Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 11an de januaro 2012
puce La 17an de januaro 2012
puce La 30an de januaro 2012
puce La 9an de januaro 2012

La 11an de januaro 2012

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 11an de januaro 2012

10 monatoj pasis post la katastrofo. Kia estas la nuna situacio en la damaĝitaj urboj ?

Malgrandiĝas la loĝantaro

Post la katastrofo el 45 urboj kaj vilaĝoj en la tri damaĝitaj gubernioj, Iŭate, Mijagi kaj Fukuŝima, translokiĝis al aliaj gubernioj entute 65000 loĝantoj, el kiuj 49000 (75%) estas 30-jaraj aŭ pli junaj. En Fukuŝima junaj familioj kun gefiloj forlasis sian urbon pro la timo al radioaktiveco. Jen estas voĉoj de tiuj eksaj loĝantoj (La ĵurnalo Asahi, la 10an de januaro 2012).
S-ro Muraoka Kazuhiro (29-jara) perdis sian laborejon en la urbo Rikuzen-Takada pro la cunamo. Poste li serĉadis malaperintojn kiel kunlaboranto de la fajroburigado. Post 3 monatoj la fabrikestro, kiu malfermis novan fabrikon en la norda insulo Hokajdo, invitis lin. Li tre amis sian urbon, do li volis resti tie, sed sen laboro li ne povas vivi. Laŭ la konsilo de siaj gepatroj, li decidis akcepti la proponon de la fabrikestro. Ankaŭ liaj 4 amikoj jam forlasis la urbon por la nova laboro.
S-ino Abe Jurie, 37-jara, kiu eskapis el la urbo Namie apud la nuklea centralo en Fukuŝima, loĝas en Tokio kun siaj gepatroj, edzo kaj du gefiloj. Ŝi ofte diras al si : “Mi ne scias, kiam mi povos reveni al mia urbo, kaj ĝis kiam mi povos loĝi en Tokio. Mi nenion povas antaŭvidi. Ĉu estas bone loĝadi tiamaniere en Tokio ?” Ŝi havis bonajn amikojn kaj najbarojn en sia urbo, sed ligo kun tiuj amikoj jam rompiĝis. Estas tre malĝoja afero, ke ŝi ne povos reakiri tiun homan ligon.

Ekestos senlaboruloj sen subvencio

Kiam homoj perdas sian laboron, ili rajtas ricevi subvencion por senlaboruloj. Dependante de la situacio de senlaboruloj, la periodo diferencas de 90 ĝis 330 tagoj, kaj la pago, de 50% ĝis 80%. En la lasta aŭtuno la registaro plilongigis la periodon je 120 tagoj, kaj poste pli longigis je 90 tagoj, sed oni supozas, ke en fabruaro pli ol 4000 homoj ne plu ricevos la subvencion, kaj pli poste pli. La registaro ĉiel klopodas naski laborlokojn, sed tio estas malfacila.
58-jarulino, kiu laboris en la kompanio de aŭtomobilaj pecoj, perdis sian laboron. Ŝi vizitadas la laborstabilan oficejon por serĉi laboron, sed vane. Ŝia subvenciperiodo finiĝos en majo, do ŝi estas maltrankvila. « Mi volas labori eĉ partatempe, sed estas malfacile por mi, maljunulino, trovi eĉ tian laboron ».
Post la katastrofo oni dungas multajn laboristojn por konstruado, sed malmulte por oficejoj kaj vendejoj.

Malriĉiĝas rifuĝintoj pro la nuklea akcidento

Virino en siaj 40 jaroj, kiu rifuĝis kun siaj du gefiloj el la urbo Iŭaki, la gubernio Fukuŝima, translokiĝis kelkajn fojojn kaj nun loĝas en la domo en Tokio pruntedonita de la gubernio Tokio. Ŝi jam elspezis kelkajn milionojn da enoj (kelkdek eŭroj) por aĉeti necesaĵojn, sed nek TEPCO, nek la registaro finance helpas ŝin, ĉar ŝia domo estis ekster la zono de la evakuo kaj oni rigardas ŝin kiel memvolan rifuĝinton. Ŝia edzo, kiu ne plu povis labori en la kompanio en la danĝera zono, mem fondis la kompanion. Li estas tiel okupita, ke li ne havas tempon por ofte renkonti siajn familianojn. En la novjaro li venis al Tokio dum 3 tagoj kaj la familianoj kune vivis. Kiam li forlasis la familion, lia filino ploris, tenante lian kapkusenon, kaj la filo tremadas pro ekscito. « Mi volo estas tre simpla : vivi normale kaj varti niajn gefilojn trankvile. Ĉu ne estas permesate al ni tion fari ? »
(La ĵurnalo Akahata, la 11an de januaro 2012)

Statistiko pri la katastrofo :

Mortoj : 15844 (Iŭate : 4667 ; Mijagi : 9506 ; Fukuŝima : 1605)

Malaperoj 3450 (Iŭate : 1368 ; Mijagi : 1861 ; Fukuŝima : 217)

Rifuĝintoj 334786

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio