sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










Vinko MARKOV

Vinko Markov : Kio estas respekto ?


JPEG - 140.1 kb


En la progresemaj medioj multaj jam delonge komprenis, ke perforto kaj agresemo alportas nenion konstruan al la movado. Bedaŭrinde de ĉiam ankaŭ ekzistis fuŝuloj, ĉu senditaj de la mastroj por de interne detrui la movadon, ĉu gvidataj nur de sia propra stulteco kaj pretendemo, kiuj vole kreis konfliktojn kun malica celo. Ankaŭ ekzistas alia kategorio. Tiu de la sinceraj pasiuloj, kiuj firme estis konvinkitaj pri la praveco de iu dogmo, kaj, konscie aŭ ne, rifuzis diskuti kaj nur disputis sin kun alitendencaj sinceruloj blindigitaj de alia dogmo.


Konsekvence, multaj valoraj aktivuloj nun facile forfuĝas de iu organizo aŭ rifuzas plu debati kun iu homo pro tio, ke ili sentis sin ofenditaj de iu vorto. Kiom da fojoj mi mem aŭdis eĉ mian propran fraton riproĉi al mi, pro tio ke mi iom pasiiĝis parolante :"Mi rifuzas diskuti kun iu, kiu ne respektas min." Kiom da fojoj mi legis plendojn en gazetoj de homoj, kiuj riproĉas al iu verkisto ke li estas tro ofendema. Ĉar la homa karaktero ne estas vere modifebla, la riproĉitoj devas ja iom klopodi por esti malpli forpuŝaj, sed tamen... Do, jen kelkaj konsideroj, kiuj espereble pripensigos tiujn, kiuj sin sentas malrespektataj.


Veraj progresemuloj devas laŭ mi esti tiaj ne nur laŭ la enhavo, sed ankaŭ laŭ la formo de siaj verkoj. Tio ne signifas, ke ni devas devigi nin paroli aŭ skribi sur insultema tono, sed oni tamen almenaŭ povas pritrakti la problemojn klare kaj rekte, kaj lasi la subtilajn subkomprenindaĵojn al la reakciuloj. Foje estas necese esprimiĝi iom abrupte por veki la konsciojn.


Due, oni ne miskomprenu la amarajn pikaĵojn. Ili estas nur pruvoj, ke la verkisto jam parte seniluziiĝis pro la tro bone disvastigita homa stulteco. Tamen, se li daŭre esprimiĝas, tio signifas ke li kredas, ke tiel li atingos ian rezulton, ĉar liaj legantoj ne estas tiel stultaj, kiel li ŝajnas diri. Plie, la pikaĵoj ofte ne estas direktitaj al homoj, sed nur al sintenoj, ideoj. Ĉiuj eraras kaj foje stulte agas. La ĉefa afero estas konscii pri tio kaj korekti la mispaŝojn.


Trie, oni ne inversigu la rolojn. Kiu estas la malrespektemulo ? Ĉu tiu, kiu uzas iom raspan esprimmanieron pensante, ke tio ne tro ĝenos inteligentajn homojn, kiuj scias ke tiel parolas sincera amiko ne ĉiam kapabla regi sian koleron, aŭ la mielvoĉulo, kiu karesas la aŭskultantojn en la agrabla senco ĉar laŭ li la plebano ne estas sufiĉe klera por aŭdi la nudan veron ? Kaj tiu, kiu ne verkas kaj ne disvastigas siajn ideojn, ĉar li opinias ke la aliaj ne povas lin kompreni, ĉu li estimas la aliajn ?


Konklude, ni ne lasu nin bremsi de "rubujaj vortoj", kiuj havas ĉiujn signifojn kaj neniun. Ofte simpla pripensado pri ĝia senco sufiĉas por evidentigi la stultecon de iu ŝablona esprimo.


aperis en La Juna Penso, Julio 2001

Sama rubriko :


puce François Brune : La dek ŝablonoj de la ununura pensmaniero

puce Vinko Markov : Kio estas respekto ?




Supren