Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 03an de februaro 2012
puce La 11an de februaro 2011
puce La 17an de februaro 2012
puce La 25an de februaro 2012

La 03an de februaro 2012

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 3an de februaro 2012

3_2_12

Hodiaŭ estas la Tago de Secubun, la antaŭa tago de la printempo. En tiu okazo povas aperi demonoj. En temploj kaj hejme okazas festivalo de Secubun, en kiu oni forpelas demonojn per disĵetado de sojfaboj. Ofte oni manĝas sardinojn por eviti la alproksimiĝon de demonoj per malbonodoro de rostitaj sardinoj. Certe en multaj hejmoj oni kriis : « Malaperu atomenregiaj demonoj ! »

En mia hejmo alia menciinda afero okazis, nome montrado de la puparo de la knabina festivalo, kiu okazos la 3an de marto. Jam antaŭ 35 jaroj ni aĉetis tiun puparon kaj du-tri-foje ni montris ĝin en nia hejmo, sed poste mia filino perdis intereson pri tiu afero, kaj la domo malgrandiĝis pro tro multe da aĵoj, do la puparo restis en la ŝranko dum tiom multaj jaroj. Lastan someron ni translokiĝis al la domo de mia patrino, kiu havas sufiĉan spacon por la puparo.
La pupoj kaj mebloj estas belegaj, tute ne difektitaj. Por fari tiel belan puparon, multaj metiistoj laboris. Mi kritikis min kaj bedaŭris pro tio, ke mi neglektis ĝin multajn jarojn. Rigardante ĝin mi sentis min pli vigla kaj nova kuraĝo por batali kontraŭ atomcentraloj vekiĝis en mia koro.

Alia demono : neĝo

Alia demono atakis Japanion. Tio estas neĝo. Jam dum la pasintaj du semajnoj neĝadas en la japanmara flanko de la insulo kaj suferigas la loĝantojn. Iom feliĉe la cuname damaĝitaj urboj en la norda reginono ne situas en tiu flanko, do la loĝantoj ne multe suferas pri neĝo, sed certe pro malvarmo.
En 7 observadejoj neĝis rekorde, ekzemple en la vilaĝo Sugaju en la gubernio Aomori la neĝtavolo estas jam 439 centimetrojn profunda (ĝisnuna meznombra profundeco estis 291 centimetroj).
En la vilaĝo Sakae en la gubernio Nagano, kiun atakis la posta granda tertremo la 12an de marto 2011 loĝas multaj homoj en la provizoraj domoj. Ĉi-jare en tiu vilaĝo neĝtavolo estas jam pli ol 3 metrojn profunda. La provizoraj domoj kun plata tegmento havas rezistpovon kontraŭ nur 2 metra neĝtavolo. Homoj devas forigi la neĝon ĉiun tagon. La loĝantoj havas maltrankvilon pro tiom da neĝo kaj la vilaĝo petas de la registaro helpon. En la tuta Japanio jam pli ol 40 homoj mortis pro la neĝo, falinte de la tegmento, subpremate de la falanta neĝbloko ktp.

Kontraŭleĝa dungado de reaktoraj laboristoj

Estas ne facile varbi laboristojn por la reaktoroj. TEPCO ne volas dungi multajn plenrajtajn laboristojn, ĉar la laboro en la nukleaj centraloj estas portempa. Kiam okazas akcidento aŭ kiam TEPCO devas ekzameni la reaktorojn ĉiujn 13an monaton, ĝi bezonas laboristojn. Por tia okazo TEPCO havas multajn subajn kompanietojn, kies rolo estas liverado de laboristoj. Tiuj kompanietoj nur ekspedas laboristojn kaj tiuj laboras sub la administrado de TEPCO kaj aliaj kompanioj. En tia situacio ne estas garantiitaj rajtoj al la laboristoj, kaj tiamaniera dungado estas kontraŭleĝa.
Lastatempe rilate al la nuklea centralo Ooi en la gubernio Fukui, iu kompaniestro estis arestita pro tiu laborista liverado. Laŭ li, en la 30 filioj de la kompanio same oni liveris laboristojn al la centraloj.
Iu en alia kompanio konfesas jene : « Venas peto de la supra kompanio pri la nombro de necesaj laboristoj. Ni prezentas nomliston kaj ekspedas laboristojn, kiuj laboras sub la administrado de tiu kompanio. De tempo al tempo ankaŭ mafianoj liveras laboristojn. Ilia interveno estas ofte bonvena, ĉar ili facile solvas la problemojn ».
Profesoro de Universitato Rjuukoku s-ro Joroi Takaŝi diras : « Tia kontraŭleĝa liverado de laboristoj okazas de longe. Se ne ekzistus tiu liverado, nukleaj centraloj ne funkcius. Elektraj kompanioj kaj subaj grandaj kompanioj devos rekte dungi laboristojn, sed ĉu ili havas tiajn decidon kaj sincerecon ? »
Atomenerigo estas produktita per tiu kontraŭleĝa liverado kaj de laboristoj sen homaj rajtoj.

Ĉokolado al suferantoj

La 14a de februaro estas la Tago de Sankta Valentino. Jam de 40 jaroj japanoj kutimas donaci ĉokoladon al amikoj. Okaze tiu tago, la Societo por helpi rifuĝntojn lanĉis la projekton donaci ĉokoladon al suferantoj de la katastrofo. La kampanjo komenciĝis en decembro kaj la societo jam donacis 900 skatolojn kun mesaĝoj de aĉetintoj/mondonacintoj. En januaro s-ino Jokojama, helpanto de tiu ascoio, transdonis ĉokoladon al 70-jarulino loĝanta en la provizora domo, kiu perdis siajn edzon kaj filon en la cunamo. Tiu ploregis, leginte mesaĝon « Ne malesperu, pensante, ke vi estas sola ».
(La ĵurnalo Mainiĉi, la 3an de februaro 2012)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio