Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Bonvenon !
puce 1-a kongresa bulteno kaj aliĝilo
puce Loĝeblecoj
puce 2-a bulteno : kiel alveni k ekskursoj
puce Provizora programo
puce Aliĝintoj
puce Kiel atingi la studentan komunloĝejon en Jalto
puce Bonvenon en Jalto !
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio de la 85-a SAT-Kongreso
puce Fotoj pri la kongreso
puce Gazetartikolo 2012
puce Klaĉoj (Tragikomedio)
puce Prikongresa artikolo en La Balta Ondo
puce Prikongresa artikolo en loka gazeto

Bonvenon en Jalto !

Jalto estas ĉefa urbo de suda bordo de
duoninsulo Krimeo, aŭtonoma respubliko
de Ukrainio. De nordo ĝin ŝirmas kontraŭ
ventoj montoj, de sudo varme karesas Nigra
Maro. Ĝi estas la plej granda kaj prestiĝa
ripozurbo de Ukrainio, centro de perklimata
kuracado.

Krimeo estas vera histori-arkeologia
konservejo. Grekoj kaj romanoj, gunoj kaj
bizantianoj, genuezanoj kaj turkoj alvenadis
kaj lasis tiun ĉi teron. Kontraŭ ili batalis
taŭroj, skifoj, slavoj.

Jalto estas unu el luliloj de la tutmonda E-
movado. En 2012 okazos 120-jara jubileo de
Esperanto en Jalto. Tie ĉi loĝis famaj E-
pioniroj : d-ro I. Ostrovskij, N. Borovko, A.
Ĉajkovskaj. En centro de la urbo estas du
memortabuloj omaĝe al ili.

La kongreso okazos en ripozejo je nomo de
Anton Ĉeĥov – fama rusa verkisto, kiu
fondis ĝin, loĝante en Jalto. La kongresanoj
loĝos en aparta 3-etaĝa domo, kiu situas en
granda ombra parko kaj havas 100 lokojn.
En la domo ĉiuj ĉambroj estas 2-litaj kun
oportunaĵoj (sed duŝejo kaj necesejo en unu
ejo). Duono de la ĉambroj estas kun vastaj
balkonoj. Kosto de unutaga restado (loĝado,
3-foja manĝado (ankaŭ kun dieta manĝado),
kuracado) en 2-lita ĉambro estas 25-28
euroj por ĉiu el du loĝantoj. Kaze de
unupersona loĝado en 2-persona ĉambro la
kosto estas ĉ. 40 eŭroj.

En unua kaj tria etaĝoj estas vestibloj (je 20-
25 personaj kunsidoj), en 3-a etaĝo estas
aromoterapia ĉambro por 15-persona
kunsido kaj samtempa aromoterapio, halo
por kuraca gimnastiko, ankaŭ uzebla por
kunsidoj. Krome apud la domo estas kelkaj
lokoj, uzeblaj por la ripozo aŭ kunsidoj.
Vespere eblos organizi lignofajron en apuda
fermata loko.

En la ripozejo estas konferenchalo kun
aparataro por koncertoj, projekciilo kaj
ekrano, kie ĉiuj kongresanoj povas kolektiĝi.
Ĝi estas por ĉ. 100 personoj. En la ripozejo
estas kurac-diagnoza centro pri nespecifaj
malsanoj de pulmoj, kormalsanoj, periferia
nerva sistemo. Kuracado senpaga.

En la programo estas multaj ekskursoj kaj
turistaj marŝoj. Fakte la ekskursoj
komenciĝas jam de stacidomo en ĉefurbo
Simferopolo al Jalto. La tutan vojon (80 km)
eblas veturi per trolejbuso.

Bonvenon al senviza Ukrainio !

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio