sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










ESPEROJ INTERMITAJ (el "ILI" de Bergiers)



Al Liber.


Iafoje, io, kiel aliiĝo ŝajne subita okazas en ni. Kvazaŭ senbridiĝo. Ĉu aspiro aŭ kolero ? Ĉu stato ĝis tiam latenta kaj subite sin montranta ? Ĉu al morgaŭo aŭ kontraŭ hieraŭo. Ni trafas la nekomprenemon eĉ de la amikoj. Ĉu kontraŭ la aliaj aŭ super la aliaj ? Kaj la celo ?


Ĉu silenti ! Ni ne provu tion, la praktika izoliĝo pli ol la morala izoleco suferigus nin. Ĉar la morala izoleco neniam estas kompleta ; ĝi estas interrompita de ‘‘ intermitaj esperoj ” kiuj fariĝas la antaŭenpuŝado nepra al la plidaŭro de nia vivo reala. Tiu kiu komprenas ne plu povas silenti. De tiam, li apartenas al la Vereco, majesta lumigilo, sed kiom malfacile tenebla altelevite. Ci devas paŝi. La kondamno de l’elektito : paŝi, ĉiam paŝi. La realeco de la aliaj ne estas ekzakta. La relativeco estas ja pruvita. Lia realeco estas ofte mala rilate al tiu de la aliaj. Lia “ mio ” fordisiĝis je lia materia estaĵo, kiu estas okula kaj aliorgana. Kaj lia “ mio ” vidas alien ol okuloj liaj. Tamen ĉiam ekzistas ± dependeco, la sento pri la realo iafoje dubigas. Tio estigas hezitojn, suferojn, malcertojn. Sed la interna fajro ne povante estingiĝi, ĉiam pli ampleksiĝas, eĉ se maldiafana fumo kovras ĝin. Kaj kvazaŭ gaso eliĝanta abrupte, la “ mio ” laŭiras la vojon, malgraŭ la malhelpaĵoj, la insultoj aŭ la mokoj. Gaso eliĝanta : esperoj intermitaj. Dueco de pensoj, de vizioj. La tuta medio kiu invitas la okulojn opiniigi la Estaĵon komprenintan, entenas multajn barojn, kelkfoje malfacile superpaŝeblajn. Tiuj baroj, tiuj faktoj simple fiziologiaj tre intense impresas la Estaĵon. Invito al la halto, reeniro en la “ ordon ”, refariĝi kiel la “ Aliaj ”. Sed en la subkonscio, la ardemo reagas. Kaj jen la forflugo... La realeco komprenita kontraŭ la realeco ĝis nun akceptita. La homo ne plu haltas kaj ĉiam, al tie, al la horizonto kie enigme fiksiĝas la trajtoj de la Astro de l’ Revolucio, la penso (dua), la komprenemo direktas lin. Kaj tiam ni ekiru la vojon.


***


Li estis kompreninta. Kaj de post la ekkompreno, nenio estis al li ripoza ; la vivo estis nur vojo, aleego kondukanta al supraĵo : la Idealo. Tiu ĉi idealo estis tiu de ĉiuj homoj penantaj, de ĉiuj ekspluatataj gelaboristoj. Sed ĉe la plejgranda parto el tiu homaro, tiu idealo ne ja precize aperigis sin… ĝi nur vivas subkonscie. LI estis kompreninta ; ILI neestis komprenantaj.


Kaj tiu enhaveco estis prema por estigi la deziratan ŝanĝon. Kaj tiu homo serĉis homojn. Praktike li miksiĝis je la amasoj, parolis kaj rezonis al ili... sed, laŭaspekte, lia esprimaro ne estis trafinta komprenemon. Morale, li sole estis. Iafoje, eklumo, eklumeto promesis helpon ; sed la nokto, la terura nokto tuj estingis, per sia blinda sufoko, tiun lumeton. Kaj kiom estus bela kaj kuraĝiga, fajro intensa, ardaĵo, tre nutrita de la volemo de l\’ekkonsciiĝinta Proletaro, plivivigata ĉiam pli ĝoje, kaj poste tiu ardaĵo flamigus la ĉi-tiun sociordon, nur indignigaĵojn, putraĵojn. Ruĝa fajrego, tute ruĝa flamaro. Altaj eroj : vastaj esperoj. Subite tiam, ĉifono sangmakulita, la ruĝa standardo de la venkanta Laboristaro, ruĝa pro la vivo de la mortintaj batalantoj al la Revolucio.


Ofte la homo pensas tiele. Peza ĉeno poŝhorloĝa, verŝajne el oro, estas antaŭ li. Li tuŝegis, nur pripensante sian Idearon, sinjoron. Kaj tute proksime estas pastro kaj iom pli malapude staras juna leŭtenanto... Ne estas finita... Laboristo ebria.


Financa katastrofo... La “ malgrava ŝparantaro ” speciale estas trafita, anoncas la gazetaro... Simpla, tute simpla rideto... La homo ne povas atendi... li iras.


Stacidomo, Vasta placo. Multaj veturiloj ; perhomaj, perĉevalaj, permotoraj. Brr... dink... dink... pet-pet... Nervemo. Jen, akcidento. Maljunulino sub aŭtobusa rado. Generala alkuro. Sango je la kapo, je la manoj, tra la vestaĵoj fluanta. Mortinta aŭ mortanta. Sen identigaj paperoj. En la morgaŭa ĵurnalo, legebla estos jeno :


‘‘Grava akcidento. Hieraŭ matene je la dekunua, maljunulino kies aĝo kaj personeco restas nedifinitaj estis mortpremita de la aŭtobuso 49, je la suda stacidomo.’’


La sekvanta presaĵo temos pri la plej bona kuracilo kontraŭ la kapdoloroj.


Estas la ĉiutaga tragedio.


Preĝejo : La meso ĵus finiĝis. La kredantoj (?) eliras. Ĉiu havas konatulon inter amaso. Ili manpremas. Viroj bele vestitaj : komercistoj. Virinoj : maljunaj, ĉiam malbone pensantaj kaj parolantaj pri la aliaj. Junulinoj : profitantaj la solan okazon iri el la domo kie ilin tiranie entenas la sensentiĝintaj gepatroj. Kaj aliaj ankaŭ, eĉ laboristoj !


Kial do oni lasas en tiu stulteco la popolon ? Ĉiuj libere pensantaj homoj, komprenintoj, verkistoj, artistoj devus eligi en sia verkaro, tiun krion : “ Popolo, ne kredu ; tiuj diaĵoj nur estas rimedoj por cin kateni en la mizero, en la malklero kaj en la pasiveco ! Forĵetu tiujn venenojn. Ne kredu je ĉiela paradizo, sed kreu surteran paradizon : Ribelu, Aliru novan sociordon, Al la Revolucio !”


Printempa mateno. Miloj da birdoj : Ili ĝojas ĉar kantado ilia estas tiel milda... nur de tempo al tempo, ploro. Negravas, ĉu ne ? Ĉi tie en la urbo, arboj forestas, sed laŭŝajne tie, tre malproksime, en la arbaro, ili burĝonas. Etaj folioj, freŝverdaj. Bona odoro de l’ naturo. Estas festo hodiaŭ ; la laboristoj ne plenumas sian kutiman taskon. Bedaŭrindas ke tiu laboro ne estas fruktodonanta al la plenumantoj ! Ni amus ĝin ! Ĉu nur bedaŭrinde ? Tiu martelo, BUM, bim, bim. Kiom admirinda estas la streĉita muskolaro de la forĝisto ! La ŝvito briligas la vizaĝon kaj pro la flamegaj reflektoj, tiu vizaĝo estas tiom impresanta. Forto ; volemo. Kial do, tiu laboristaro estas subpremata ? Kio do certigos vin, ho frataron mian, vin decidos skui la malamikan klason. Vi sciu, vi komprenu : vi estas nekontraŭstarebla Giganto. Sola gesto unuanima povas vin venkigi. For, ĉiuj hezitoj ! Aŭskultu vian propran emon ; obeu al ĝi. Mankas nur al vi, la Certeco.


Pluvetas. Tagmeze. Vojkruciĝo. Tridekjara virino apenaŭ vestita kaj infano eble dujara. Ŝia ventro atestas pri baldaŭa nasko. Vizaĝo maldika, mizera ; rigardo fajra, febra. La knabo ploras. Malvarmumas. Pastro, jes denova pastro. Ruĝvanga, bonfartanta... Li kuras al luaŭtomobilo...


La homo pensadas. Sed io pli grava ol pensado samtempe evoluas en li. Estas la nekutima pensado : ni diru la subkonscia pensado. Ĉar dum li klare vidas materie la nunan sociordon kaj la nuntempan aspekton, alia sento montras al li konstuon de alia vivo. Ĉiuj aspektoj estas aliformaj. Liaj okuloj kaj ordinara pensado rigardas la hodiaŭan sistemon kaj lia internaĵo, lia eksterordinara pensado jam travivas novan epokon.


Fabrikejo, Gigantaj dentradaroj. Motoroj zumantaj. Larĝaj fenestroj. Laborado... La brakoj gaje funkcias. Kvazaŭ ĉio kantas. Fajfilego krias la laborfinon. Interparoloj… ĝojkrioj... alvokoj.


Lernejoj por ĉiuj. Pano por ĉiuj. Amo al ĉiuj.


La regno de la Laboro.


Somero. Arbarego. La limo. En la fundo, panoramo admirinda. Suno. Birdoj kantas... La venteto estas kantado… Feliĉo... Enspiru, enspiru tiun puran aeron... Libereco... Rigardu, tien malsupren, la gelaboristojn... Frateco... Egaleco… Ili kantas...


La homo ankaŭ kantas :


“ La Fina Batalo !”


Liaj okuloj rigardas hodiaŭon, lia internaĵo konstruas morgaŭon.

Sama rubriko :


puce Enkonduko al la reta eldono de ILI de Bergiers (fare de Vinko Markov)

puce Enkonduko al la originala eldono "ILI" de Bergiers (fare deDimitriv SNEĴKO)

puce Antaŭparolo de la aŭtoro Bergiers pri "ILI"

puce NIGRA KIRMESO (el "ILI" Bergiers)

puce STRIKA SCENO (el "ILI" de Bergiers)

puce GARDOSTARANTA (el "ILI" de Bergiers)

puce FORIRO (el "ILI" de Bergiers)

puce LA ALIAJ (el "ILI" de Bergiers)

puce SUFERI (el "ILI" de Bergiers)

puce MALLIBEREJOJ (el "ILI" de Bergiers)

puce BATALOJ (el "ILI" de Bergiers)

puce ESPEROJ INTERMITAJ (el "ILI" de Bergiers)

puce VOĈOJ (el "ILI" de Bergiers)




Supren