Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Bonvenon !
puce 1-a kongresa bulteno kaj aliĝilo
puce Loĝeblecoj
puce 2-a bulteno : kiel alveni k ekskursoj
puce Provizora programo
puce Aliĝintoj
puce Kiel atingi la studentan komunloĝejon en Jalto
puce Bonvenon en Jalto !
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio de la 85-a SAT-Kongreso
puce Fotoj pri la kongreso
puce Gazetartikolo 2012
puce Klaĉoj (Tragikomedio)
puce Prikongresa artikolo en La Balta Ondo
puce Prikongresa artikolo en loka gazeto

1-a kongresa bulteno kaj aliĝilo

elŝuti :


Aliĝilo Jalto 2012 (.pdf) :

Alklaku la bildon por malfermi la aliĝilon


PDF - 60.5 kio, 0 x 0 pixels

85-a SAT KONGRESO
Jalto 11.08. – 18.08.2012

Bonvenon al la KONGRESURBO JALTO

  • la ĉefurbo de Suda Bordo de Krimeo, loko de turismo kun multaj historiaj kaj naturaj vidindaĵoj
  • la plej prestiĝa ripozloko de Ukrainio, Rusio, Belorusio
  • historia loko de la fama jalta konferenco, kie fine de la dua mondmilito renkontiĝis prezidantoj de Usono, Britio, Sovetunio kaj decidis fondi la Unuiĝintajn Naciojn
  • la urbo, kie agis famaj Esperanto-pioniroj kaj kie ĉi-jare ni festos 120-jaran jubileon de esperanto-movado en Jalto.

KONGRESKOTIZOJ (en eŭroj)

ĝis 31.01.12.
ĝis 31.03.12.|ĝis 31.05.12.|ĝis 30.07.12.|Pli poste
SAT-membro 40 45 50 55 60
SAT-geedzoj (se ambaŭ) 60 70 80 85 90
SAT junul(in)o ĝis 25 j. 15 20 25 30 35
Nemembro de SAT 50 55 60 65 70
Junula nemembro de SAT 20 25 30 35 40
Aliĝilo Jalto 2012 (.pdf)
Alklaku la bildon por malfermi la aliĝilon

Infanoj ĝis 15 jaroj ne pagas kotizon

La partoprenantoj el Ĉehio, Estonio, Hungario, Litovio, Latvio, Pollando kaj Slovakio ĝuas 30% rabaton

La partoprenantoj el Albanio, Bulgario, Rumanio, eksa Jugoslavio (krom Slovenio) kaj eksa Sovetunio (krom Estonio, Litovio kaj Latvio) kaj ekster Eŭropo (krom Aŭstralio, Izraelo, Japanio, Kanado, Sud-Afriko kaj Usono) ĝuas 50% rabaton

Membroj de Ukrainia Esperanto-Asocio ĝuas 75% rabaton (anstataŭ 50%)

  Kongresa kotizo ne estas transdonebla al alia persono
  La kotizo ne inkluzivas loĝadon, ekskursojn kaj aliajn aparte pagendajn aferojn, ankaŭ nenian asekuron
  Aliĝilon sen pago de la kotizo la OKK ne traktos

La kongreso okazos en ripozejo, kiu situas nemalproksime de la urbocentro. La kongresanoj loĝantaj en la ripozejo estos en aparta 3-etaĝa domo, kie preskaŭ ĉiuj ĉambroj estas 2-litaj kun la oportunaĵoj (duŝejo, necesejo). Duono de la ĉambroj estas kun vastaj balkonoj. En la ripozejo estas kurac-diagnoza centro pri nespecifaj malsanoj de pulmoj, kormalsanoj, periferia nerva sistemo, ĉambro por aromoterapio. Kuracado estas senpaga.

Por aliĝi, elŝutu k uzu la jenan aliĝilon :
 http://satesperanto.org/IMG/pdf/aligxiloSAT-kong2012-2.pdf

Ĉiu kongresano post plenigo de la aliĝilo registriĝu ankaŭ en www.velura.net :
 http://www.velura.net/aligxilo.php

PAGEBLECOJ

El eksterlando per eŭroj :

  • Poŝtkonto : SAT nº 1234-22 K, Paris.
  • Konto de SAT ĉe UEA : satx-sal

    Se vi pagas tra SAT en Parizo, bv sendi al ĝi nur kopion de la aliĝilo, kaj sendi rekte la originalon al la OKK.

    El Ukrainio kaj Rusio partoprenontoj pagos en hrivnoj senpere al OKK per poŝto aŭ banko.

ADRESOJ DE LA ORGANIZA KONGRESA KOMITATO

Poŝtadreso : p/k 489, E-klubo “Tero”, 98600-Yalta, Ukraine
Retadreso : jefim_z ĈE mail.ru Skajpo : terano37

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio