Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Earth First - Verda Fronto
puce Kiel liberecana vivi - Kribo
puce Kio estas Anarkio
puce Klasbatalo : vorto, ideo, koncepto ? - Djemil Kessous
puce La infero - Pancho
puce Maldekstra Naciismo aŭ kiel trompi koncepton- Jakvo Schram
puce Naciismo, internaciismo, sennaciismo - Jakvo Schram
puce Ne estas la laboro kiun oni devas stimuli, estas la kapitalismo kiun oni devas elimini ! - Jakvo Schram
puce Nepre legu la 1-a de majo de Louis Paul Boon
puce Por tiuj, kiuj kredas ke nekredi eblas. Laikeco - Kribo
puce Pri la historio de CNT-Francio - Ivo Peyraut
puce Pri uzado de la angla en Eŭropaj universitatoj - Jakvo Schram

Kio estas Anarkio

Jen kion skribis Ledon en la enkonduko de libro kiun li eldonis en 1990 : "La Evangelio de la Horo" de Paul Berthelot.

Etimologie AN-ARKIO signifas "sen regado" ... aŭ por la aŭtentaj
anarkistoj : mem-regado. Ĉar la homoj ne scias mem sin regi kaj nepre
bezonas esti regataj de dioj, reĝoj, registaroj ktp. en ŝtatoj kun
leĝoj ks, la origina signifo rapide transiris al la mala ideo. Nun la
vorton anarkio la stretmensaj homoj uzas por esprimi malordon, por
indiki ĥaosan situacion en la socio.

Verdire kio alportas la ĥaoson en nia socio ĝuste estas la regado, kun inter aliaj institucioj kreitaj de la homoj, la ŝtato, la levjatano kara al Thomas Hobbes. Cetere la difino, same kiel la mekanismoj en reala aplikado, de la monstro-ŝtato estas tutsimple terura socia aberacio : "Politika formo de organizita socio en limdifinita teritorio kies registaro havas super la tiea loĝantaro regantan, leĝodonan, jurisdikcian kaj administracian povon", kaj plie : "Tuto de la trud- kaj punfortoj kaj soci-organoj, kiuj certigas al la ekonomike superanta klaso, regadon super la aliaj" ... kaj por´pli ol 90% el la homoj, tiu monstraĵo
evitas la malordon, la anarkion ! Nekredeble, sed vere.

Ni scias, la homo ne havas aparte "bonajn" kvalitojn. Li posedas
almenaŭ sep gravegajn pekojn : li estas avida, glutema, ĝuema,
mallaborema, spekulema, falsema, orgojla, avara ktp... do, diras ĉiuj, devas ekzisti bremsilo de la mankoj por eviti la malordon ! Sed ĉu la leĝoj kaj aliaj dispozicioj de la socio efektive mildigas tiujn mankojn ? Evidente ne. En la ŝtato nur aperas la korupto, la
ekspluatado, la malegaleco, la favorismo, la sinekuroj, kaj ĉiuj
formoj de subpremo al la individuo laŭ la difino de l’ ŝtato. La
institucio, la ŝtato, fariĝis absoluta sklaviko, kie la kompatinda
homo iĝis senpersonigita instrumento. En anarkia pensado la homo
konscias pri tio, tial la anarkiisto kondamnas la ŝtaton, kaj tiujn
similajn sklavigajn instituciojn.

Pro sia propra egoismo ankaŭ la aliaj homoj perceptas la subpremon de
la ŝtato ... kaj ili reagas postulante "siajn rajtojn" ... ĉar nur la ŝtato kaj ties sistemoj nuligas la rajtojn. Evidente, kiuj postulas siajn homajn rajtojn, neniam pensis pri la plenumado de siaj homaj devoj - pro la cititaj pekoj. En la realo, la homo sin lasis envolvi en alia grava mito : la kolektiveco. En tiu mito la homo pensas ke la kolektiva iniciatado, kiu cetere tute ne ekzistas, kapablas solvi la problemojn de la individuo. Kaj, en la mito, la sistemoj induktis ĉe la individuo la falsan ideologion kiu diras, ke la kolektivo estas pli grava ol la individuo. ĉi tie la homoj tutsimple forgesas, ke la kolektivo konsistas el individuoj. En anarkio la konsciaj homoj reagas al la mito, kiu estas la kolektiveco.

En la lastaj jardekoj sub ŝtata regado la homaro vivis en du gravaj
apartaj sistemoj, kiuj tute ne alportis la homan harmonion iel
deziratan de kelkaj homoj. Temas pri kapitalismo kaj pri komunismo.
Kapitalismo ja celis konservi la individuan iniciatadon, sed pri
spekulado ĝi forgesis, ke la mono estas simpla interŝanĝilo kaj
transformis ĝin, la kapitalon, en negoceblan varon, tiel ke terura
ekspluatado establiĝis anstataŭante la feŭdan staton de servuteco.
En anarkio, ĉiu homo devas posedi sian laborkapitalon. En komunismo, kiu cetere estas nenio plia ol ŝtatkapitalismo, ĉio apartenas al la
kolektivo, al la ŝtato ... La bankroto, tamen, konfesita en tiuj
lastaj jaroj, estis neevitebla, ĉar la nocioj pri respondeco, pri
devo, de la individuo ne ekzistas. Ankaŭ tion la anarkiistoj konsciis
kaj ili avertis la marksistojn pri tiu fakto antaŭ ol la komunisma
sistemo ekinstaliĝis. Kompreneble tio okazis post Berthelot, kaj pro
tio la anarkia alternativo pli kaj pli aktuala estas la nura kiu
postrestas por atingi la celitan relativan harmonion en nia socio.

Resume, anarkio ne estas sistemo, ne estas politiko, ne estas doktrino
kun partio. En anarkio ne estas rigidaj tezoj, ne estas dogmoj.
Anarkio estas tute simple por la homa specio, la inteligenta, racia
aplikado de la naturleĝo, same kiel la aliaj vivantaj specioj vivas
instinkte en la naturleĝo. Jes, sendube anarkio estas la restado sub
la regado de la ĝangala leĝo, de la "plejforta", kiel Darvino
klarigis. Tio okazas, ĉar la homleĝo neniam kapablis funkcii fronte al la naturleĝo, la pruvo estas ke ĉiutage, ĉiuj ŝtatoj de l’ mondo eldonas dekojn, centojn da leĝoj ! Vane. Tamen, rilate al la homo, ekzistas la privilegio, kiu estas la racio, kiu ja kapablas mildigi la akran naturleĝon kaj la konsekvencojn de la cititaj homaj pekoj. La homo, plenumante sian homan devon, povas esti solidara... kio havas nenion komunan kun almozo, kun karitato kaj pliaj hipokritaj sintenoj de la homleĝo. Anarkio estas celo por atingo de memstareco, de memsufiĉeco, de plena sendependeco por ĉiu kaj ĉiuj individuoj en la ĉiutaga aktivado por viveltenado. Eble tiuj diroj aspektas morale kruelaj, bedaŭrinde la homara historio pruvis, ke ne estas alia solvo.
Estas ĉio tio kion Berthelot simplege kaj trans la utopio kaj fantazio montras al ni en "La Evangelio de la Horo".

Gilbert Ledon

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio