Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 04an de decembro
puce La 07an de decembro
puce La 09an de decembro
puce La 11an de decembro
puce La 15an de decembro
puce La 19an de decembro
puce La 23an de decembro
puce La 31an de decembro

La 15an de decembro

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 15an de decembro

Koncerto en la mallumo kun la konsola muziko de harpo

Koncerto en la vilaĝo Tooni

La 13an de decembro okazis koncerto de harpo en la mezlernejo Tooni. Kiel mi jam raportis, la vilaĝo Tooni en la urbo Kamaiŝi en la gubernio Iŭate estis multe damaĝita de la cunamo. S-ino Takadate Ĉieko, kiu loĝas enlande en la sama gubernio, ne damaĝite, ĉagreniĝis pro treege mizera stato de la laŭmarbordaj samgubernianoj kaj komencis helpi ĉiujn 130 lernantojn en la vilaĝo Tooni. Mi estis tre kortuŝita de ŝia arda koro kaj komencis helpi ŝin ekde la aŭgusto, kolektante monon kaj sendante diversajn necesaĵojn al la suferantoj.
Unu el ŝiaj fervoraj helpantoj estas luteranino, kiu proponis la koncerton de harpo de usonanino Carol. Kiel sia misio, ili vizitas kaj konsolas malsanulojn kaj suferantojn, kaj okaze de tiu katastrofo ili opiniis, ke konsoli la koron de tiuj suferantaj lernantoj estas ege necese. Ili proponis la koncerton la 13an de decembro, kaj lernantoj, iliaj gepatroj kaj subtenantoj kiel ni, 4 esperantistoj, partoprenis en ĝi.
Ni kolektiĝis ĉe la stacidomo de Morioka, la ĉefurbo de la gubernio, je la 9a kaj duono, kaj veturis preskaŭ 100 kilometrojn al la vilaĝo Tooni. Je la 12a kaj 30 minutoj okazis ceremonio por transdoni mondonacon al la gepatroj, kiun s-ino Takadate kaj ni kolektis speciale por ke la lernantoj kaj la familianoj povu havi pli gajan novjaron.
La koncerto komenciĝis je la 1a horo. En la malluma gimnastikejo lumis kandeloj kaj komenciĝis la ludado de la malgranda harpo de Carol. Dume ni kovris la ŝultron de ĉiuj lernantoj per ŝalo sendita de usonaj luteraninoj. Ni esperis, ke la harpa muziko kaj la ŝalo konsolos la vunditajn korojn. Poste ni donacis kukojn kaj mantukojn al ili kaj finiĝis la koncerto.

Vizito al la vilaĝeto de s-ro Hasegaŭa

Dum tiu koncerto mi unuan fojon renkontis s-inon Hasegaŭa, al kiu ni sendas necesaĵojn. Poste ŝi kondukis nin al la vilaĝeto Katagiŝi, kie ŝi loĝis. Tiu vilaĝeto situis malantaŭ la kontraŭcunama digo ne tre alta. En tiu tago grandegaj ondoj de la cunamo facile transvenis en la vilaĝeton kaj forportis ĉion el la vilaĝanoj.

Ruino

Sur la ruino de la domo de s-ino Hasegaŭa. Ŝi estas la dua de maldekstre.

Apud la vojo staris la domo de la estro de la fiŝista asocio, sed nun restas nur betona parkejo plena de rokoj. Sur tiu staris la domo, sed ĝi malaperis. Apud tiu domo estis tiu de s-ino Hasegaŭa, sed krom la betona bazo kaj detruita banejo, neniu restis. Tiun domon ŝia edzo konstruigis post 14-jara laborado kiel fiŝkaptisto en la fora maro. Ĝi estis granda duetaĝa domo kun 10 ĉambroj, sed ne nur la domo sed ankaŭ 3 aŭtomobiloj kaj ĉiuj memoraĵoj malaperis. Antaŭe ges-roj havis la jaran enspezon de 10 milionoj da enoj (100000 eŭroj), sed pro la perdo de la ŝipo kaj la laborejo, ŝia edzo jam decidis ne labori plu pri vartado de ostroj, jakobaj pektenoj kaj marherboj.
Kiam venis la cunamo, ŝi forkuris per aŭtomobilo, celante la ŝoseon, kiŭ duonĉirkaŭas la vilaĝeton, sed la ondoj tre rapide postkuris ĝis ŝiaj piedoj, kaj apenaŭ ŝi eskapis la ondojn. Ŝi forkuris de la ŝoseo al la monteto. La ondoj transkuris ĝin, atingis la stacidomon kaj forviŝis domojn situantajn pli alte. De la monteto ŝi vidis 3 maljunulojn englutitaj de la ondegoj. En ŝia vilaĝo 8 homoj mortis.

Digoj

Kapkliniĝis la digoj antaŭ la natura forto.

Poste ni vizitis alian golfon, kie staris/as 14-metraj digegoj gardantaj la vilaĝon, sed tiujn ŝajne nevenkeblajn digegojn la cunamo transvojaĝis kaj detruis. La ondoj alkuris 30 metrojn alten kaj detruis domojn situantaj pli malalte. Laŭ la marbordo la kajo sinkis 1 metron kaj la ondoj lavas ĝin. Fiŝistaj laborejoj sur la kajo estis preskaŭ ĉifonoj. Starante inter la rompitaj gigantaj digoj, ni perdis niajn voĉojn, mirante la grandegan forton de la naturo.

Vizito al la dometo de s-ino Hasegaŭa

Jam venis vespero, do ni decidis unue viziteti la provizoran domon de s-ino Hasegaŭa kaj poste reveni al la hotelo en la enlanda urbo Toono. Nia aŭtomobilo sekvis la ŝian. Ni norden veturis al la urbo Kamaiŝi eble 10 kilometrojn, sed ŝia aŭtomobilo neniam haltis. Ni traveturis la urbon, enlanden veturis plu kaj fine ni atingis ŝian dometon. Eble de la lernejo ĝis ŝia nova domo estas 30 kilometroj, kaj ĉiun tagon ŝi akompanas sian filon al la lernejo per la aŭtomobilo, kiun ŝi aĉetis post la cunamo.
En la tereno, eble uzita por la parko, konstruiĝis dometoj por 180 familioj. Ŝiaj familianoj estas nur 3, tial dometo kun du malgrandaj ĉambroj estis donita al ŝi. Antaŭ tiuj dometoj estis malgrandaj florpotoj, en kiuj la loĝantoj plantis bulbojn de tulipoj senditajn de francaj lernantoj pere de mi. Ŝiaj familianoj, kiuj loĝis en la granda domo, nun estas enpuŝitaj en tiel malgrandan domon same kiel en karceron.
Ŝia filo 14-jara fariĝis tre nervoza pro la ŝoko ; li perids ĉion kaj devas loĝi en tiu malgranda ĉambro sen sia propra tablo. Lia samklasanino mortis. Pro tiuj vundoj en la koro, li ne volas enlitiĝis ĝis la 3a matene, timante koŝmaron senescepte aperontan. S-ino Hasegaŭa planas aĉeti domon en la urbo Morioka, ĉar ŝi opinias, ke loĝi fore de la maro estos pli bona por lia resaniĝo.
Ŝi tre dankis nin pro niaj donacoj de la ĉiutagaj necesaĵoj. Kiam venas donacoj, ŝi vokas najbarojn, por ke ili povu ricevi necesaĵojn. Ĉiun fojon en unu horo ĉiuj donacoj estas distribuataj inter la loĝantoj, kaj dank’ al tiu “bazaro” ekestas amikaj rilatoj inter la loĝantoj, kaj ŝi estas nomata kiel anĝelo de provizora dometaro. Nun venis malvarma vintro sed ankoraŭ ĉio mankas al la suferantoj. Ni vidis la realon de la loĝantoj kaj decidis plu subteni tiujn suferantojn.
Unu bona novaĵo estas finkonstruiĝo de la nova lerneja konstruaĵo ĝis la fino de la venonta januaro. La konstruaĵo estas provizora, sed elementlernejanoj, kiuj lernas en la najbara lernejo, kaj mezlernejanoj, kiuj lernas en la gimnastikejo, havos sian klasĉambron. Ni, kvar esperantistoj, planas denove viziti la lernejon, okaze de la kursfina ceremonio okazonta en marto.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio