Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de septembro
puce La 04an de septembro
puce La 05an de septembro
puce La 09an de septembro
puce La 11an de septembro
puce La 13an de septembro
puce La 20an de septembro
puce La 23an de septembro

La 20an de septembro

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 20an de septembro

flavaj vestuloj

Flavaj vestuloj estas fukuŝima-anoj. Petite de s-ino Mutoo, ili stariĝis por saluti al la kunvenantoj.

La 19an de septembro en Parko Meiĵi en la centro de Tokio okazis granda kunveno kontraŭ nuklea energio nomata “Adiaŭon al nukleaj centraloj” iniciatita de s-ro Kamata Kei, raportisto, s-ro Ooe Kenzaburoo, nobelpremiita verkisto, s-ino Oĉiai Keiko, verkisto, s-ro Uĉihaŝi Kacuto, kritikisto pri ekonomio kaj s-ino Saŭaĉi Hisae, verkisto. La kunveno kolektis 60000 homojn, kaj poste ili manifestaciis en la centra Tokio en tri grupoj.
En la kunveno ĉiuj iniciatintoj kaj aliaj kelkaj parolis, sed la plej kortuŝa estis parolo de s-ino Mutoo Ruiko, reprezentantino de “Agado por malfunkciigi nukleajn centralojn (Hairo-action)”, fondita okaze de la 40-jariĝo de la nuklea reaktoro n-ro 1 de Fukuŝima, celante, ke ekde la 26a de marto de 2011 ĝis la 26a de marto 2012 estu “Jaro por malfunkciigi nukleajn centralojn”. Ironie antaŭ la komenco de la Jaro okazis la akcidento kaj suferigas loĝantojn en la tuta Japanio. Mi tradukos ŝian paroladon.
*La 26an de marto en 1971 ekfunkciis la nuklea reaktoro n-ro 1 de Fukuŝima.

Mi volas transdoni la penson de Fukuŝima
al plej multaj homoj
Karaj gekunvenantoj. Mi venis de Fukuŝima. Mi venis ĉi tien kun multaj geamikoj per buso el Fukuŝima aŭ el rifuĝejoj en aliaj gubernioj. Ni venis ĉi tien por transdoni al la kunvenantoj nian malĝojon pro la nuklea akcidento kaj nian voĉon kontraŭ nukleaj centraloj. Mi volas unue diri jenajn aferojn :
Mi estimas ĉiujn, kiuj strebe faris ĉion por protekti vivon ekde la 11an de marto.
Mi dankas al ĉiuj, kiuj subtenis kaj helpis Fukuŝima-anojn.
Mi pardonpetas de vi, infanoj, geknaboj kaj gejunuloj, pro tio, ke ni ŝarĝis vin per tiu granda sarĝo, kiel la generacianoj, kiuj kaŭzis tiun ĉi realon. Elkore mi pardonpetas de vi.

Karaj kunvenantoj. Fukuŝima estas tre bela gubernio. En la oriento troviĝas la distrikto nomata Hama-doori (Marborda-vojo) kun blua maro en la Pacifiko. En la mezo estas Naka-doori (La meza vojo) kun abundaj fruktoj de persikoj, piroj kaj pomoj. Kaj ĉirkaŭ la lago Inaŭaŝiro kaj la monto Badai troviĝas la ebenaĵo Aidu. Transe troviĝas profunda montaro. La montoj estas bluaj kaj la akvo estas pura, tio estas nia hejmloko.
Ekde la nuklea akcidento de la 11a de marto, sur tiun pejzaĝon pluvis radioaktiveco nevidebla, kaj ni fariĝis hibakuŝa (atombombitoj).
Dum la tumulto okazis diversaj aferoj : Inter la propagando de sekureco de la akcidento kaj la timo pri la akcidento, niaj homaj ligoj estas rompitaj. En la najbaro, en la laborejo, en la lernejo, en la hejmo, kiom da homoj ĉagreniĝis kaj malĝojis ? Ĉiun tagon ni alfrontas neeviteble kaj serioze al novaj decidoj. Ĉu ni forkuru aŭ ne ? Ĉu ni manĝu aŭ ne ? Ĉu ni sekigu la lavataĵojn ekstere aŭ ne ? Ĉu ni surportigu al la infanoj maskon aŭ ne ? Ĉu ni kultivu la kampon aŭ ne ? Ĉu ni protestu aŭ silentu ? Ni devis elekti diversajn aferojn post ŝanceliĝa kaj serioza cerbumado.
Kaj dum la pasintaj ses monatoj pli kaj pli klariĝis jenaj aferoj :
* La vero estas ĉiam kaŝita.
* La ŝtato ne protektas la popolanojn.
* La akcidento ankoraŭ ne finiĝis.
* La fukuŝima-anoj fariĝas eksperimentaĵoj.
* Granda kvanto da radioaktivaj rubaĵoj restos eterne.
* Troviĝas potenca grupo, kiu volas plu antaŭenigi atomenergion.
* Ni estas forĵetitaj.
Ni ĝemas pro lacego kaj malĝojego, sed el niaj buŝoj eligas voĉoj : “Ne moku nin !”, “Ne rabu al ni vivon”.
Ni fukuŝima-anoj silente releviĝas.
Por protekti infanojn kaj geknabojn, patrinoj, patroj, avinoj kaj avoj leviĝas.
Por ke la estonteco ne estu rabita, junuloj leviĝas.
Por savi laboristojn laborantajn por ripari la reaktorojn ĉirkaŭate de radioaktiveco, laboristoj leviĝas.
El la malespero malpurigita per radioaktiveco terkulturistoj leviĝas.
Por ke nova diskriminacio pro radioaktiveco ne ekestu, handikapuloj leviĝas.
Ĉiuj civitanoj akuzadas TEPCO-on kaj la registaron. Ni estas Onioj de Toohoku, kiuj silente indignas.
*oni : Origine ĝi signifas demonon, kiu kaŭzas malbonon al homoj, sed ĉi tie ĝi signifas vivaĵon, kiu dediĉas sin al iu afero kuraĝe kaj sindone. Toohoku-regiono (la nordorienta regiono de Japanio) estas fama pro onioj.
Ni fukuŝima-anoj, ĉu daŭraj loĝantoj en Fukuŝima aŭ ĉu rifuĝintoj en aliaj gubernioj, volas dividi suferojn, respondecon kaj esperon, kaj subteni unu la alian. Vi plu ligiĝu kun ni !
Vi ne pretervidu niajn agadojn. Ni batalos kontraŭ la registaro, ni metos la aferon al juĝo, ni purigos radioaktivecon el la tero, ni mezuros la kvanton de radioaktiveco, ni lernos kaj studos pri nukleaj centraloj kaj radioaktiveco. Ni iros ĉien ajn, kie ni estas bezonataj, por rakonti pri Fukuŝima. Hodiaŭ en fora Novjorko niaj amikoj parolas. Ni agadas ĉiamaniere laŭ nia tuta kapablo. Helpu nin. Ne forgesu Fukuŝima-on.

Mi havas alian aferon por rakonti. Temas pri nia vivmaniero. Ni devas imagi la mondon trans la konektilingo, al kiu ni facilanime ligas elektran aparaton. Ni devas bildi, ke oportuneco kaj progreso dependas de diskriminacio kaj viktimoj. Nukleaj centraloj staras en tiu transa mondo. Homaro estas unu el la multaj specioj en la terglobo. Ĉu ekzistas aliaj specioj, kiuj danĝerigas la estontecon de sia specio ? Mi volas vivi kiel normala vivaĵo, kiu harmonias kun la bela stelo, la Tero. Mi volas vivi kreive kaj riĉe, uzante malmulte da valora energio.
Kiamaniere ni povos krei novan mondon liberan de atomenergio ? Neniu povas respondi ĝuste. Tio, kion ni povas fari, estas, ke ni ne sekvu aliajn blinde, sed ni pensu kaj konsideru vere serioze kaj racie per nia propra kapo, ni vidu per niaj propraj okuloj, ni decidu, kion ni povos fari, kaj ni agadu. Ni rememoru, ke ni ĉiuj havas tiun kapablon.
Ni ĉiuj havas kuraĝon por sanĝi nin. Ni reakiru la perditan memfidon, kaj ni interligu unu la alian. Se la forto, kiu antaŭenigas atomenergion, estas alta, vertikala muro, ni etendiĝu horizontale kaj senlime, kaj interligiĝu. Tio estas nia forto.

Nun vi manpremu kun viaj najbaroj. Ni rigardu unu la alian kaj aŭskultu niajn suferoj unu la alian. Permesu al ni koleron kaj larmojn. Ni disvastigu niajn varmajn manpremojn en la tuta mondo. Eĉ se nia ŝarĝo estas neimageble peza, ec se nia vojo estas neimageble severa, ni rekte rigardu tion kaj subtenadu unu la alian, kaj vivadu kun facilaj paŝoj kaj gaja mieno.

flavaj vestuloj
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio