Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de oktobro
puce La 27an de oktobro
puce La 29an de oktobro
puce Itate, mia revo

La 27an de oktobro

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 27an de oktobro

El artikoloj de du ĵurnaloj de Fukuŝima

En la urbo Iŭaki, kiun mi vizitis la 24an, mi aĉetis lokajn ĵurnalojn por pli bone kompreni la situacion en Fukuŝima. Hodiaŭ mi tradukos kelkajn artikolojn el tiuj ĵurnaloj. Mi estas ĝoja, ke en diversaj lokoj la loĝantoj kuraĝigas unuj la aliajn por la rekonstruado de la komunumoj.

Fiŝkaptado de salmoj komenciĝis

Salmoj revenas al siahejma rivero post 4 jaroj en aŭtuno. Laŭ la marbordo de la Pacifika Oceano en la gubernio Fukuŝima oni komencis kapti salmojn. Komence de oktobro, oni prove ilin kaptis kaj ekzamenis pri radioaktiveco. Feliĉe tiuj ne estis malpuraj.
En la urbo Iŭaki la Fiŝkaptista Asocio de la rivero Nacui planas kapti 3500 salmojn, el kiuj 2000 estos salite venditaj kaj aliaj 1500 estos uzitaj por preni 1,5 milionojn da frajoj, kaj poste oni vartos 600-800 mil idojn ĝis marto 2012. La prezidanto de la asocio s-ro Suzuki Ŝiroo 69-jara diras : “Vartado de salmidoj estas investo por la estonteco. Se salmoj ne vendiĝos bone pro la timo al radioaktiveco en Fukuŝima, ni havos deficiton. Ni ne povas antaŭvidi, kio okazos por nia projekto”.
Kvin asocioj en la malpermesita distrikto pro la akcidento de la nukleaj reaktoroj ne povas kapti salmojn. La prezidanto de unu el tiuj asocioj diras : “Tradicio de fiŝkaptado komenciĝinta ĉi tie en 1908 unuan fojon interrompiĝis ĉi-jare. Se ni ne povos varti salmidojn dum la venontaj kvar jaroj, estos ebleco, ke malaperos salmoj, kiuj revenos al nia rivero”.


Festivalo en la urbo Motomija

festivalo Motomija

En la urbo Motomija, okazis aŭtuna festivalo la 23an, en kiu homoj paradis, portante sanktan palankenon. La organizanto volis gajigi la etoson per la sukceso de la festivalo, kaj alvokis palanken-ŝatantojn en kaj ekster Fukuŝima partopreni en ĝi, kaj venis 90 homoj el 11 grupoj.


Ciklamenoj surmerkatiĝis

La varmodomoj de s-ro Haŝimoto Kooiĉi en la urbo Tamura estas plenaj de 96 mil diverskoloraj ciklamenoj. Jam “ĝardenaj ciklamenoj” estas ekspeditaj al la merkato, kaj ekde la 24a “mini-ciklamenoj” estas ekspedataj. Ĉi-jare li zorge elektis neradioaktivan folian sterkaĵon. Tiuj floroj estas sendataj al Tokio kaj la ĉirkaŭaj gubernioj.


Provizoraj vendejoj

En la distrikto Ĉuuoodai en la urbo Iŭaki, kie staras multaj dometoj por rifuĝintoj, nove malfermiĝis eta superbazaro “Kunĉe-Placo” la 23an de oktobro. S-ro Sanbongi kaj s-ro Joŝida, kiuj antaŭe aparte posedis fiŝvendejon en la urbo Naraha (malpermesita urbo), kunlabore malfermis ĝin. S-ino Ŭatabe 78-jara diris : “Mi renkontis samurbanojn, kiujn mi neniam vidis post la cunamo. Mi estas ĝoja pro tio, ke mi povas veni ĉi- tien piede por butikumi”.
En la distrikto de la urbo Minami-Sooma malfermiĝis duetaĝa “Provizora superbazaro”, en kiu troviĝas 11 vendejoj ; manĝejo, drinkejo, florvendejo, vestaĵvendejo, fotilvendejo ktp. Tiu superbazaro estas konstruita por rifuĝintaj vendistoj.

Kajto-konkurso

La 23an okazis kajto-konkurso en la urbo Inaŭaŝiro por montri la urbon vigla kaj sekura. 50 kajto-amantoj partoprenis en ĝi el Tokio kaj aliaj 6 gubernioj.

Lernantoj donacis artaĵojn al rifuĝintoj

Lernantoj en la supera mezlernejo Jasuhara donacis artaĵojn al 80 familioj loĝantaj en provizoraj dometoj en la urbo Date. 40 lernantoj apartenantaj al arto-klubo faris tiujn el lignaĵoj el detruita lerneja konstruaĵo pro la tertremo. La lernantoj nun lernas en la provizora konstruaĵo.


Kultura Festivalo de du superaj mezlernejoj

La komuna kultura festivalo de superaj mezlernejoj Onahama kaj Kaisei okazos la 6an de novembro. La lernejaj konstruaĵoj de Kaisei estis severe damaĝitaj de la cunamo, tial la lernantoj provizore lernas en la supera mezlernejo Onahama. La temo de la festivalo estas “Ridetoj al nia estonteco !” La lernantoj deziras, ke tiu festivalo kuraĝigu la loĝantojn kaj ridetoj disvastiĝu en la urbo”.


Radioaktivec-mezuriloj estas donacitaj

Golfeja klubo Asahi en la urbo Toĉigi, la gubernio Toĉigi, donacis 150 mezurilojn kaj unu milionon da enoj (10 mil eŭroj) al la urbo Minami-Sooma la 18an. Tiu golfeja klubo kolektis 10 milionojn da enoj el 20 mil golfludantoj. El tiu mondonaco la klubo aĉetis 150 mezurilojn. La prezidanto volas, ke la urbo disponigu tiujn al familioj kun infanoj.
La ĉina mezurili-kompanio “Dalian Novlandosistemo” donacis 40 mezurilojn al la urbo Minami-Sooma la 19an.


Sporta tago en la urbo Sooma

La 23an la bazlernejo Nakamura okazigis sportan tagon en la gimnastikejo Sooma, prokrastitan kvin monatojn pro la katastrofo kaj la posta nuklea akcidento. En ĝi lernantoj dancis kaj gimnastikis, kaj ankaŭ iliaj familianoj partoprenis.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio