Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 04an de decembro
puce La 07an de decembro
puce La 09an de decembro
puce La 11an de decembro
puce La 15an de decembro
puce La 19an de decembro
puce La 23an de decembro
puce La 31an de decembro

La 23an de decembro

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 23an de decembro

La stacidomo de Iŭaki, matene la 23an de oktobro

La 10an de decembro okazis prelego de s-ino Tanĵi Sugie, kiu rifuĝis de la urbo Iŭaki al nia urbo Maebaŝi. Ŝia urbo Iŭaki situas tuj sude de la nukleaj centraloj de Fukuŝimo, kaj nun fariĝas la bazo por laboristoj en la centraloj. Hodiaŭ mi tradukos ŝian prelegon.

Mi venis de japana Ĉernobil

Nun la loĝantoj en Fukuŝimo vivas same kiel loĝantoj ĉirkaŭ Ĉernobilo. Unue imagu tion. La registaro kaj amaskomunikiloj trompe sendadas informojn pri la “kvietigo” de la nuklea akcidento, sed en Fukuŝimo ĉio restas ankoraŭ detruita kaj la loĝantoj ne povas vidi la lumon. La regantaro facile diras, ke por perfekte regi la reaktorojn, oni bezonas 20-30 jarojn, sed ĝi ne povas aŭ ne volas vidi la realon de la loĝantoj, kiuj tie vivas, vartas infanojn kaj laboras. Rifuĝintoj en provizoraj dometoj en la fremdaj urboj ne povas havi esperon.
Tiu akcidento estas la tria atombombo, kiun Japanio mem faligis sur sian gubernion Fukuŝimo, post tiuj du atombomboj en Hiroŝimo kaj Nagasako. Japanoj spertis la teruron kaj mizeron kaŭzitajn de radioaktiveco kaj de nukleaj armiloj, sendadas pacan mesaĝon al la mondo, tamen naskis radioaktivecon en sia lando kaj fariĝis hibakuŝa (viktimoj de atombomboj). Kiuj devas preni sur sin tiun respondecon, tiuj ankoraŭ volas profiti el la nuklea industrio kaj minacas la popolanojn per nelogikaj vortoj : “Sen atomenergio, la japanoj devus vivi kiel en la feŭdisma epoko”. Same kiel en la antaŭmilitaj jaroj regas Japanion nuklea militismo, kiu formas malican pentagonon konsistantan el monaviduloj el la politikistaro, la burokrataro, la sciencularo, la industrio kaj la amaskomunikilaro.
Fukuŝimanoj protestadas, kriante al la registaro kaj TEPCO : “Ne mensogu ! Taksu la akcidenton danĝera”, sed ili fariĝas pli kaj pli lacaj en la proksimiĝanta malvarma vintro. Ili timas, ke la japanoj alkutimiĝos pli kaj pli al la mensogo kaj trompo de la registaro kaj ne povos akcepti la akcidenton serioza. Loĝantoj de la urbo Maebaŝi, vi vidu la realon kaj veron kaj ĉiam restu apud ni.

Ekde tiu tago en Fukuŝimo

 1. Senprecedenca granda tertremo okazis kun magnitudo 9 je la 2a kaj 46 minutoj la 11an de marto 2011, kaj sekvis ĝin grandega cunamo kaj akcidento de la nuklea centalo.
_ Tiu tertremo estis 350-oble pli forta ol tiu de Hanŝin-Aŭaĵi (magnitudo 7,3) okazinta en 1995.
En la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝimo kvar reaktoroj estis samtempe grave difektitaj. Tia afero okazis unuan fojon en la historio.
La kvanto de cezio 137 (ĝia duonvivo estas 30 jaroj) elĵetita el la tri reaktoroj estas 168-oblo de tiu el la atombombo uzita por Hiroŝima.

 2. Malĝusta informo el la registaro kaj amaskomunikiloj pli suferigis la loĝantojn. Sen ĝusta informo, multaj restis en danĝeraj zonoj aŭ rifuĝis al pli danĝera direkto.

 3. Terkulturistoj en Fukuŝimo ne povas vendi rikoltaĵojn pro radioaktiveco kaj pro timo de konsumantoj. Ili plendas, ke ili ne povos vivi plu.

 4. En lernejoj instruistoj estas lacaj kaj lernantoj suferas pro malbona sanstato : nazsangado, febro, stomatito (afto en la buŝo). Lernantoj ne povas koncentriĝi al lernado pro diversaj malfaciloj : detruitaj lernejaj konstruaĵoj, malfacilo por viziti lernejon pro translokiĝo de lernejoj kaj rompiĝo de bus- kaj trajn-servoj, malriĉiĝo de gepatroj, malpermeso ludi ekstere pro densa radioaktiveco, malfortiĝo de fizika forto, epidemio de gripo. Ne malmultaj translokiĝis al lernejo en alia gubernio por eviti la nomon de Fukuŝimo en sia diplomo, ĉar ili timas, ke devenantoj el Fukuŝimo estos diskriminaciataj en postaj jaroj.

 5. En hejmoj okazadas kvereloj inter familianoj. La forteco de radioaktiveco en la urbo Fukuŝimo estas 1,0-1,6 mikrosivertoj. Ĝi estas pli forta ol 0,6 mikrosivertoj, la provizora normo por kontrolenda zono, sed ial la registaro ne instrukciis la rifuĝadon. Kiel taksi tiujn ciferojn estas kaŭzo de la kvereloj : ĉu rifuĝi aŭ ne, ĉu manĝi aŭ ne, ĉu mezuri aŭ ne, ĉu plendu al la registaro aŭ ne ktp. Pro tio multiĝas eksedziĝoj. Multaj junaj geedzoj kun infanoj rifuĝis, sed restas geavoj kaj la loĝantaro maljuniĝis.

 6. Dudek mil laboristoj venis al la urbo Iŭaki el la tuta Japanio ekde marto ĝis aŭgusto por la riparado en la centraloj. TEPCO pagas 380000 enojn (3800 eŭrojn) tage por unu laboristo al la subaj kompanioj, kiuj varbas kaj dungas laboristojn, sed tiuj lastaj ricevas nur 15000-20000 enojn (150-200 eŭrojn). Ili devas promesi al la dungantoj, ke ili ne parolu pri la enhavo de la laboro kaj aliaj, tial en kia laborkondiĉoj ili laboras, estas nebule. Oni rekomendas, ke ilia korpo estu perfekte brosita post la laboro por forlavi radioaktivajn substancojn kaj ili trinku multe da biero por eligi ensorbitajn substancojn. Tiuj laboristoj amasiĝas al trinkejoj kaj prostituitinejoj. La urbo nun portempe prosperas pro la akcidento.

 7. Purigado de radioaktivaj substancoj estas urĝa, sed kie oni konservas tiun malpuran koton ? Kiuj faros purigadon en personaj terenoj ? Aperas dubindaj grupoj, kiuj “purigas” domojn kontraŭ neimagebla prezo.

 8. Kompenson oni postulas, sed kontraŭ tio TEPCO postulas, ke la suferantoj mem prezentu atestaĵojn de la suferado. Ĝi unue pardonpetu de la suferantoj kaj sincere kompensu la tutan perdon al ili ! Ĝi ja komencis pagi la kompenson al grandaj organizoj kiel la terkulturista asocio kaj la fiŝista asocio, sed ĝi preskaŭ nenion faras por personoj kaj malgrandaj kompanioj.

 9. Dudek mil rifuĝintoj loĝas en la urbo Iŭaki. La Ruĝa Kruco donis al ili lavmaŝinon, fridujon, televidilon kaj fornon, kaj la urbo, lankovrilojn kaj hejtilon, sed tio ne sufiĉas. Estas malfacile al maljunaj rifuĝintoj viziti hospitalon kaj vendejojn. Multiĝas malsanuloj kaj sinmortigintoj.

Ni kunlaboru kune por niaj infanoj

Verkisto Inoue Hisaŝi skribis en sia dramo pri la atombombo en Hiroŝima en 2004 :

“Memoru kaj protestu, kaj postvivu. Atombomboj ankoraŭ nun eksplodadas !” Ni ĉiuj kunlaboru por malkonstruigi nukleajn centralojn por niaj infanoj kaj estontaj infanoj. Ni ĉiuj dividu la suferon, respondecon kaj esperon pro ĉi-foja nuklea akcidento kaj postulu la ŝanĝon de la energipolitiko al recirkuliga energio. Ni ĉiuj leviĝu por nia estonteco ! (Fino)

Antaŭ la prelego ni mezuris radioaktivecon en la parko, kie estas prelegejo. Je nia ĝojo radioaktiveco ne tiel alta, ĝenerale 0,05 mikrosivertoj, sed ĉe la sakoj plenaj de falintaj folioj la forteco estis 0,12.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio