Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de septembro
puce La 04an de septembro
puce La 05an de septembro
puce La 09an de septembro
puce La 11an de septembro
puce La 13an de septembro
puce La 20an de septembro
puce La 23an de septembro

La 23an de septembro

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 23an de septembro

bovinaro

Kiam bovinbredistoj forkuris de la danĝero de radioaktiveco en marto, ili liberigis siajn bovinojn el bovinejoj, ne volante, ke tiuj mortu ligite per ŝnuloj. Kiam s-ino Takada Toŝiko portempe revenis hejmen en la urbo Minami-Sooma, ŝi vidis bovinojn vagi sur la konstruanta ŝoseo kaj fotis ilin. La foto aperis en la ĵurnalo Asahi la 20an de aŭgusto.

Komencis dungekzamenoj por lernantoj
Ek de la 16a de septembro kompanioj kaj aliaj rajtas ekzameni 17-18-jarajn lernantojn por dungi, kiuj finos la kurson en la venonta marto. Tamen al lernantoj estos tre malfacile trovi bonan laborlokon, ĉar ankoraŭ restas cikatro de la usona ekonomia krizo okazinta en 2008, kaj la katastrofo detruis multajn lokajn kompaniojn. Precipe en la gubernioj Mijagi kaj Fukuŝima la dungproponoj de kompanioj malmultiĝis, respektive je 9,0% kaj 14,7%.
En la teknika supermezlernejo Odaka, kiu situas en la radiuso de 15 kilometroj de la nuklea centralo de Fukuŝima, lernantoj dise lernas en aliaj urboj. Ĉi-jare al la lernejo venis 62 dungoproponoj el kompanioj en la gubernio kaj 174 el ekster la gubernio. Tiuj nombroj estas respektive 40% kaj 80% de la lastjaraj proponoj.
Nakaĵima Ŝoota, 17-jara, rezignis labori en sia gubernio. Lia domo estis detruita per la cunamo kaj nun loĝas kun sia patro en la provizora domo. Liaj du fratoj perdis laboron post la tertremo. Vidinte tiun sitaucion, li opinias malfacile trovi laboron en sia gubernio. Li ekzamenos sin en la kompanio en la gubernio apud Tokio.
Alia lernanto 17-jara ankoraŭ havas esperon labori en sia gubernio. Lia patro laboras pri la riparado en la nuklea centralo. Li celis labori en la sama kompanio, sed ĉi-jara ĝi ne havas dungoplanon, pro kio li celas alikampan kompanion.
S-ro Hoŝi, instruisto, diras : “Multaj lernantoj devis ŝanĝi sian estontan vivplanon pro la katastrofo. Multaj volus kaj povus labori en la gubernio”.
(laŭ la ĵurnalo Mainiĉi, la 17an de septembro)

Hoteloj banktotadas
Post la katastrofo multaj homoj ĉesis vojaĝi, ĉar ili ne emas turismi en la funebra etoso, kaj precipe ne al Fukuŝima. La ĵurnalo Akahata jene raportis la situacion de varmfontejo Cuĉiju en la urbo Fukuŝima la 19an de septembro.
Varmfontejo Cuĉiju estis uzata kiel rifuĝejo por la loĝantoj el ĉirkaŭ la atomcentralo, sed ĝi estis fermita fine de aŭgusto. Nun troviĝas malmultaj turistoj. Sur la pordo de du hoteloj Hotelo Imasuja kaj Hotelo Cuĉiju-onsen vidiĝis anonco “Bankroto”. Funkciulo de la turisma oficejo diris : “Ĝis tiam loĝis 1000-1100 rifuĝintoj en la hoteloj, sed nun ĉiuj translokoiĝis al provizoraj domoj. Dum tiuj tagoj la registaro subvenciis kaj la hoteloj povis vivi. Antaŭ la tertremo venis 4 turismaj busoj tage, sed poste ne. Hoteloj perdis siajn klientojn kaj sinsekve bankrotis”.
Ne nur en tiu varmfontejo sed ankaŭ en diversaj lokoj turisma industrio suferas. Hotel-bankrotoj signifas malprosperon de tiu distrkto kaj pli da senlaboruloj. Tion kaŭzis TEPCO, sed ĉu vere ĝi havas peksenton ?

Fungoj estas malpuraj
Multaj japanoj ŝatas pluki fungojn en montoj, tamen oni detektis pli multe da cezio ol la normo el fungoj en la gubernio Fukuŝima kaj aliaj. La urbo Tanakura estas fama pro bongustaj macutake-oj, sed ĉi-jare “Fungo-festo” estas nuligita. Tiu urbo situas 70 kilometrojn fore de la centralo. Ankaŭ en la urbo Nakanoĵoo en mia gubernio Gunma, 250 kilometrojn fore, fungo-ĝardeno Ĵindaira plendas pro duoniĝo de la vizitantoj. Oni diras, ke fungoj ensorbas pli da radioaktiveco, ol aliaj legomoj. Pro tio homoj evitas manĝi fungojn ĝenerale.

Iom da helpo al laborperdintoj
Multaj homoj perdis sian laboron en la damaĝitaj regionoj. Troviĝas la sistemo helpi senlaborulojn, donante 50% - 80% de la antaŭa salajro por 90 – 330 tagoj, kaj en la speciala okazo oni rajtas ricevi la helpon 60 tagojn plilonge. La situacio en tiuj regionoj estas tute ne kutima, pro kio la registaro plilongigis la periodon ĝis 120 tagoj, sed baldaŭ venos la fino de tiu plilongigita periodo, do la registaro plilongigis la periodon al 210 tagoj. Laŭ la registaro, en marto en la tri gubernioj 158727 homoj perdis laboron, kaj en julio 70 mil homoj ricevis tiun monhelpon. Oni prognozas, ke kelkmil homoj, kiuj havas nur 90 + 210 tagojn da helpoperiodo, fariĝos senlaboraj kaj senenspezaj en oktobro. Ĉu ili devos ricevi alian helpon nomatan “helpo de vivrimedo” ?

bovinaro
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio