sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










BATALOJ (el "ILI" de Bergiers)



Al R. Jeanmaert.


Kaj mi pensis : la espero nek estas reala, nek ĥimera. Ĝi estas kiel la vojoj de l’ terglobo : sur la terglobo ne ekzistis vojoj ; ĉi lastaj fariĝis pro la multnombraj pasintoj. LOU SIOUN.


Nenio preciza. Sed senti. Ĉirkaŭ de si, la aliaj kaj ilia vivo... Racia ribelo... Esploroj... Vojoj... Nebulo. Dekokjara. La kirmesoj, la festoj, la kunvenoj amikaj kaj familiaj. Ridoj, malbondiroj, mizero, drinkado iafoje. Estaĵoj malkonsciaj, diskutoj… disputoj... malakordoj. Resti “si”. Prihodiaŭa malestimo. Malcertaj esperoj. Kvazaŭsonĝa morgaŭo. Malĝojo ; nekomprenado. Ili ne estas malbonaj tamen. Sed celo ilia, kia estas ĝi ? Sencelaj, en la ekzistado ; vivi por vivi. Ĉio estas antaŭkalkulita : la laboro por la panakiro, la ellitiĝo kaj la diversaj manĝoj, La dimanĉoj, la salajro finmonata, la lundaj matenoj. Sen ekzaltoj, sen ribeloj. Estas tiele... Dekokjara. Neadaptio. Voli. Kleriĝi por pli bone komprenemi. Seniluziiĝoj.


La laŭtradicia lernejo. Aniĝo je grupoj kun eksteraĵo alloga, certiga, revolucia. La dekokjarulino ne plu kredas je Dio, sed nenion trovis por trafe anstataŭi la adoriton. Reesploroj. Ĉu la amo ? Neebla vojo. “Senti”. La grupoj ne estas interesaj. Profitcelaj amikoj. Kiel alie. Troiigitaj ĝentilaĵoj, paroloj mezuritaj, retenitaj, kiel antaŭpretigitaj. Hipokriteco. Ĉu nenio estis farenda por iĝi el tiu dezerto parazitsuperplena ? Por plinobliĝi. Revadi. La urbo kontuzas nin. Premitaj. Avidaj. Kaj tamen, ni devas enresti. Labori. Kiam do ni havos la nepran forton por detrui la socian sistemon kiu premegas tiom senindulge ? Aspiro al libereco ! Pro kio tiu avideco al monakiro, tiu monneceseco ? Absurdaj revoj. Kiom kuraĝiga estus la konstato pri efektivigita ago, eĉ eta ago ! Plibone estus ol la ĉiama frazado... Frazoj flamaj... naftaj flamoj. Tre altaj, sed sensekvaj, sen aktiveco regula. Ni bone konu nin : ni estas tute solaj... Ni forlasu almenaŭ dum momenton la aĉan pensadon burĝan. Ni jam diris kaj rediris multon ; sed kion ni efektive faris ? Ni manĝas, ni trinkas, ni dormas, ni laboras por la fama sistemaĉo sociorda, ni revas, ni kredas je la individua amo, ni estas ĵaluzaj, ni edziĝas, ni nin reciproke malamas, sed ĉio fine trafas aranĝon. Ekzistas libreto. Folioj pli potencaj ol ĉiuj volgestoj kaj ardoj laŭdire revoluciaj. Moralo. Fanfaronado... Klaĉoj kaj mensogoj. Mensoguloj !


Sufiĉe !


Tagoj malkvietaj, izoligaj. Ili dormas. La silento ĉirkaŭanta nin. Kontraŭdiroj. Kaj iafoje, ni konfesu : PLOROJ. Eklumoj. Ĉar ni ne povas ŝangi la staton de nia kompatinda homaro, ni provu malpezigi la vivon de iuj. Nova vivo. Ĝojo en ia esperado. Decido forlasi la familian medion. Peni al ekzisto pli rilatanta al nia animo.


Juneco, vivi inter tiuj kiuj ankoraŭ estas iomete. La Morto. Timoj de novicoj. Kaj ĉiokonsiderate, nur estas du realaĵoj absolutaj : Esti aŭ neesti. Lecionoj. Plifacila kompreno. Klareco. Vivi, jes vivi. Ludi sian rolon. Ne plu estontaj malkuraĝoj. Agadi. Malsanuloj, jen mi estas. Seniĝoj. Fordono sinmema. La agado estas ĉi tie nepra. La animstato estas abomeninda : Meĥanika. Je tia horo, kaj post tia horo. Senhumaneco ! Kaj la komuna vivo, kia estas ĝi ? Junulinoj, vi revis pri nobla tasko, sed ne ĉiuj antaŭvidis la malfacilan kaj lacigan laboron. Laboro mortiga... La malsano spionas vin. Laciĝoj. Troa laborado. Seniluziiĝoj. Reagaj momentoj. Malvirta sfero. Danĝeraj interkonatiĝoj. Sentaj difektoj kaj dekliniĝoj. Por tiuj kiuj restas “si”, la batalo estas akra. Ofte, ni konfesu : PLOROJ... Senkuraĝiĝoj ; atentu, jen la Malsano. Malbelaj birdoj avertantaj. Nigraj vizioj. Fortoj disiĝantaj... Sed infana rideto, knaba kiso, buba kareso, vorto : Patrino, donas kuraĝon kaj novajn fortojn. Feliĉolarmoj. Koroj de junaj patrinoj seninfanaj. Feliĉaj nunmomente. Rigardu iom tiujn okuletojn, brilantajn juvelojn. Ili dankas... Dankon, Patrino.


Soleco. Suferigaj horoj. La ligiloj ne estas tute detruitaj : la familio. Malaj konvinkoj. Egaj bataloj. Kaj kiam libera momento, kies ĝuo estas neebla pro la lacego, vin senaktivigas, malforto kaptas vin. Reiri al “ili” ; vivi kiel “ili”. Malfermu ni la fenestron. Aero ! Birdo kantas sian liberamon. Certaĵoj. Renoviĝo ĝenerala. La okuloj estas vivbrilaj. Rigardo fiksa, volanta : ia vojo estas jena. Gigantoj formas al ĝi la spaliron : fagoj imponaj. Ni iru kaj kantu. Kion kanti ? Nu, la Himnon al la Kredo, konsolo al la Suferado.


Ne perdota estas via tempo. Ekzistas personoj de vi nekonataj kiuj scias pri via heroismo (kaj ne uzu la vorton : forofero ; vi ne povas esti nur foroferiĝintaj). Vi estas heroaj ; ĉar vi “agas”. Via ribelema temperamento ne povinte realigi la kompletan aliigon de la Societo, trovis vojon irindan. Pli malproksime, tie, estas klareco. Vi iras tien. En tiu malorda invalidejo, kie estas nur malsanuloj, dolorantoj, vi revas pri alia “justeco”. Justeco konsideranta la gradon moralan kaj fizikan de la individuoj. Nekonsciante pri tiu akordo, vi absolute konsentas kun la alta Pensado Brama, tro malbone konata ĉe ni. Via flameco nun plifirmiĝas. Admirindaj, se vi restas freŝaj ekstere kaj ankaŭ interne ! Ĉiu malsanulo, eĉ ne speciale doloranta, devas esti amata de vi. Ĉar la malsano, kiu estas por vi malnovaĵo, estas por la ĵus trafita homo eksterordinara situacio. Via “meĥaniko”, via “kutima prizorgado” ne povas lin konsoli. Rideto, viaj atentoj, via koro kaj eĉ de tempo al tempo kora kareso. Jes ! simpla gesto : via mano milda, tre milda. Kia bono al ĉiu ! Ne protestu pri mia naiveco, pri la homa nedankemo. Vi laboras por via Idealo. Via laboro ne povas perdiĝi. La Idealo restas, eĉ se la lipoj forĵetas parole ĝin. Estu fortaj ; kaj vi estas fortaj. (Ne ekridu : mi tute neprizorgas la decregulojn !) Estu freŝaj. Amu ; kaj vi amas. Vespere, laŭirante agrablajn vojetojn kaj, kiam, vi reiras al via ejo, al via agejo, ĉu vi ne sentas tiun amon ? Malpezaj, fieraj (jes, via uniformo diras tion ofte), vi konscias pri ĝi, Universala Amo. Kaj vi parolas pri la homa nedankemo ! Vi eraras. La homoj ne ĉiam estas komunikiĝemaj. Iuj inter “viaj” malsanuloj pensas ofte pri la junulino blue vestita, al ŝia afabla rideto, al ŝiaj delikataj gestoj. Ĉu naivaĵoj ? La ombro, kiun vi estis, la ombro kiu prigardis dum la doloranto estis senkonscia, restas vivanta, ĉiam estanta. Amo. Estu vivamantaj. Kuraĝon !


Kaj se, iun tagon, vi estus mem trafita de la malsano pro troa laciĝo, tiam, vi “batalu” por vi, por vin savi. La Idealo ; senĉesaj bataloj. Kuraĝo ; espero. Rideton mi petas... Amu... la Vivon, la batalon... Volu la Venkon...


Sola, tute sola... Ĉirkaŭ de si, neresanigeblulinoj. Ili strange rigardadas siajn fingrofinojn ; rigardo persista kiu ne volas ellasi. Tre pezaj pensoj. Vorto terura : Morto. Ĝenerala tremado. Demandanta rigardo : Ĉu la najbaroj ne konstatis nian malfortiĝon ĵusan ? iomete oni levetiĝas kaj ridetas al la najbaro dekstra kaj al la maldekstra. Funebra rideto. Sed vi, kiuj scias, ne povas malfortiĝi. Via vivo ne estas finita, La bataloj. Reagu, sed pacience ! Montru la vojon. La morala forto devas imponi. Aŭskultu, el tie, el la arbaro venas birdkanto. Ku-ku... Ku-ku... Ĝi diras “Ku-ku” al via vivo. Espero al vivo. Vivi por batali. Batali por la Bono. La idealo.


Balzama odoro de la arbarego ; volemo. El via propra suferado, el via malsano, prenu sciigojn, renoviĝu, refreŝiĝu. Morgaŭ, aliaj suferoj, aliaj doloroj alvokos vian vivantan rideton, vian mildecon, vian fratan amon.


Espero ; Amo.

Sama rubriko :


puce Enkonduko al la reta eldono de ILI de Bergiers (fare de Vinko Markov)

puce Enkonduko al la originala eldono "ILI" de Bergiers (fare deDimitriv SNEĴKO)

puce Antaŭparolo de la aŭtoro Bergiers pri "ILI"

puce NIGRA KIRMESO (el "ILI" Bergiers)

puce STRIKA SCENO (el "ILI" de Bergiers)

puce GARDOSTARANTA (el "ILI" de Bergiers)

puce FORIRO (el "ILI" de Bergiers)

puce LA ALIAJ (el "ILI" de Bergiers)

puce SUFERI (el "ILI" de Bergiers)

puce MALLIBEREJOJ (el "ILI" de Bergiers)

puce BATALOJ (el "ILI" de Bergiers)

puce ESPEROJ INTERMITAJ (el "ILI" de Bergiers)

puce VOĈOJ (el "ILI" de Bergiers)




Supren