Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Bonvenon !
puce 1-a kongresa bulteno kaj aliĝilo
puce Loĝeblecoj
puce 2-a bulteno : kiel alveni k ekskursoj
puce Provizora programo
puce Aliĝintoj
puce Kiel atingi la studentan komunloĝejon en Jalto
puce Bonvenon en Jalto !
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio de la 85-a SAT-Kongreso
puce Fotoj pri la kongreso
puce Gazetartikolo 2012
puce Klaĉoj (Tragikomedio)
puce Prikongresa artikolo en La Balta Ondo
puce Prikongresa artikolo en loka gazeto

2-a bulteno : kiel alveni k ekskursoj

elŝuti :


Aliĝilo Jalto 2012 (.pdf) :

Alklaku la bildon por malfermi la aliĝilon


PDF - 60.5 kio, 0 x 0 pixels
Aliĝilo Jalto 2012 (.pdf)
Alklaku la bildon por malfermi la aliĝilon

Poŝtadresoj :

a/k-489, Yalta, 98600-Ukraine, Esperanto

Зайдман Ефим Семенович, ул. Украинская 1-11, Ялта-4, 98604-Украина
(nur por esperantistoj el Ukrainio, Rusio, kiuj pagas en hrivnoj)

Telefonoj :
+38-0654-319085 hejma +38-096-4838585 poŝta

Retadresoj :
jefim_z(ĉe)mail.ru

Atenton ! Post aliĝo en la unua bulteno bonvolu registriĝi en www.velura.net

Vojaĝo al Jalto

 El Francio al Kievo aviadiloj flugas el Parizo, Tuluzo, Liono, Marsejlo,
Strasburgo, Lilo (Lille) ĝis flughaveno Borispol, de kiu veturado daŭras ĉ. 1 horon kaj 20 min.

 Al Kievo eblas flugi el kelkaj landoj tre malmultekoste per WIZZAIR, ekzemple, el Valencio kaj Barcelono (Hispanio), el Venecio (Italio).

Nun de Kievo ĝis Simferopolo trajnoj veturas ĉ. 16 horojn. Somere kutime de
Kievo al Simferopolo (aŭ tra Simferopolo) ĉiutage veturas ĉ. 20
trajnoj. La unua je 00.04, la lasta je 23.05. La somera horaro aperos
en majo. Eblas ankaŭ flugi al Simferopolo.

Al Odeso - el Parizo, Tuluzo, Liono. De aerhaveno veturado daŭras
ĉ. 1 horon.
De Odeso trajnoj veturas ĉ. 12 horojn. Biletoj al Odeso kostas pli multe ol al
Kievo. Krome el Odeso al Simferopolo somere estos nur 2 trajnoj, kiuj
forveturas je 19.30 kaj ĉ. 22.

En vagonoj de ĉiuj trajnoj lokoj estas kun litoj.

 En Odeso kaj Kievo estos niaj kunlaborantoj, kiuj povus anticipe aĉeti
al vi biletojn ĝis Simferopolo, se vi post aĉeto de flugbiletoj
informos tempon de la alflugo kaj sendos monon. En Kievo ili povos ankaŭ aĉeti flugbileton ĝis Simferopolo.

Alveno en Simferopolon

Fervoja, busa kaj trolejbusa stacioj en la ĉefa urbo de Krimeo. Ĉi tie komenciĝas la plej longa en Eŭropo trolejbusa vojo (86 km) ĝis Jalto.

 El Simferopolo al Jalto dum 2.5 horoj veturas trolejbusoj (ekde la 5-a
ĝis 20.15 kun intervalo ĉ. 15-20 min) kaj dum 1.5 horoj busoj (ekde
4.45 ĝis 21.30 kun intervalo 5-10 min).

 Por scii kiel atingi la studentan komunloĝejon en Jalto, vidu la koncernan artikolon :
Kiel atingi la studentan komunloĝejon en Jalto

Bonvenon al Jalto !

JaltoHaveno

Kongresejo

En teritorio de la ripozejo

Loĝado

Ekskursoj

Lokaj ekskursoj en la urbo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj :

 D1, D2 : Ekskurso tra la urbo kaj al lokoj de E-pioniroj (senpaga)

Ekskursantoj ĉe la domo de la unua jalta esperantisto, fama Esperanto-pioniro d-ro I.Ostrovskij

 D3 : Ekskurso al vilaо-muzeo de Anton Ĉeĥov kaj spektakloj tie de jalta E-teatro “Improvizo” laŭ rakontoj de A.Ĉeĥov (6 eŭroj)

Somera vilao-muzeo

spektaklo “Dramo”

Spektaklo “Masko”

 D4 : Busa ekskurso al Livadio : vizito al la palaco, koncerto en orgena halo (10 eŭroj)

Eksa cara palaco en Livadio, kie fine de la dua mondmilito okazis fama renkontiĝo de la prezidantoj

Esperantistoj en livadia orgena halo

 D7 : Busa ekskurso al Nikita botanika ĝardeno (fondita en 1812 jaro) kaj kakta ĝardeno (6 eŭroj)

Eksterurbaj ekskursoj :

 D5 : Turista marŝo al montaro (samtempe kun D6) – senpaga

Aspekto de Jalto desur la montaro

 D6 : Busa ekskurso al Alupka : vizito al Voroncov-palaco kaj parko (samtempe kun D5) - 8 eŭroj

Norda flanko de la palaco / Suda flanko

 P2 : Promenado al naturo - senpaga

En pina arbaro

 P3 : Vespera mara promenado per boateto (1 horo) - 5 eŭroj

Tuttagaj ekskursoj

 T1 : Tuttaga busa ekskurso al Sebastopolo : Historia Panoramo de la eventoj, Hersones (restaĵoj de greka antikva ĥramo, kie Rusujo akceptis kristanismon) - 20 eŭroj

Ronda panoramo

Antikva Hersones

 P1 : Tuttaga busa ekskurso al Baĥĉisaraj (eksa palaco de krimetatara ĥano, kaverna urbo Ĉufut-Kale de karaimoj, enroka monaĥejo) - 25 eŭroj

Ĥana palaco

Kaverna urbo Ĉufut-kale

Enroka vira monaĥejo

 P4 : Tuttaga Ekskurso al Balaklavo (muzeo de eksa milita bazejo de atomaj submarŝipoj) - 16 eŭroj

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio