Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 04an de decembro
puce La 07an de decembro
puce La 09an de decembro
puce La 11an de decembro
puce La 15an de decembro
puce La 19an de decembro
puce La 23an de decembro
puce La 31an de decembro

La 31an de decembro

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 31an de decembro

Baldaŭ finiĝos la neforgesebla jaro 2011. La katastrofo okazis la 11an de marto, naŭ monatojn antaŭe, sed ŝajnas al mi, ke nenio progresis dum tiuj monatoj.
Japanio estas bone organizita lando. Ŝokite de tiu grandega katastrofo, ĉiuj japanoj strebis por la rekonstruado. Kolektiĝis multege da mondonaco kaj helpomaterialoj. Multegaj volontuloj hastis al la damaĝitaj regionoj. Ankaŭ damaĝitoj mem strebis por restariĝi. Troviĝas multegaj belaj rakontoj pri tiuj helpantoj kaj helpatoj, sed ni ne estas kontentaj. Kial ?
La japana politiko estas kulpa. Mi opinias, ke Kan Naoto, la tiama ĉefministro devenanta de Demokratia Partio, laboris, ne tre bone, sed sufiĉe bone, kvankam opoziciaj partioj kaj multaj popolanoj kritikis lin pri liaj « malalta » kapablo kaj « netaŭga » konduto. Tamen li deklaris, ke Japanio ne dependu de atomenergio kaj haltigis la plej danĝeran nuklean centralon Hamaoka. Tio estas lia granda merito, sed tio ne plaĉis al la industria mondo kaj eble Usono. Tial tiuj komencis kontraŭbatali lin kaj sukcesis forpeli lin, pretekstante lian « mallertecon », tamen al ili ne plaĉis lia kontraŭnuklea sinteno, kaj pro tio ili kritikis kaj forpelis lin.
Post Kan, Demokratia Partio (certe subaĉetita de la industria mondo) elektis la novan ĉefministron Noda, kaj poste la registaro ekkuris tute alidirekten kontraŭ la volo de la popolanoj. Li menciis la refunkciigon de nukleaj centraloj, li provas plialtigi la konsumimposton, li aprobis rekomencadon de konstruado de la digo Janba, kiun la partio haltigis antaŭ du jaroj kiel la simbolo de sia politiko « De betono al homoj », li trudas usonajn militbazojn al Okinavo ktp. Tiuj liaj decidoj estas tre bonvenaj al la industria mondo, sed tute ne al la popolanoj. Kiam Demokratia Partio ekregis en 2009, promesante la ŝanĝiĝon de la ĝistiama kontraŭpopola politiko, popolanoj entuziasme bonvenigis la partion kaj la tiaman ĉefministron Hatojama, sed poste la partio perfidadis kaj perfidadis, kaj jam perdis la subtenon de plejmultaj popolanoj.
Naturaj katastrofoj okazas. Ni devas akcepti tiujn. Kiam tiuj okazas, la registaro aŭ la ŝtato devas savi la suferantajn popolanojn. Tio estas ilia devo. Se ili farus sufiĉajn zorgojn, ni povus estis kontentaj malgraŭ la suferado, sed dum la pasintaj naŭ monatoj, ni neniam havas tian senton. Ni nur vidis politikistojn ĉefe el la du grandaj partioj, disputi kaj agadi nur por sia profito. La katastrofo donis grandan baton al ni, sed pli grandan baton kaj eĉ malesperon donis al ni la japana politiko. Estas tre malĝoja afero, ke ni ne plu povas fidi nian ŝtaton.
Se ni ne lernos lecionojn el tiu katastrofo kaj la nuklea akcidento, per kio ni povos rekompenci tiom multe da mortintoj kaj suferantoj ? Se daŭros tia sitaucio, baldaŭ vere venos la fino al Japanio.

Tamen hodiaŭ estas la fino de la jaro 2011. Mi ne volas tiel melankolie pasigi la finon, do por kuraĝigi min, mi citos leteron de iu maljuna virino, kiu partoprenas en la projekto « Savi 130 lernantojn en la vilaĝo Tooni ».

Kara s-ino Takadate,
Hodiau mi sendos iom da mono al vi. Mi vere deziras, ke suferantoj de la katastrofo povu pasigi la jarfinon kun trankvilo. Mi volas esti ĉiam apud ili kaj sentas ilian malĝojon kiel la mian. Jen estas kanto de Anpan-man, heroo de fama televida animacia filmo, kiun mia nepo tre ŝatas.

Ne forgesu vian revon, ne verŝu larmojn.
Kiam vi ekperdos kuraĝon sen memfido,
rememoru nur bonajn aferojn.
Kiam vi sentas vin soleca, amu, neniam rezignu ami,
Forviŝu larmojn kaj flugu en la ĉielon !
Revigliĝu kaj kredu kuraĝe per via tuta forto.

Dankon pro via kunsento kun mi en la jaro 2011. Feliĉan novjaron al ĉiuj !

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio