Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Enkonduko al la reta eldono de ILI de Bergiers (fare de Vinko Markov)
puce MALLIBEREJOJ (el "ILI" de Bergiers)
puce BATALOJ (el "ILI" de Bergiers)
puce ESPEROJ INTERMITAJ (el "ILI" de Bergiers)
puce VOĈOJ (el "ILI" de Bergiers)
puce Enkonduko al la originala eldono "ILI" de Bergiers (fare deDimitriv SNEĴKO)
puce Antaŭparolo de la aŭtoro Bergiers pri "ILI"
puce NIGRA KIRMESO (el "ILI" Bergiers)
puce STRIKA SCENO (el "ILI" de Bergiers)
puce GARDOSTARANTA (el "ILI" de Bergiers)
puce FORIRO (el "ILI" de Bergiers)
puce LA ALIAJ (el "ILI" de Bergiers)
puce SUFERI (el "ILI" de Bergiers)

VOĈOJ (el "ILI" de Bergiers)


Al Nikolao Nekrasov.


Pura kaj lumiga koloro batalanta ĝisfine kontraŭ la silentemajn ombrojn. Walt WHITMANN.


Estis oficiala, Ĝenerala mobilizo. La ekssoldatoj estis revokitaj al la servo. La faruno prezaltiĝis. La stratoj estis barikaditaj. Ĉaroj, cemento. Simplaj protektiloj, ridindaj, post pripenso. Kaj el malproksime, venis murmurego. Ne estis la kirmesa kanono. La frapoj aŭdiĝis je regulaj intertempoj. Kaj subite, rapida pafado. La vilaĝanoj estis duonfrenezaj. Sed certe la milito estus rapide finita, la venko akirita. La patrinoj, per la fino de sia antaŭtuko, sekigis ion ĉe la okuloj. Kaj por aplombumi : “ Eniru, knabaĉo, mi jam diris trifoje ”. Ŝi havis aliajn filojn ; kaj, tiuj estis foririntaj. Ili ne ploris. Kunrideta adiaŭo. Kvankam... Ne ! ni ne ploru !... Per la montra fingro, ili frotis siajn lipharojn energie kaj foriris. La sekvantaj noktoj estis funebraj. La vitroj tremis. La junaj patrinoj. La infanoj demandis : “ Kie estas Paĉjo ? ” La okuloj respondante estis admirindaj, kvazaŭ larmeca kristalo. La patrino karesis la buklojn de la knabo, per gesto revema ; fiksante la idon, emociite, ŝi diris : “ Dormu kviete, mia Lulu, cia patro revenos morgaŭ ! ” Kaj patroj mortfalis. La militaj monstroj estis senbridigintaj siajn furiojn... Kaj ĉio cedis. Karnoj, kavaĵoj, blinduloj, kripluloj. Elŝiritaj membroj, homoj vizaĝdifektitaj. Kadavroj. KADAVROJ ĉie. La emo al mortigo... La kanonoj kraĉis la morton. La bajonetoj haltis la korbatadon. La teruraj gasoj agis. Patriotismaj paroladoj. Solenaj promesoj. Ĉefoj heroaj ĉiam instigantaj, neniam agantaj : “ La tuta Homaro vin salutas... Eterna dankemo ”. La naturo estis tre afektita. La arboj estis elradikigitaj. La riveregoj entenis sangon. La greno estis piedpremita. Kaj je la horizonto, sin anoncis fantomo : La Malsato. Ne gravis la disperdo de la pano : Estis la milito. La nuna horo nur pripensigu la hombuĉadon. La homoj ebriaj kantis : Ni Mortigu, Al la morto, k. t. p... Inter la amaso estis konsciencoj, veraj homoj. Terura spektaklo al ili. Disfaliĝo de ĉiuj esperoj iliaj, ruiniĝo de ilia ideologio. Jen cia pafilo, homo, kaj mortigu aŭ... mortaĉu. Ĉu do submetiĝi al tiuj malhomoj ? Neeblaj revoj. Voĉo, la voĉo de fisuboficero : “ Mallertulo, ĉu ci volas pafi aŭ ci preferas piedbaton je la postaĵo ? ” Ega suferado de tiuj homoj. La pafrisorto funkciis. Stertoroj, alvokoj, petegoj : Kamaradon ! La grenadoj estis pretaj. Al la atako. La atako : Unu, du, dek, cent falas. Al la tranĉeo ! Tiuj kiuj restis. Duonmortaj, kion ili pripensus ! Kiom admirinda, tiu milito ! Por la patra lando ! La okuloj fermiĝas. Estas finita. Ĉe la loĝejo : “ Nu, patrino, ne revenis paĉjo ! ” - Kvazaŭ retenita plorego - “ Kio estas do, patrino ? ”- “ Ho, nenio, mi iomete malvarmumis kaj tusetas.’’ La patrino malproksimiĝas. La vitroj tremas. La frapoj ne ĉesas ; la nokto pliproksimigas ilin. La aeroplanaj murmuregoj. Ŝi estis ekdorminta. Sonĝo montris al ŝi ŝian kunulon sangmakulitan... Ĉie sango. Kaj li diris : Petro estas mortinta ; Johano estas mortinta, Luciano estas mortinta. Kaj li ankaŭ diris : La Patriotismo ne plu ekzistas por ni - Tiam li foriris certe.


Laŭvola pafado ! La baterioj senĉese sendis kuglojn. La postumoj estis tuj reŝarĝitaj ; la repuŝantoj ne ellasis la laboron. La celado ne estis rigore plenumata. La tuta fronto estis detruenda. Sen korektigaj ordonoj, ĉu dekstraj, ĉu maldekstraj. Rekte ankaŭ estis certe vivaj kaj aĵoj detrueblaj. Altigu ! Pli malproksime, 4000. Trisekundan kadencon. Rapidan pafadon ! La artilerianoj ne plu aŭskultis. La kugloj trafis. Semi la morton. Celitaj. Tak-tak-tak-tak... La mitraloj. Trafitaj. La kanonoj silentas. Kontraŭatako. El najbara baterio, mitralanoj respondas.


Ĉe la vilaĝo. Estis lunde. La knabo paŝis al la lernejo. Subite, el la malsupro de l’vilaĝo, ĉevalaj hufofrapoj eksonegis. Kelkajn sekundojn poste, deko da rajdistoj estis videbla. Estis la avangardo de la malamikaj armeoj. Fiere, ili trotigis siajn bestojn. La infano trovis belaj ilin. Patro certe estis tielaspekta. Jen, kiel tiu kiu estas maldekstre apud la trotuaro. Fenestro malfermiĝas. Eksplodskuo. Kaj la soldato maldekstre estanta falas. Mortinta. (Li tiel bone aspektis kiel la patro ! ) Ĝenerala alarmo. La avangardo galope rekuras al la korpuso. Kvin horoj poste, ĝi revenas, pli multopa. La buĉado komenciĝas... Virinoj, infanoj, ĉiuj el la apudaj domoj laŭvice... Estas la Milito...


La invado. La militistaro marŝas. La vidantoj, malameme rigardas kaj daŭre rigardadas tiujn homojn kiuj iras al la mortejo, kiuj mortigos siajn fratojn kaj kiuj siavice mortos ankaŭ. Ĉio devus fariĝi klara nunmomente. Neprus ekkonsciiĝi. Analizi sin. Sin demandi. Unuvorte : amase neobei. La soldatoj prolace falas... Ĉiuaĝaj... Kaj tamen la distanco estas pasata je la sonoj de militaj marŝarioj. La drinkejoj estas superplenaj. La drinkaĵoj estas konsilitaj, disdonataj. La rigardon bestan, la okulojn ruĝajn, la soldatoj paŝas denove. La korpusoj sinsekvas seninterrompe. Kaj en la tuta Eŭropo, simila agitiĝo. Ĉiuj landoj ĉu neŭtralaj, ĉu militantaj mobilizis. Elementa instruado kaj jen pafilo : Ci estas soldato. Ci mortigu. Ekzercoj laŭnaturaj...


Urboj fariĝis tombejoj, pli ĝuste kadavrejoj. Miloj da homaj korpoj putras. Terura vidaĵo : skeletoj, karnoj senvivaj, kapoj. Kaj tiuj vizaĝoj prezentas strangajn esprimojn. Kia estis la lasta penso ? La poŝoj entenas paperaĵojn, leterojn. Leginta tiujn ĉifaĵojn, leginta tiujn simplajn vortojn kie la espero kaj la timo intermiksiĝis, kaj rigardanta tiam la kadavron de la posedanto, angoro vin premas. Vizio. Maljunulino blankhara, vidvino, kiu amis sian solan filon, kiu ĉion estus farinta por li. La filo estis ŝia subtenado morala kaj materia. La milito prenas ŝian knabegon. La patrino vidis la foriron... Bonan kuraĝon ! Ploroj. Estonto de malsato, de suferoj. Foririnta. Kaj nun mortinta. Kiel ŝi akceptos la novaĵon ? Sonoraj ridoj de ebriaj oficiroj, priskribantaj siajn seksperfortojn kaj rabojn. Ili ludas. Stabaj oficiroj. Cent kilometroj el la fronto. Brilantaj uniformoj, lakaj botoj... Elegantaj ! Monoklo ; vipvergeto. La sabro treniĝas... Kaj estas ĉio. La milito estas geografia karto kaj flagetoj pinglitaj. Komunikaĵo : Nia militistaro antaŭiĝis je kvindek kilometroj. Ega venko : 12 000 malamikoj mortigitaj, 31 000 kaptitoj ! - Frazo bruta : 12 000 mortintoj ! Estas do denove 12 000 familioj afliktitaj. Kia suferiga mondo ! Kuj ĉiutage ! Haŭbizoj, kugloj, mitraloj plenumas sian laboron.


Homo, kie ci estas ?


La pastroj benas la armeojn, preĝigas por la fina venko. God save the King ; Gott mit uns. Ni imagu la spektaklon kiun la sincera dikreanto devus opinii naŭza. Ambaŭflanke, la sama praveco citita por justigi, por kuraĝigi la militemon. Milito de l’Justeco. Por Dio ! Nu Diĉjo, se vere diaj defendantoj kredas je ci, ili certe opinias cin malsimpla aŭ malkonscia, ĉar por akordigi la du vidpunktojn, neprus stranga sentaro...


La malsato ekfuriozis. La infanoj ne ricevis sufiĉan nutradon. Publika provizumado. La restaĵoj de la amerika produktado estis vendataj. Usono trafis la eblon vendi siajn putrantajn provizojn. Nu, manĝu, popolaĉo, ne estas eĉ fekaĵoj !


La kazinoj estis superplenaj. Per la mono ŝtelita el la poŝoj de la kadavroj, la oficiroj festenegis. Multnombraj estis la virinoj, minacite de l’malsato, kiuj cedis sian korpon al tiuj brilegantaj galonuloj. Hipokritaj malvirtoj. La tridekdu manieroj, nu ! Kompatindaj ekspluatitinoj ; ne sufiĉis la korpofero (ofte pro viaj infanoj ), sed vi devas eluzi vian vivdeziron, vian sanon, ĉion. Sifiliso. Infektantaj centroj. La radeto funkciis. Dekmil, dudek. Riĉa aŭ malriĉa ! Suspektindaj individuoj spionis. Hommortiga atmosfero. Sopiro al la mono, al la ĝuado. Drinkado. Multekosta vino. Ĉampanoj ebriigaj. Mondumaĵoj. Ĉiuspecaj amaĵoj, jen unu flanko. Aliflanke : la proletoj malsatantaj, mortfalantaj sur la militejoj, homoj vunditaj mortantaj pro nekuracado. Kripluloj, invalidoj, 50 %, 70 %, 100%. Patriotismo. Milito por la libereco. - Kunvenoj kun la ceremoniaj vestoj. Kunveno de industriistoj kaj de financistoj. - Tuj kiam la milito estos finita, supozante ke via lando estus perdinta du milionojn da homoj kaj nia lando du kaj duono milionojn, nia produkto-kapableco fariĝos laŭ la proporcioj tuj el dirotaj… La ŝtalo. La venonta kunveno en Lokarno. Oui, Jes, Ja... Unuiĝu ! Minaĵoj. Koakso. Motoristo : Je la Karltono !


Antaŭen. Iru ! Estas la regimento kiu iras al la ofensivo. Homoj junaj, fortikaj. Kio okazas nun en ili ? Ĉu sovaĝemo, besteco, senkonscio, furiozo, rezignacio ? La fajfiloj. Ankoraŭ kelkaj horoj. Kelkaj horoj da vivo. Silento, Paŝado malfacila. Baroj materiaj, homoj. La tranĉeoj. La deŝanĝo. Batalpreparoj. Ĉu pretaj ?


Ataku !


Tumultego.


Mortintoj, mortintoj kaj denovaj mortintoj !


Per Dio !


Tak-tak-tak-tak-tak... La homoj falas.



— Nu, patrinjo, kiam revenos patro ?

***


Malgraŭ la frakaso, la ĝenerala frenezo, la terura skuego, ekzitis ankoraŭ kelkaj homoj. Kuraĝo esti, voli resti HOMO. Kion pensi ? Kion kredi ? Tiuj individuoj estis alkutimiĝintaj al ideologio. Kaj ĉio, subite, aspektis ruiniĝanta. La laborantoj, necesaj al la projektita edifico, ŝajnis erarvojiĝintaj, malproksimiĝantaj el la plenumenda tasko. Longa studado. Retuŝoj al sia sistemo, al la sistemo. Adaptiĝoj nepraj. Malfacilaj distingoj. Kaj tiuj homoj kiuj estis konintaj la punekzilojn, la forpelojn, la malliberejon, ofte senenergiiĝis post longdaŭraj esploroj al la eventuala Agado. Tiuj temperamentoj agemaj ne povis tamen rezignii. Kaj ili antaŭsentis la neeblecon, eĉ la senutilecon de individuaj ribeloj. La agema homo estis tro malforta por elekti tiom malproduktan memoferon. La unuiĝo nepris. Je la serĉo de Vojo. Kaj voĉo aŭdiĝis. Tiu de geniulo. Sen retorikaj artifikoj, ĝi esprimis : Vi rifuzas militi ? Vi ne do konstatas ke la malliberejo tuj prenos vin kaj ke la malliberejo estas la fino de la necesa batalado. Ni paŝu tra ĉio. La milito hodiaŭa estas stado de l’kapitalista epoko. Evoluo. Tiu vojo estas absolute necesa por atingi vian celon : La Revolucion. Ni profitu el la milito. Ni parolu al tiuj kiuj batalas. Ni montru al ili, estante apud ili, partoprenante ilian suferadon, la Vojon. Ni esperu. Ni fidu. Ni komuniku niajn esperojn al niaj malkonsciaj fratoj. Ni restu klarvidantaj. Ni estu pretaj. La milito kreos ekonomiajn malfacilaĵojn, kiuj, malgraŭ ĉiuj provoj de la mastroj, restos nesolveblaj. La malvenkoj de iaj naciismoj malplifortigos momente la burĝularon, pliĝuste ĝin ŝanĉeligos. Tiam nia anaro devas esti preta al la fina batalo. Praktika edukado estas do urĝa. La militantoj, blindigite, baldaŭ rekonsciiĝos ; lacaj pro la trolongdaŭra milito. Tiam nia parolo devas ilin tuŝi, ilin nutri :
‘‘Proletoj ĉiulandaj unuiĝu ! ’’


Klariono. Revolucia voĉo. Ĝi alportis la Forton, la Esperon, la Klarecon. Kaj sur la sangan duonombron ĝi ĵetis strangan lumon. La “ homoj ” renkontiĝis, parolis, starigis planojn. Unuj iris al la fronto ; aliaj prenis sur sin la redakcion de revuoj de agitado, de morala nutrado. Kaj iuj impetemuloj, ne povis tiamaniere organizi sian volon. Amasi en penon longtempliman siajn aspirojn, siajn tendencojn. Atencoj. Individuaj agoj. Ĉirkaŭ li, snobismo senekzempla, la komerca oportuno, la parola kuraĝo de la nemilitantoj. Flamigaj paroladoj. Adjektivoj uzataj : nobla, patriotisma, grandioza, admirinda, heroa. - La tuta Homaro… Rajto... Dio. k. t. p... Defendantoj de l’Patrolando. Requiescat in pace... Paroloj. Tombaj surskriboj. La Pensado estas terura, malfacile vivebla. Fari ion, eksterordinaran ion por liberiĝi el tiu daŭra tiraneco. Krii sian ribelemon. Malbeni - Venĝi sian klason. La ĝendarmoj estas multnombraj. Ili kaptas vin kaj al la arestejo ! La Karcero.


Foriri. En iun landon. Montoj pensigaj. Kiu do ne ankoraŭ sonĝis pri tiuj altaĵoj ? Kaj antaŭ tiu beleco, tiu naturo, ĉu oni povis kredi je tiom da estantaj malgloregoj, je tiom da senhonoreco ? Ĉu terursonĝo ? Kaj tie, en la fundo, tiu lago ! Tiu tuta pejzaĝo atentabsorba parolas pri amo, pri frateco. Invito al la feliĉo, al la kvieteco, ŝajnas. Nenio ĉi tie rememorigas pri la abomeninda hombuĉado kiu alie daŭras. Eĉ la bruo de l’frakaso ne atingas ĉi supraĵojn. La amo. La poezio. Kaj estas ĉi tie ke ni laboros por morgaŭ. Ĉu neakordeble ? La montoj ne estas uniformaj kaj la unua impreso kiun ili donas al vi, neniam postvivas. Konu la montaron ; fariĝu ĝia amiko. Tiam ĝi donos al vi impreson pri Forto, ĝi decidigos vin al la Batalo. Ĝi efektive diras : “ Ĉiam pli alten’’, ĉu ne ? Kaj se en via animo restas iom da Idealo, la montaro ne detruos ĝin, sed plivigligos ĝin. Nia afero estas justa ; ĝi estas bazita sur la Bono. La dubo ne plu estiĝos en ni. Ni volas novan sociordon, Kaj ni opinias ke la venontaj generacioj ne bedaŭremos la Societon kiun ni detruos. Sociordo kiu mortigas milionojn el siaj filoj, kiu pluplantas la plej egajn malfeliĉojn, kiu subtilas la plej aĉajn malvirtojn ne indas bedaŭron.


Grupigi. Organizi. Malkaŝi. Kompari la novaĵojn kontraŭdirajn kaj mensogajn de la regnoj ; evidentigi la instruon laŭtaŭga por la Proletaro. Korespondado starigenda inter la diversaj organismoj. Sektoroj prilaborendaj. Interkompreniga sistemo. Vanigi la provojn de la kontraŭagitado. Forgesigi la nuancojn proprajn de la partianoj. La devizo “ klasbatalo ” estu la temo de nia agado.


La gazeto aperis.


La mizero regas ĉie. La infanoj kreskis. Ili ne plu demandas pri patro. Ili neniam havis patron (ili estas forgesintaj liajn trajtojn, liajn gestojn). Patro estas mortinta. Laco. Eklumoj. Kaj oni fabrikas haŭbizojn... La kupro esta ege uzata, eĉ la pordofermiloj ! Municioj. Eĉ la haŭbizoj ne sufiĉas. La scienco alportas sian partoprenon : la ĥemiajn rimedojn. La profitoj klarevidentiĝas. La landoj ĝis nun prudentaj, malcertaj, neŭtralaj, decidiĝas al la ekdancado. La danco de la Hombuĉado. Brazilio, Italio, Portugalo, Ĉilio, Japanio, Usono k. t. p... Merkatoj. Vendado de la postmilita produktado. Prikonsiderindaj ŝuldenkasigoj. Kapitalo. Ebleco eviti la dumping (on).


Estis iu tagfino. Du estaĵoj. La lago. La suno enprofundigis tre malproksime kaj ĝia lasta koloro esti ruĝa. Ruĝa kiel la sango de la homoj, ruĝa kiel nia standardo, ruĝa kiel morgaŭo, kiel nia morgaŭo. La estaĵoj amis sin reciproke. Komunuiĝo ideala, revolucikredantoj. Barketo... La akvo parolas ; nostalgio al la praktika agado. Nedifinebla melankolio. Ĉio rondiras ; literoj formiĝas. La vespero tute estiĝas. Luno ironia nin surprizas, en niaj intencoj, niaj esperoj. Ni vidas, ni vidas bone. La akvotavolo estas glata ; nur etaj volvaĵoj. Tamen, rigardu, amiko mia, estas vojo. Tiu vojo estas nia. Ni laŭiru ĝin.

***


Paŭzo. Terura silento. Paŝoj. Vundulportistoj. Pastroj, Kuracistoj. Tiuj paŝoj resonas. Kvazaŭ funebra sonorado. Kliniĝoj. Mortinta. La paŝoj reaŭdiĝas laŭ ritmo konsternanta. Momento. Ne utila estus, oni ne povus lin forporti. Espero de la vundito atendanta sian vicon. Neebla protesto. Dolorado. Alvokoj, krioj surdaj kaj tiom suferigaj... ili rememorigas pri la tuso de la neresanigeblaj ftizuloj. Ja ne plu estas vivo ; preskaŭ estas morto. Ĝi regas ĉi tie, Lia Moŝto la Morto, grandmastre. Tiuj kuŝitaj estaĵoj, kiujn la birdoj kadavromanĝantaj baldaŭ detruos, estis hieraŭ vivantaj, vivantaj de tiu vivo juneca. Juneco ama kaj entuziasma. La Milito estis mortiginta morale tiun junularon kaj nun ĝi donis ĉi lastan al la Morto por praktike senvivigi ĝin. Aliaj, inter tiu etendaĵo da kadavroj, vivis ankoraŭ terurigate. Ili atendas, pensas. Pasinto ilia revenas al ilia memoro... La patrino... La kunulino... La infano, Bonan tagon, paĉjon !... Ĉu ci ne estas tro laca, Luciano ?... Ja, knabo mia, ci malvarmumis, mi tuj preparos iom da tizano... Ĉu ci ne doloras ? - Demandoj citataj nun kaj kio okazas ? Komparoj…La paŝoj ne haltas... Estas aliaj savindaj, la galonituloj... (La multstelornamitaj oficiroj ne estas savindaj ; ili ne falis...) Nur la pensado postvivas. Nigreco. Maldensa pluvo. La pasinto. La esperoj. La certaĵoj. La socialistoj ne akceptus, ne permesus. Kaj poste, Ĵores mortigita... la aliaj en la malliberejo... Disfalo. Neantaŭzorgita. La ideologio ne estis komprenita. La ĉefoj estis kondukintaj la popolon per la ventro. Salajraj plialtigoj, strikoj ; tiaj, estis iliaj precipaj agitperoj. Ili estis oportunaj sed malantaŭzorgemaj. La revolucio ne fariĝos nur per la ventro sed pro la Ideo komprenita de larĝa popoltavolo kaj praktikigita de ĝi. La temo pri socialista edukado estas prilaborenda. Ĝi estis neprizorgita. La kvanto da membroj de la organizaĵoj ĉiam kreskis. La ĉefoj fieris pri la statistiko. Pruvo nekontraŭstarebla de ilia racia agado ! Kaj, poste, la kanono ! La Internacio ruiniĝas kiel kartluda kastelo. Ĝia prezidanto fariĝas primilita ministro de militanta lando. Ĉio estas refarota. La teorioj estas, scie aŭ malscie, nekomprenitaj... La anaro estas amase mortigita de la kugloj. Kiom gravas ankoraŭ la agado por la salajra plialtigo ? La agado per la Ventro ? Pli ol ĉiam, ĉi tie, sur la kadavrejo, la homo sin sentas ideologie malforta. Estiĝis multe da “ pro kio”, da “kiel” kaj da “ tiel”. Lia pacifismo ridindiĝis antaŭ la fakteco de l’milito. Necesis konsenti : La revolucio ne estos atingita per rifuzo al militservo sed plicerte per milito (kun armiloj) al la milito. La ĉefoj, kiuj iluziiĝis dum multaj jaroj, estas grandparte prirespondecaj pri la prokrastigo de l’ekrevolucio. Ilia socialismo pensigas pri redingotoj, pri salonoj... Kaj eĉ, dum la milito, ili ne kapablas, antaŭ la disruiniĝo de sia argumentaro, refariĝi simplaj civitanoj kaj silenti. Ne ! Ili malhonorigis la Ideon. Ministroj de Reĝoj. Intimaj konsilantoj de Iliaj Moŝtoj. Ŝtataj ministroj. Primilita ministro. La imperialismoj interbatalantaj estis antaŭvidintaj la reagon certan de la laboristaro kontraŭ la hombuĉado senfina kaj senmezura. Tiam ili trovis la haltigilon. La Patrolando. La Standardoj. Kaj kiel bukedoj, Socialistaj ministroj ! Tiuj homoj kiuj estis ĝuintaj la fidon de la proletaro, kiuj estis kondukintaj la movadon al provizora fiasko, tiuj homoj emis la perfidon regi, gvidi, subteni la militon. Kaj kiel pensis la popolo batalanta ? Laca pro la tro longdaŭra batalo, pro la senĉesa suferado, pro la terura vido de la multopa mortado ĉirkaŭ si, la batalanto deziris la finon. La abomeninda ago de la socialistaj ĉefoj estis rezignacie akceptita, konfide. Ili estis tiel grandanimaj ! (Tro grandanimaj laŭ ci, popolo, sed fakte tiom malnoblaj !) Malplimulto pensis : “Malpuregemuloj ! ” Krii tion estus konduki sin al la fosto. Bone pripensu : ne plu estis insulto al sampartiano, sed al supera altrangulo.


Terura tutaĵo. Arboj detruitaj, elradikigitaj, ruiniĝoj, murpecoj, ĉie truoj. Se oni pensis al iama mortinto, kiom malpligraviĝas tiu fakto : Nun estas miloj da kadavroj kiuj troviĝas antaŭ ni. Kaj sur centoj da kilometroj, la sama spektaklo. luj landoj fariĝis vastegaj tombejoj. Senornamaj tombejoj. La ebenaĵo. Ostaĵoj... Leteroj... Vestoj... La malproksima maro alportas malbonsignan ventbruadon... La vunditoj estas forportitaj. La tombistoj alvenas. - Enterigu ilin je kvindek centimetroj, tempo mankas al ni. - Minacoj por morgaŭ. Baldaŭaj epidemioj… Ne gravas, la tempo mankas. La medaloj estas kolektitaj. - Ĉiuj estas numerigitaj. La numero estas ofte inversigita, erara. Viro estas viro. Sed tiuj kiuj atendas numeron 8467 ne rilatas numeron 8647. Unu el tiuj du estas mortinta kaj estas la patrino de la alia kiu estas avertita pri la morto de sia filo. La administracio. Simpla eraro. La tombistoj laboras. Vesperiĝas. Neforgesebla aspekto. Estas finite, ili estas mortintaj... La tero rekovras ilin...


Milito de friponoj.


La Patriotismo.


Ne estas ĉi tie ke la nova Vivo ĝermus... Ni paŝu, ni iru alien... La Vojo...


(Ŝajnas ke voĉo tre malforta alvokas... Ĉu nur impreso ?... Ne ! ĝi diras : Panjo !... Tamen neniu estas... restas...)

***


Vunditaro. Per Dio ! Estas la ĉefkuracisto kiu parolas. Li senpacienciĝas. Ĉiuj tiuj vunditoj ! Mi rifuzas. La ministra cirkulero de la... decidas kondukigi ĉiujn vunditojn al la M. H. de la sekloro D., pro la tropleneco de la sektoroj B kaj C. Kaj tiuj oficiroj senzorgemaj sendas la putraĵojn al ni. Malutilaj rebatoj. Ordonoj de la stabo de la IIIa D. A. La flegistoj alvenas el ĉie malrapideme, ĉefe el la necesejoj, kie la fumado estas permesata... Preparu la ĉambregon de la bandaĝoj. Akraj odoroj kloroformaj kaj eteraj. La plej grave vunditaj, tiuj kiujn oni ne povas kuraci sur iliaj kuŝejoj, estas lokitaj. Homoj senvizaĝaj, malbelega truo. Senbrakuloj kaj aliaj, multaj aliaj. Ĉe iuj la trafitaj karnaĵoj, kie la sangocirkulado estas ĉesinta, putras. Kion vi volus ? La vojaĝo estas longa. Kaj estas formalaĵoj. La stampa numero ne estis retrovebla. Sango (Priatentu, komandanto, vian tunikon). Loko kosmopolita, germanoj, francoj, britoj, belgoj, kanadanoj, hindoj, marokanoj... Ĉiuj rasoj. Unuiĝo en la doloro... La malamo forestiĝas ĉi tie. La samaj kaŭzoj kreis la samajn efikojn. Ci Hans, ci Gaston, ci John, ci Petrus, ci Tony, ci Ati, ci Monlay, vi ĉiuj estas homoj. Vi havas patrinon, estaĵojn kiuj vin atendas. Vi konas tion... ĉu ne ? Kaj ĉu ankaŭ la kaŭzojn de l’milito ? Pro kio ? Pro kiuj ? La Patriotismo, kia mensogaĉo ! Imperialismo. Industriestroj. Trustoj. Monopoloj bankaj kaj elektraj. La divido de l’mondo per la imperialismaj regnoj, en sia simpleco ekonomia, ne estis prizorginta iujn sociajn fortojn neakordeblajn kun la interkonsentita linio : disproporcio de la naskitoj rilate al la mortintoj. Laborista eksportado. Kolonioj trafendaj. Merkatoj interesaj. Kapitalo industria ; kapitalo financa, Superproduktado. Aliaj trustoj naskiĝis. Fabrikado de la pormilita materialo ; bazo de ekonomiaj kontraktoj (La Franca industrio liveris de 1908 ĝis 1911 al Serbio por 45 milionoj da frankoj de pormilita materialo, laŭ la deklaro de Sro Paul Deschanel ĉe la Franca Parlamentejo en januaro 1912.) Ĉio tio ne estas la profito de la proletaro kiu ĉiam ricevas batojn. La hospitalo. Operacio tre danĝera. Haŭbiza splito en la ventro. Certa morto... Loko pripensiga. La epoletoj. La galonoj... La orumo... Ĉio brilanta... kiel... Ĉu la milito ankoraŭ longe daŭrus ? Angora demando. La militistaro ne plu marŝis tiel unuanime. Granda popolo revolucias, rompis siajn miljarajn ĉenojn. Superega volo. La homoj laciĝis. Eĉ estis malkovrita grava afero : korespondado inter soldatoj de malamikaj landoj. Interparoladoj. Kia skandalo !... La vorto ‘‘ cedismo ” estis laŭmoda. La tuta juĝa organaro kaptis ĝin. La militkonsilantaroj mortpunis, la duonrotoj ekzekutantaj agis kaj ne atendis cetere la decidon de la militkonsilantaro. La nebulo ŝajnis malplidensiĝi. Simple alkutimiĝo. La homo rekonis sian fraton. Kiel antaŭsupozite, la vundito mortis. La kuracisto diris : Tro malfrue. - Estas ĉiam tro malfrue. La socialistoj ankaŭ diris tion. Tro malfrue !


Patriotaj alparoladoj. Ekkonsciiĝoj. Popolo.


Super ĉio voĉoj, fortaj voĉoj kaj super tiuj voĉoj, la voĉo de Lenin. Sovetio. La Respubliko de la Laboristoj. Kaj iru ni, al la tutmonda Revolucio !


28-5-1930.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio