1. Kiel estas via vivnivelo nun ?
Tre malbona 39%
Iom malbona 27%
Multaj vivtenas sin per la helpo de kompensa mono kaj helpomono.
 2. Kio estas viaj nunaj problemoj ?
Multaj estas maltrankvilaj pro sia estonta vivo kaj la loĝejo, post kiam ili forlasos la provizoran domon. S-ino Hajasaka Masako 66-jara, kiu loĝas en la provizora domo, diras : “Ni malfacile vivas. La teretaĝo de mia domo estas detruita. Por ripari ĝin, mi devos elspezi multan monon. Ni rajtas loĝi en tiu provizora domo nur 2 jarojn, kaj poste mi ne scias, kion mi povos fari”.
 3. Kiel estas via profesia vivo ?
La vivo de memstaraj komercistoj kaj metiistoj estas malfacila. 64% diras, ke ili tute ne havas rimedon por restarigi sian profesion kaj 24% diras, ke ilia klopodo ne multe efikis.
Multaj opinias, ke sen la helpo de la registaro ilia vivo kaj la urboj ne reviviĝos. 73% opinias, ke la helpo ne estas sufiĉa.

Situacio de la nukleaj reaktoroj

S-ro Tateno Ĵun (ĝenerala sekretario de informcentro de atomenergiaj aferoj) skribas en la ĵurnalo Akahata la 11an de septembro jene :
Ŝajne la nuklea centralo estas sub la regado sed ankoraŭ restas tri minacoj, nome diseriĝa varmo, danĝero de hidrogengasa eksplodo kaj forte radioaktiva akvo akumuliĝinta subtere de la kovrilaj domoj de la reaktoroj. Diseriĝa varmo subite malaltiĝas post la halto de la reaktoro, sed poste ne tiom multe malaltiĝas, kaj oni devas daŭre kaj stabile malvarmigi la reaktoron. Hidrogeno ankoraŭ nun ekestas, malkombiniĝinte el akvo, kaj tio povos kaŭzi eksplodon. La plej serioza problemo estas radioaktiva akvo. Nun ĝi estas konservita en la kovrila domo, sed povas/os esti, ke ĝi elfluas/os en la teron aŭ en la maron aŭ la kovrila domo estos detruita per la denovaj tertremoj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio