sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










Ni legis por vi...

Recenzo pri "Nu, kaj do ?" de Sen Rodin (de Vinko Markov)

159 p, eld. Exit, Kluĵo, 2010



nukajdoUnuavide ĉi tiu libro povas ŝajni stranga kunmetaĵo de diversstilaj diverstemaj verkoj. Tamen, pli ol nura kompilaĵo el lastatempaj tekstoj de la aŭtoro ĝi estas. Tion ĝuste sentis Donald Broadribb, kiu en sia postparolo sur la dorsa kovrilpaĝo rekomendas legi la tekstojn sinsekve. Sen Rodin estas aŭtoro, kiu ŝatas cerbostimulajn legaĵojn, kiel montriĝas en pluraj el liaj ĉi-volumaj recenzoj. Same, li ekde la kovrilpaĝo instigas la leganton sin demandi, kio estas tiu ruĝa disko, kiu tie aperas. La respondo venos dum legado de la unua rakonto, fakte tute fikcia, sed tamen verkita en plej realisma stilo, kiel la fantastaj fabeloj de la 19-a jarcento.

De tiu plaĉa sed ne tro postulema komenco, la disciplinita laŭvica leganto glitos nepercepteble laŭ la fluo de la tekstoj al pli kaj pli cerbumigaj filozofiaĵoj, ofte vestitaj kiel librorecenzoj. La plej centra estas ĝuste tiu, kiu utilas kiel titolo por la tuta libro : "Nu, kaj do ?". Tio fakte estas la spita respondo de la aŭtoro al la "kraĉismo", tiu relative furora tendenco en la nuna Esperantio subtaksi la meritojn kaj kapablojn kaj de Esperanto, kaj de la movado entute. Nu, ĉi tiu kraĉismo eble estas troigo de sana respondo al mala tendenco, kiun mi povus nomi "lekismo", kiu estus la senkritika laŭdado de ĉio kaj ĉiuj en Esperantio. Kaj ne nur tie. Ja se la stultaĵoj skribitaj de Gramŝio kaj Stalino pri Esperanto havis tiom fortan influon en iuj partoj de la laborista movado, tio certe estis, ĉar forta proporcio de homoj ne sukcesis kompreni, ke eĉ homo havanta multajn meritojn (ĉu realajn, ĉu simbolajn), tamen povas kaj foje eĉ devas esti kritikata kiam li diras aŭ faras stultaĵojn. Kaj tio rilatas ne nur al Esperanto. Tiujn kraĉojn Sen Rodin rebatas per la ŝultroleva : "nu, kaj do ?", iom provoke asertante, ke li fajfas pri eventuala muzeiĝo de Esperanto, kiu ne malhelpos lin kaj aliajn homojn plu ĝui ĝiajn belaĵojn.

Tamen tion oni ne komprenu tro absolute. La fina testamento ja rememorigas nin, ke verkis tiun ĉi libron homo preskaŭ 80-jara, kiu fine rezignacie akceptis la ideon, ke homoj ne estas ŝanĝeblaj, kaj do ke Esperanto ne havas estontecon en mondo regata de nura strebo al individua profito. Kaj iel, tiu ŝultrolevado pensigas pri la nostalgiemo, kiun li ĝuste kritikas ĉe Viskontio, kiu en "La Gepardo" malgraŭ siaj marksismaj inspirofontoj pli simpatias al la malaperantaj nobeloj, ol al la poste regontaj burĝaj filistroj. Feliĉe Sen Rodin mem reekvilibrigas sian analizon en recenzo dediĉita al "Esperanto", 652-paĝa memorĝardeno de la rumana veterano F. Bociort. Per bela sed tute homa paradoksemo, li emociige priskribas sian ĝuon ĉe la malkovro de la "racia matematikeca" pensmaniero de la aŭtoro. Tie li tre interese raportas pri la atingoj de kuraĝa homo, kiu per argumentado sur la scienca tereno sukcesis — almenaŭ portempe — akceptigi Esperanton en la Rumanio de Ĉeuŝeskuo. Jen bela pruvo ke kun iom da persistemo kaj per ĝustaj argumentoj, eblas ja iagrade modifi homajn sintenojn. Li ankaŭ tute prave rimarkigas, ke la ekskluziva divido inter "desuprismo" kaj "desubismo" estas malprofita al ambaŭ strategioj.

Meditinde estas, ke ŝajne eblis pli multon atingi en la ekstremdiktatora ĉeuŝesku-reĝimo, ol en la nuna "demokrata mondo". Sed ja tiamaj esperantistoj ŝajne kapablis je "disciplino, firmeco, batalemo, interamikeco, reciproka respekto", kiujn poste draste malfortigis la individuisma ideologio. Evidente eblas diversmaniere interpreti tiujn kvalitojn. Sed kvankam mi opinias, ke Sen Rodin iom tro nigrigas la bildon de la nuna movado, emfazante ĝian kverelemon, mi emus pli atentigi pri la zorgiga manko de homoj pretaj sin dediĉi al aktivulaj taskoj, kio foje rezultigas iom tro strikte fokusitan pensmanieron ĉe la postrestantaj aktivuloj. Fakte individuismo kaj kolektivemo ankaŭ ne nepre estu kontraŭmetataj. Plej utilaj al kolektivoj estas ĝuste tiuj individuoj, kiuj sukcesas disvolvi sian personecon kiel eble plej harmonie kun sia ĉirkaŭo. Kaj ĝuste Sen Rodin ankaŭ kontribuas, ĉar lia trankvila, ne leciondona tono estas plej lerta rimedo por komprenigi al la legantoj, kiom ĝuinda povas esti memkleriĝado, kaj konstanta strebo al pli alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo. Nur restas esperinde, ke ĝi efektive kontribuos al fortigo de pontoj inter literaturemuloj kaj filozofiemuloj.

Fine necesas danki pri la apero de ĉi tiu libro ankaŭ la redaktinton, la "silanverino" Julia Sigmond, kiu ne nur provizis enhave la libron, estante pli malpli rekte unu el la inspirofontoj de pluraj rakontoj, sed ankaŭ supozeble influis la definitivan ordigon de la tekstoj. Ankaŭ gratulinda estas Serena Francesci, filino de la aŭtoro, kiu ornamis la rakontojn per belaj bildoj, ne simple ilustraj, sed interpretaj, kaj do ankaŭ cerbumigaj.


Vinko Markovo


El Sennaciulo, septembro-oktobro 2011

Sama rubriko :


puce Recenzo pri "Nu, kaj do ?" de Sen Rodin (de Vinko Markov)




Supren