Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 03an de februaro 2012
puce La 11an de februaro 2011
puce La 17an de februaro 2012
puce La 25an de februaro 2012

La 11an de februaro 2011

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 11an de februaro 2011

Manifestacio de la 11a de februaro

11_2_12

En milda fluo
salmonoj suprennaĝas
farante ondojn
en la golfo plenplena
de detruitaj aĵoj
(de s-ro Kanazaŭa Kuniomi, gubernio Iŭate, la ĵurnalo Akahata la 7an de februaro 2012)
穏やかな流れに波を立てながら瓦礫の湾を鮭上り来る 〔岩手県、金沢邦臣〕

11 monatoj pasis post la katastrofo. Mi skribos pri aferoj okazintaj dum la pasinta semajno.

La nukleaj reaktoroj ankoraŭ ne estas stabilaj

La registaro deklaris en la lasta decembro, ke la reaktoroj fariĝis stabilaj en malvarmtemperaturo, sed la 12an de februaro TEPCO publikigis, ke la temperaturo ĉe la fundo de la reaktoro n-ro 2 atingis 82 gradojn, plej alta temperaturo ekde la decembro. Laŭ la regularo de TEPCO, la reaktoroj devas esti tenataj sub la temperaturo 80. Ĝi klarigis, ke ĉar oni ne detektis ksenonon, ne okazis kritiĝo, kaj metos unu tunon da bora acido kaj aldone enverŝos tri tunojn da akvo pli ol kutime por malhelpi la kritiĝon.
En la televido mi vidis, ke la respondeculo klarigis, ke la altan temperaturon eble kaŭzis malordo de la termometro. Ĉu troviĝas homoj, kiuj kredos tiun klarigon ? Jam de la 6a de decembro la temperaturo fariĝis ĉirkaŭ 70 gradoj, kaj kiel la kontraŭrimedoj TEPCO enverŝadis akvon kaj ankaŭ boran acidon, sed tio ne efikis kaj la temperaturo pli altiĝis. Pro tro da radioaktiveco oni ne povas vidi la enon de la reaktoro, do oni ne scias la ĝustan kialon, kaj atribuis la kaŭzon al la malordo de la termometro. La problemo de nukleaj reaktoroj estas, ke por malvarmigi aŭ stabiligi tiujn, troviĝas neniu efika kontraŭrimedo krom verŝado de akvo. Kia primitiva rimedo por plej moderna maŝino !

La vilaĝo Kaŭauĉi deklaris la « revenon de la vilaĝo »

La urbo Kaŭauĉi, kiu situas en la 30-kilometra radiuso de la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima kaj en kiu ĉiu funkcio kaj ĉiuj vilaĝanoj rifuĝis eksteren, deklaris « revenon de la vilaĝo » la 1an de februaro. Tio estas la unua deklaro en vilaĝoj kaj urboj en tiu malpermesita zono.
La vilaĝo planas refunkciigi la oficejon, mez- kaj elementlernejojn, klinikojn ktp. la 1an de aprilo. La vilaĝo komencis malpliigi radioaktivecon en lernejoj ekde la lasta novembro, deskrapante la surfacan grundon, kaj sukcesis trionigi la radioaktivecon en 0,14 0,20 mikrosivertojn (en mia urbo la forteco estas 0,03 0,04). Ĝis la fino de marto purigada laboro de 200 el 450 domoj finiĝos. El akvo ĉe 800 lokoj cezio pli ol la normo ne troviĝis.
Tamen multaj vilaĝanoj, ankoraŭ havante timon kaj maltrankvilon, ne decidis reveni. Laŭ la enketo nur 4 infanoj revenos al la infanĝardeno. Fabrikoj kaj vendejoj estas fermitaj, pro kio en la vilaĝo ne troviĝas laborlokoj kaj butikumado estas malfacila. Ĝenerala opinio de la vilaĝanoj estas « dum iom da tempo mi vidos la evoluon de la situacio ».

Movadoj kontraŭ nukleaj centraloj

Kontraŭ la nuklea centralo Genkai

Akuzantaro konsistanta el 1704 homoj metis al la juĝo la malkonstruon de la nuklea centralo Genkai situanta en la suda insulo Kjuuŝuu, akuzante la registaron kaj la elektran kompanion Kjuuŝuu. Tiu estas la unua paŝo, kiun sekvos la dua akuzo fare de dek mil homoj.

Kontraŭ la nuklea centralo Hamaoka

Celante malkonstruon de la nuklea centralo Hamaoka situanta en la gubernio Ŝizuoka, 115226 subskriboj estis prezentitaj al la ministro de ekonomio kaj industrio la 23an de januaro. Kolektado de la subskriboj komenciĝis en majo 2011, kaj post ok monatoj oni sukcesis kolekti pli ol 100 mil. Interalie familioj kun infanoj havas tiel fortan intereson, ke « en unu horo 200 homoj subskribis », « Po unu sekundo unu subskribis ». Hamaoka situas meze de Tokio kaj Osako, do se okazus akcidento ĉi tie, la influo estus grandega kaj Japanio pereus.

Referendumo pri la nukleaj centraloj

La grupo en Tokio « Ni postulu la referendumon pri nukleaj centraloj » publikigis, ke la nombro de la subskriboj superos 300 mil. Ĝi komencis kolekti subskribojn ekde la lasta decembro por du monatoj. Por postuli la specialan sesion por diskuti la temon, oni bezonas 214236 subskribojn, 50-ono de la rajtigitaj voĉdonantoj. La grupo celas aprobigi en la asembleo de Tokio la referendumon pri « por aŭ kontraŭ la funkciado de la tri nukleaj centraloj en la gubernioj Fukuŝima kaj Niigata, kiuj sendas elektron al Tokio ». Tamen la guberniestro de Tokio kaj la ĉefaj partioj ne subtenas la postulon pozitive, dirante, ke la tuja haltigo de la reaktoroj malhelpos la glatan evoluon de la socio. La sama postulado okazas ankaŭ en Osako kun sufiĉe da subskriboj.

Manifestacioj en Tokio kaj en aliaj lokoj

La 11an de februaro, la 11-monata datreveno de la katastrofo, okazis granda manifestacio en Toko kun la partopreno de 12000 homoj. Tiu estis la tria manifestacio organizita de la nobelpremiita verkisto Ooe Kenzaburoo kaj aliaj. Li parolis al la manifestaciantoj : « Malkonstrui la nukleajn centralojn donos esperon al infanoj kaj geknaboj ». En tiu tago en la tuta Japanio okazis manifestacioj kontraŭ la nukleaj entraloj. La 11an de marto la organizantoj planas okazigi la kvaran manifestacion en la urbo Koorijama, Fukuŝima.

Statistiko

Mortintoj : 15848
Malaperintoj : 3305
Rifuĝintoj : 341411

* Ankoraŭ tiom multe da homoj estas malaperintaj. En la lernejo Ookaŭ en la urbo Iŝinomaki, kie multaj lernantoj mortis, ankoraŭ estas malaperintaj lernantoj. Hodiaŭ policanoj deskrapas la fundon de la rivero por trovi ilin.
* Rifuĝintoj estas homoj, kiuj perdis sian domon kaj loĝas en provizoraj domoj aŭ en aliaj lokoj, ne povante reveni hejmen.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio