Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Ni ne plu vivu kiel sklavoj, filmo de Janiso Juluntaso
puce Ekstaro la 12-an de Majo 2012
puce Alvoko de Mikiso Teodorakiso al internacia publika opiniularo
puce Ni ĉiuj estas grekoj ! Tutmondan solidarecon !
puce Solidareco kun la luktanta greka popolo (2012/02/12)
puce De la 11-a al la 18-a de Januaro : Internacia Agoro de Romo
puce #14Ja - Tutmonda tago pri la popularaj asembleoj
puce HOMAJ RAJTOJ NE ESTAS LAŬVOLAJ ! (2011-12-10)
puce MI NE FORIRAS - Filmeto - Okupu Wall Street
puce Ĝenerala striko kaj amasagada tago en Oaklando
puce 15-an de Oktobro - Unuiĝo por Tutmonda Ŝanĝo
puce Ŝuldoplafono : ne, dankon ! (05-09-2011)
puce Al la indignantaj civitanoj de Grekio k Eŭropo (25a de majo)
puce 15M-Movado - Madrido - Asembleoj (29a de majo)

HOMAJ RAJTOJ NE ESTAS LAŬVOLAJ ! (2011-12-10)

Alvoko por Alternativa Ago-Tago la Tagon de la Homaj Rajtoj, sabaton, la 10-an de Decembro, 2011

La sukceso de la 15a de oktobro kreis senprecedencan elanon al
tutmonda agado. La homaro unuiĝis tra la mondo en batalo por vera
demokratio kaj individuaj rajtoj. Esenca en tiu ĉi batalo estas
respekto por la homa vivo kaj por ties vivkondiĉoj, inkluzive de la
ĉirkaŭa medio.

La civila socio estas tutmonde minacita de sistemo bazita sur la povo
kaj ne la homaj valoroj. Tagon post tago tiu ĉi sistemo subpremas la
plej bazajn liberojn kaj faciligas la rabemon de malplimulto koste de
la bezonoj de la plimulto. Tiu ĉi povo financas militojn, nutraĵajn
kaj farmaciajn monopolojn, ĝi sponsoras diktatorajn reĝimojn tra la
mondo, detruante la medion, manipulante kaj cenzurante la informofluon
kaj ĝian travideblecon.

Malgraŭ niaj diversaj kulturaj originoj kaj sociaj kuntekstoj, ni
suferas ĉiuj pri tiuj ĉi samaj minacoj. Niaj liberecoj kaj nia digno
estas atakitaj de tiu ĉi ekonomia dinamiko kaj de tiuj ĉi koruptitaj
registaraj institucioj, kiuj transformas niajn lokajn kaj mondajn
sociojn en pli kaj pli maljustajn ejojn. La registaroj de tiu ĉi
terglobo devus labori por la popolo, kaj ne kontraŭ ĝi.

Alvenis la momento por, unuigitaj, defendi niajn rajtojn kaj postuli
tiujn, kiuj estis promesitaj kadre de la Universala Deklaracio pri
Homaj Rajtoj la jaron 1948-an, subskribita kaj aprobita de la
plejparto el la nacioj de la tuta mondo, kaj estanta ĉebaze de multaj
el niaj konstitucioj.

La batalo por niaj rajtoj kiel homaj estaĵoj enhavas ĉiujn niajn
stratajn protestojn kaj ĉiujn manifestaciojn de tiu ĉi historia jaro
de tutmonda ŝanĝo. Ne estas pli oportuna pinto ol tutmonda tago por
defendi nepran homan egalecon kontraŭ tiuj, kiuj klopodas forpreni
tion de ni. De Oriento al Okcidento, de Nordo al Sudo : ĉi tiun 10an de
decembro ni estos kune en la stratoj por postuli la aplikon de la
fundamentaj postuloj kiuj estis al ni promesitaj kaj kiuj estas
komunaj al ĉiuj homaj estaĵoj.

Ni ŝatus proponi la semajnon komencanta la 10-an de decembro (10/12 –
17/12) kiel tempo por alternativaj formoj de protestado, kiuj estos
malkovritaj post debatado inter ni ĉiuj. La ideo estas partopreni
proponante, kun kreema spirito, novajn formojn de agado : ni povas
organizi publikajn forumojn, atelierojn kaj fulmajn amas-renkontiĝojn ;
ni povas antaŭenigi la movadon ĉe lokaj lernejoj kaj kvartaloj, aŭ
kontakti homhelpajn organizaĵojn laborantaj por la samaj celoj.

Tio ĉi estas alvoko adresita al ajna persono, asembleo aŭ sendependa
homhelpa organizaĵo por partopreni en ĉi tiu kreema procezo : diru al
ni kion vi estas organizanta por la 10-an de Decembro, sendu proponojn
kaj voĉdonu por ili klakante ĉi tien : FEEDBACK. Ni ilin publikigos en
la reto kaj disvastigos tra Interreto, por ke aliaj aliĝos aŭ
pridebatos. Pli ĝenerala diskuto estas nun disvolviĝanta ĉi tie :
 titanpad.com/humanrights
Eniru kaj partoprenu !

Fonto : http://dec10.takethesquare.net/espe...

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio