Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 04an de novembro
puce La 15an de novembro
puce La 17an de novembro
puce La 22an de novembro

La 17an de novembro

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 17an de novembro

La marbordo de Sanriku estas tre bona fiŝkaptejo, ĉar ĉi tie kolizias du grandaj marfluoj nomataj Ojaŝio kaj Kuroŝio, kaj pro tio multaj kaj diversaj fiŝoj amasiĝas en tiu maro. Laŭ la marbordo troviĝas multaj malgrandaj golfoj, kiuj funkcias kiel vartejoj de fiŝoj, ostroj, marherboj kaj markaŝtanoj.

Venis al la retejo de esperantistoj suba mesaĝo el Hiroŝimo, temante pri ostro.

Pasis sezono de kongresoj landa kaj lokaj, kaj venis vintro, sezono de ostroj en Hiroŝimo. Komence ostro kostis 1.5 oble ol en la lastaj jaroj pro manko de livero el marbordoj de la provinco deturuita en 3.11. Oni ne volas multe aĉeti tro kostan, kaj nun ĝi kostas ordinare, nome 230 enojn por 100 gramoj.
Ni geedzoj veturis unu horon al marbordo, kaj ĉe fiŝista vilaĝo aĉetis ostrojn kvante, kaj hejme kuiris ilin por gasto la 13an de novembro. Li, la unua en 2011 post 3.11, frandis pladon da ostro fritita kun ajlo kaj butero, kaj en la sekvanta nokto, horojn post vespermanĝo, kaĉon de ostroj kun iom da legomo kaj duonkuirita ovo.

Hiroŝimo ja estas fama pro bongustaj ostroj, sed ankaŭ estas fama la marborda regiono de Toohoku, tamen ĝi estis damaĝita severe de la cunamo. Hodiaŭ mi raportos, kiamaniere oni klopodas releviĝi el tiu malfacilego.

Projekto “Savu ostrojn de Sanriku”

Tuj post la cunamo jam komenciĝis diversaj savoprojektoj por kaj de fiŝistoj. Unu el ili estas projekto “Savu ostrojn de Sanriku”. Oni varbis mondonacantojn kaj per tiu donacita mono oni aĉetos ostroidojn kaj aliajn ekipaĵojn. Kaj la mondonacintoj ricevos ostrojn, kiam la fiŝistoj sukcese rekomencos fiŝkaptadon kaj ostrovartadon.
Tiun projekton fondis s-ro Saitoo Hiroaki 47-jara, loĝanta en la urbo Sendai, fine de marto, kiu posedas interret-vendejon “Bongustaj ostroj”. Per tiu projekto li volas danki al la ostrovartistoj, kiuj liveris bongustajn ostrojn al lia vendejo. Li jam varbis 7000 mondonacintojn.
La mondonacintoj devas atendi pli ol tri jarojn ĝis ili ricevos ostrojn, sed tio estas bona, ĉar dum tiuj jaroj ili neniam forgesos la klopodojn de la fiŝkaptistoj en Sanriku. En lia retejo venis multaj voĉoj kiel la jena :
“Por helpi fiŝistojn ĝis ilia releviĝo, mi aliĝis al via projekto. Mi atendas la alvenon de ostroj 3 jarojn, 5 jaroj kaj eĉ pli”. Mondonacinto ricevos po 20 ostrojn kontraŭ la mondonaco de 10000 enoj (1000 eŭroj)."
(La 22an de majo, la ĵurnalo Jomiuri)

Filo revenos al sia patro por ostroj

Ostro-vartisto s-ro Satoo Tomio 75-jara en la urbo Oofunato, la gubernio Iŭate, perdis ĉion pro la cunamo, kaj decidis ĉesi la laboron.
Lia filo Takaŝi laboranta en transporta kompanio en la urbo Jokohamo jam antaŭ la cunamo decidis reveni al sia patro por kune labori por ostroj, ĉesonte sian laboron. Sed la situacio tute ŝanĝiĝis. S-ro Satoo diris al sia filo ne ĉesi laboron en Jokohamo. Poste la filo ofte vizitis siajn gepatrojn kaj rekomendis, ke ili translokiĝu al Jokohamo, sed ili hezitis.
En junio Takaŝi diris al siaj gapatroj, ke li volas eduki siajn gefilojn en sia hejmurbo. S-ro Satoo kun ĝojo sed kun iom da hezitado akceptis lian proponon. Takaŝi kun siaj edzino kaj du gefiloj venos al siaj gepatroj, kiam li havos perspektivon pri la rekomenciĝo de ostro-vartado.
Nun s-ro Satoo partoprenas en la laboro por forigi rubaĵojn el la maro por rekomenci planti marherbojn en aŭtuno. Li diras : “Mi jam laboris 50 jarojn por ostroj. Krome mia filo revenos kun siaj familianoj, do mi neniam malvenkos”.
(La 16an de septembro, la ĵurnalo Mainiĉi)

LOUIS VUITTON helpas japanajn ostrojn

Sur la maro de Kesennuma en la gubernio Mijagi vidiĝas pli ol 30 flosoj por ostro-vartado kaj sube kreskas ostroidoj. “Post la cunamo ne troviĝis kreskaĵoj en la maro, sed ili rapide revivis. En la venonta printempo ni povos manĝi malgrandajn ostrojn”, diras s-ro Hatakejama Ŝigeacu 68-jara. Lia instalaĝo por ostroj estis tute detruita en la cunamo kaj ankaŭ la ŝipoj kaj flosoj estis perditaj. En lia distriko troviĝis 52 domoj, el kiuj 44 malaperis. Povas esti, ke 30% de la ostrovartistoj en la vilaĝo ĉesos labori. Li estas eseisto, kiu gvidis la projekton “Arbaro estas amikino de la maro”.
Li iniciatis tiun projekton antaŭ 25 jaroj, post kiam li vizitis Francion. Tie li vidis la fekundan maron, kaj rimarkis, ke arbaroj donacas nutroriĉan akvon al la maro, do por produkti bonajn ostrojn, oni unue devas planti arbojn en arbaroj. Tiam la fiŝistoj suferis pro malriĉa ostroprodukto pro “ruĝiĝanta” maro.
Unu monaton post la katastrofo venis helpomono de LOUIS VUITTON al li. Antaŭ 40-kelkaj jaroj ostroj mortadis pro viruso en la maro de Bretonio, Francio. Tiutempe ostrovartistoj en la gubernio Mijagi sendis 750 milionojn da enoj da ostroidoj, nome 3360 tunojn al Francio kaj savis la industrion. Patric Louis Vuitton, la nuna prezidanto, diras : “Kompreneble mi bone memoras la bonkorecon de japanoj. Krome ĉiuj miaj familianoj tre ŝatas ostrojn”.
S-ro Hatakejama sendis al li invitilon al sia hejmo, kaj tiu volonte akcetis ĝin, dirante : “Mi vizitos vin, kunportante mian ŝatatan tranĉilon”.
(la 9an de oktobro, la ĵurnalo Sankei)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio